Megjelent az EHV – Aperis Hungara-Esperanta vortaro

EHV Hungara-Esperanta vortaro
Vortaro plej granda en sia speco

* Vásárlási információ a bejegyzés végén! *

Naskiĝo de vortaro, ĉefe se granda, estas ĉiam iaspeca mejloŝtono en la historio de lingva komunumo. Tiaj mejloŝtonoj estis la vortaro de A. Pechán, la meza vortaro de Szerdahelyi-Koutny kaj tia estos espereble ankaŭ la antaŭ nelonge elirinta EHV-vortaro, ĉi-foje en la direkto hungara-Esperanta.

Antaŭ ĉio mi devas klarigi la enigman siglon EHV, kiun multaj miskomprenas Esperanta-Hungara Vortaro. Ĝi fakte staras por Esperanto-Horváth-Vortaro.

EHV estas la plej ampleksa tiaspeca entrepreno en pluraj sencoj en Hungario: la kolektado de la materialo daŭris pli ol kvardek jarojn, la nombro de la kunlaborantoj, ĉu sporadaj, ĉu pli oftaj, ĉu fakaj, ĉu laikaj superas kvindek, la korpuso, el kiu ĝi ĉerpis, etendiĝas al beletro, fakliteraturo, ĝeneralaj, fakaj, unu-, du- kaj plurlingvaj vortaroj de diversaj lingvoj, gazetoj, radio- kaj tv-elsendoj, podkastoj, vivaj interparoladoj, retmesaĝoj, Interreto k.m.a. Se rigardi la ciferojn, ili estas same imponaj: ĉ. 87 392 kapvortoj, 88 777 ekzemploj (subnocioj, esprimoj, parolturnoj, parolmanieroj, proverboj k.s.), 219 576 vortoj en du volumoj kun po pli ol 500 paĝoj A4.

Estiĝo de la vortaro

La kerno de la vortaro estis Esperanta-hungara vortareto el ĉ. 1000 elementoj. La redaktoro de la elektronika serio La Vortaro B. Vivier petis min nome kontroli la ĝustecon de vortolisto, kunkombita el franca-hungara kaj franca-Esperanta listoj. Ĉar ĝi pruviĝis absolute neinterkongrua, surbaze de la Esperanta parto mi novredaktis ĝin. Plue mi ampleksigis ĝin, aldonante novajn elementojn, kolektitajn surbaze de miaj legaĵoj, Interreto kaj observo de la viva vortouzo. La primara celo estis konsistigi tradukistan vortaron por privata uzo. Dum mia laboro mi ricevis grandan instigon de partopreno en la kompilado de la Hungara-Esperanta mezvortaro, kunaŭtorita de Szerdahelyi-Koutny, iniciatita de István Szerdahelyi kaj en la redaktado de la hungara parto de reta vortaro ReVo. Kaj pli malfrue en la kompilado de Bildvortaro de Esperanto, kunredaktita kun Petro de Smedt.

Karaktero de la vortaro

Dum sia estiĝo kaj ampleksiĝo la vortaro funkciis nur en cifereca formo, kun la avantaĝo, ke ĝi estis konsultebla en ambaŭ direktoj. La diversaj vortarlegaj programoj difinis ĝian ĝuste aktualan strukturon, kiu laŭbezone plurfoje ŝanĝiĝis. Mi esprimas mian koran dankon al Bernand Vivier, Gábor Deák Jahn, Gábor Bata, József Sárosi kaj Eric d’Hondt, kiuj ebligis per siaj legoprogramoj la rapidan kaj oportunan uzadon de la vortaro.

La fakto, ke la vortaro ampleksiĝis per propra kolektado kaj kunlaborado en la redaktado de la menciitaj vortaroj, plue ĝia baze elektronika karaktero sekvigis, ke la vortolisto estas rezulto de ne celkonscia kompilo, ĝi entenas kaj por la averaĝa uzanto malpli gravajn kaj fakajn elementojn, kio en okazo de elektronike uzata vortaro efektive ne estas ĝena.

La kvanta ampleksiĝo de la vortaro, la postuloj de la uzantoj kaj la pretendo eldoni grandan paperan Esperantan-hungaran vortaron necesigis post kelka tempo ankaŭ ĝian celkonforman kongruigon kun NPIV kaj pluajn necesajn korektojn kaj kompletigojn.

La tralaboro sekvis ne en ĉio la strukturon de NPIV. Mi opiniis pli laŭcela la organizadon de la vortartikoloj laŭ la bezonoj de la hungaraj uzantoj jene: 1. kapvorto, 2. vortoj derivitaj el la kapvorto, vortkunmetoj kun dekstraj kompletigaj elementoj, 4. plusendo al vortkunmetoj kun maldekstraj kompletigoj. La malkovron de la kompleta signifokampo helpas multaj ekzemplaj sintagmoj.

