Mikszáth Kálmán: La nigra urbo

Kolomano Mikszáth: La Nigra Urbo (elektronike)
Romano esperantigita de László Pásztor.
La poemojn esperantigis, la tekstofidelecon atentis, lingve korektis laŭ la konsiloj de la kontrolanto kaj la klarigojn aldonis Adrienne Pásztor (Pásztor Lászlóné).

Aperis elektronike la esperanta traduko de „A fekete város” – „La nigra urbo”, novelo de iama hungara verkisto Kálmán (Kolomano) Mikszáth. Sub la kovrilbildo vi trovas ligilon, kie legeblas kaj elŝuteblas la unika romano.

La historio okazas en Lőcse (nun Levoča en Slovakio) kaj en Szepes. Ĉefjuĝisto (komprenu: urbestro!) de la urbo kaj subdepartementestro vivas jam longe malamike. Foje okazis, ke ili ĉasadis samtempe kaj samloke kun aliaj urbanoj. Ili kuris post cervo. La besto rifuĝis el departementa kampo al urba kampo, kie la urbanoj pafis ĝin. Samtempe ĉashundo kuris post leporo jam en urba kampo. Abrupte la juĝisto mortpafis la hundon (ja ĝi kuris jam en urba teritorio) kaj iu alia mortpafis la leporon. La subdepartementestro vidinta tion ekkriis: Hundon por hundo! kaj li sukcese celis la juĝiston. La urbanoj anstataŭ helpi prenis la vunditon kaj ili kuregis al departementa teritorio, kie ili rondiris parcelon markitan per sango, ĝis morto de la juĝisto. Poste ili deklaris, ke tiu parcelo jam estas apartenaĵo de la urbo pro mezepoka rajto. En la urbo oni deklaris funebron, ĉiuj devis vesti sin en nigro ĝis la murdisto vivas. Pri tio la urbo devas tre longe atendi. (Wikipedio)

El la romano oni kreis filmon en 1971 kaj bildromanon en 1981.

Legebla, elŝutebla ekzemplo de la novelo >>