Mondo-kuirarto: Fiŝtranĉaĵoj en oranĝsuko

Fiŝtranĉaĵoj en oranĝsuko (Pescado naranjado – Brazilo) 

Produktoj:
4 tranĉaĵoj da mara fiŝo (tinfiŝo, plata fiŝo/halibuto)
faruno, salo, pipro
4 ĝis 5 branĉetoj da verda petroselo (verdaĵo) erigitaj
2 ajleroj, dispremigitaj
4 supkuleroj da oleo
suko el 1 citrono
suko el 4 oranĝoj, kribritaj

Salu, pipru la tranĉaĵojn kaj kovru ilin per faruno. Intermiksu la verdan petroselon kun la oleo kaj la citronsuko, ŝmiru per tio la tranĉaĵojn. Metu la tranĉaĵojn en oleumitan bakujon aŭ sur fajrorezistan pladon unu apud la alian. Surverŝu la oranĝosukon, kaj en varmega bakforno baku ilin ĝis moliĝo (dum 20 ĝis 25 minutoj).

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo el gourmet.com.co