Mondo-kuirarto – Riza pudingo

Antaŭ kelkaj jaroj hungarino KESZI Teodóra Mária tradukis esperanten la elstaran libron de BENCZE Vera: Világkonyha (Mondo-kuirarto). La tradukinto volus disdoni tiun kuirlibron kiel publika havaĵo. Jen, nun ni komencas publiki serion de receptoj el la kuirlibro. Sube vi povas legi la unuan parton de ĝi. Legu, kuiru, ĝuu!

Riza pudingo (Fizni)

Produktoj:
1000 ml da lakto
1 kafkulero da salo
100 g da rizo
60 g da sekvinbero
200 ml da kremo
100 g da sukero
50 g da juglandoj (nuksoj) erigitaj

Boligu la lakton, enmetu la salon kaj la rizon. Kuiru je plej malalta varmeco dum proksimume 30 minutoj, ĝis la lakto estas tute absorbiĝita. Enmetu le sekvinberojn, la sukeron, posta la ne bategŝaŭmigitan kremon, kaj kuiru ankoraŭ dum proksimume 10 ĝis 15 minutoj. Se tio estas tro densa, aldonu 50 mililitrojn da akvo. Superŝutu la supron per erigitaj juglandoj. Surtabligu malvarme.

Pri la receptoj >>

Kovrilfoto (hazarda bildo) de axelbueckert/iStock/Getty Images Plus