Radio-intervjuo kun Anjo Amika

Intervjuo kun Anjo Amika, kadre de la 56a Baltiaj Esperanto-Tagoj. Elsendo de la 9a de januaro 2023, 3ZZZ Radio en Esperanto. La intervjuo estis farita de la ĉefredaktoro Francika Toubal, realigita en Klaipeda (Litovio).

Vi povas aŭskulti la intervjuon kun Anjo Amika en ĉi tiu podkasto, la interparolado komenciĝas je la 25a minuto. Musklaku/tuŝu la ĉi-suban ludilon aŭ ĉi tie por aŭskulti la sondosieron. Averto: laŭta elsendo eksonas! Rapide agordi la volumon estas rekomendata.

Enhavo de la elsendo de la 9a de januaro 2023 (ligilo)

Legado: Matt el Esperanta Retradio „Rete paroli kun roboto en Esperanto” de Anton Oberndorfer .

Franciska el la brazila revuo de la eldonejo Lorenz Komunikoj numero 188 „El la leteroj de Zamenhof”( letero al s-ro K de Boguĉar).

Kanto: Mikel Klav el la kompaktdisko Realeco ĵus eldonita de Vinilkosmo „Brila stelo” Kiu estas Mikel Klav ?

Intervjuo: kun Anjo Amika. Intervjuo farita kadre de la 56a baltaj Esperanto -Tagoj .
Kanto: „Trovis mi patrujon” de Anjo Amika.
Notinda: la programero komencigas je la 25a minuto en la elsendo.

Legado: Franciska el La Sago numero 146 „la fenomeno Bonôka” de Henriel Fililalao el Malagasio.

Matt el la revuo Monato „Klimatŝanĝo, marbordaj inundoj kaj eventualaj solvoj” de Ali Aulia Ghozali.

Kanto: Mikel Klav el la kompaktdisko Realeco 1) Diferencoj, 2) Mia idolo Ĉarli Ĉaplin.

Konatiĝu kun Anjo Amika >>