Post kelka tempo prezentiĝis la postulo flanke de la uzantoj, redakti vortaron kun la direkto hungara-Esperanta. Ĉar per la Esperanta-hungara vortaro la baza korpuso estis jam donita, mi petis János Kossey inversigi la du flankojn, kaj tiel estiĝis vortostoko necesa kaj taŭga por la kompilado de granda hungara-Esperanta vortaro. Kompreneble, tio ankoraŭ postulis longtempan redaktadon, ampleksigon kaj modifojn, konformajn al la karaktero de la vortaro.

La vortaro klopodas priskribi la faktan lingvouzon, do ĝi ne estas de normiga karaktero. Ĝi ne deziras preni starpunkton en debatoj pri neologismoj, skemismo kontraŭ naturismo. Sed ĝi ankaŭ ne estas tute priskriba, ĉar en certaj okazoj ĝi plusendas al variantoj, konsiderataj normaj aŭ al pli uzataj aŭ prefere uzindaj.

Ĝi ĉerpis ĝenerale el tri fontoj laŭ la suba vicordo:
1) verkoj, konsiderataj kiel normaj (ekz. NPIV, Fundamento, Universala Vortaro, zamenhofaj tekstoj, fakvortaroj, terminologioj k.s.)
2) verkoj, artikoloj de eminentaj aŭtoroj, fakuloj, blogistoj k.s.
3) viva lingvouzo, radio/podkasto, filmoj k.s.
4) propra fonto.

La vortaro pretiĝis por tiuj, kiuj parolas la hungaran lingvon, tial mi forlasis klarigojn, evidentajn por hungarlingvanoj. La vortaro ja ne estas enciklopedio, nek klariga vortaro, tial, se necesas, tiuj estas konsultindaj. Sed tio ne signifas, ke per vinjetoj, eventuale klarigetoj mi ne unusencigus certajn signifojn.

Ĉar temas pri vortaro por hungaroj, la fremdvortoj plusendas al siaj hungaraj ekvivalentoj. Pro tio ĝi estas certasence ankaŭ kolekto de fremdvortoj. Se la ĝenerala uzo de la fremdvortoj necesigas, mi donas tie (aŭ ankaŭ tie) ties signifojn.
Per la eksponenciale rapida evoluo kaj disvastiĝo de la telekomunikaj rimedoj estiĝis amasoj da novaj vortoj kaj nocioj, la rondo de konoj, la mondo ekkonebla danke al la amaskomunikiloj signife plivastiĝis. Ĉi tiu fakto kaj la dolora manko de terminaroj necesigis pli vastan enigon de vortoj, rilataj al amaskomunikiloj kaj sciencaj-teĥnikaj konoj.

La vortaro servas al praktikaj celoj, tial okazas malmultaj aludoj al leksikologiaj sciindaĵoj, ekz. vortoj entenataj en PIV, oficialigitaj de la Fundamento aŭ fare de la Akademio, zamenhofa vortouzo k.s.

En la vortostokon mi ne enigis afiksojn, verbajn prefiksojn, radikal-fermajn morfemojn, gramatikajn finaĵojn, ĉar ties klarigo okupus nenecese multan spacon kaj krome ili apartenas plie al la tereno de la gramatiko. Mi faris esceptojn tamen ĉe kelkaj sciencaj-teĥnikaj afiksoj.

Kiel plu?

Antaŭ ĉio vortaro devus esti neniam finita, novaj evoluoj kreas ja novajn nociojn kaj vortojn, kiuj bezonas kaj indas esti registrataj. Do laŭ la eblecoj la laborado super ĝi daŭros plu.

Konforme al la postuloj de la nuna epoko mi celas ankaŭ elektronikan alireblon. Ĝi jam parte realiĝis, la vortaro konsulteblas ‒ danke al Gábor Deák Jahn ‒ per saĝtelefona aplikaĵo por Androjdo, Ifono (https://vortaro.hu/vortaro_ap/index.html ). Per ĝi serĉeblas en ambaŭ direktoj kun ĉiuj oportunaĵoj, eblaj en cifereca formo.

Mi antaŭvidas vortarlegan programon, kiu ebligus la rapidan kaj multflankan uzadon de la vortaro en komputilo. Programisto por tia laboro estas serĉata kaj petata anonci sin ĉe mi.

Eblus ankaŭ pdf-formo, tamen pro la tro granda amplekso de la vortaro ĝi ne taŭgus, almenaŭ por uzantoj de komputiloj malpli kapablaj. Eble programistoj trovus ankaŭ por tio akcepteblan solvon.

Konsiderindas ankaŭ la reta uzeblo de la vortaro kun la oportuno, ke la retuzantoj povus senpere fari rimarkojn, sugestojn, korektojn, proponi novajn vortojn. Sed ankaŭ tio estas ankoraŭ pasero en la aero. Ĉiuokaze programisto por tiu tralaboro estas same serĉata kaj dezirinda.

Fine mi devas diri elkoran dankon al ĉiuj, kiuj eĉ plej malmulte kontribuis al la plivastigo, plibonigo de la vortaro.

Jozefo Horvath
esperanto@vortaro.hu

Ĝisdatigo pri la 3a eldono >>

VásárlásKiel aĉeti la vortaron? Mendu ĝin ĉe Hungaria Esperanto-Asocio, klakante: hungario@gmail.com