Sándor Petőfi: La juĝo (Az itélet)
Historilibrojn nun mi legadis, finon atingis.
Fine la vera Rakont’ de Homaro, nu, kio ĝi estas ?
Sango-rivero ja, kiu eliras sur nebulegaj
rokoj iamaj, flue libere la nunon atingas.
Oni ne fidu, ke jam malaperis, jam ĝi ripozas,
ĉesos flu’ ekirinta, ja sole je sin’ de la maro.
Longa rivero de sang’ enfalos sango-maregon.
Vidas tagojn mi teruregajn, proksimiĝantajn,
kiajn vidis Mondo neniam. Pac’ de la nuno
estas sole la tomba silent’, okazanta kutime
antaŭ tondra muĝeg’, post fulm’, skuegonta la teron.
Ho! Sekret-saturita futuro, Vi, forvualita!
Fean fajron de l’ konjekt’ekigante, mi jen tra-
vidas nun ĉi vualon, tuj, pro la suba kaŝaĵo
kaptas min teruriĝ’, abomen’, samtempe humoro
ĝoje penetras min, sovaĝarda. La Di’ de Milit’ sur-
metas ree kirason, el ingo tirante la glavon,
tra l’mond’ fora galopas for, sur dors’ de ĉevalo,
al la popoloj vokas por la decida batalo.
Bon’ kontraŭ Malbon’ – la nacioj tere disiĝos.
Malvenkinto eterna, ĉi tie, la Bono superos,
sed venk’ ĝia unua ja kostos sang-oferegojn.
Estos tamen egale. Jen estos tio la Juĝo,
kiun Dio anoncis per profetaro iama.
Estos tio la Juĝo, ĉi poste komenco de vivo:
savo eterna; ni por ĝi ne devos flugi Ĉielen,
ĉar la Ĉielo desupros jam surteren eterne.
Tradukis István SZABOLCS
komitatano A de HEA
Pri la heksametroj en Esperanto en Népszava – legu la esperantlingvan artikolon kaj pli >>
Aŭskultu la poemon el la prelego de tradukinto:
Esperanto kaj la heksametroj – esperantigita artikolo el la hungara gazeto Népszava >>
Poemo de Sándor Petőfi: La juĝo – analizo en la hungara lingvo:
Kio okazis en la jaro 1848 en Hungario? Legu >>