La Prezidanto vojaĝas: Bruselo-Strasburgo

Bruselo – Strasburgo, la 24-26-ajn de Marto 2022

Paralele al la Konferenco pri Estonteco de Eŭropo ( KpEE ) en Bruselo oni havis ĝemelan konferencon en Strasburgo la 26-an de marto. La antaŭan vesperon la partoprenantoj povis renkontiĝi ankaŭ kun kelkaj membroj de la Eŭropa Parlamento. La nomo de la konferenco estis : Renovigu Eŭropon. ( Partoprenantoj: cento da civilaj aktivuloj el preskaŭ ĉiuj landoj de la Unio ) Mi reprezentis la Eŭropean Esperanto-Union, kaj mi renkontiĝis ankaŭ tiucele kun D-ro Seán O’Riain la 24-an de marto en Bruselo.

Pri la Konferenco

Mi havis tre mallongan renkontiĝon kun fama belga politikisto Guy Verhofstadt, kaj la tutan longan kafumpaŭzon dum la matena sesio kun la ĉefparolanto-organizanto de la Konferenco, S-ro Anthony Zacharzewski. En la subgrupaj diskutoj mi alparolis al dudeko da diversaj partoprenantoj el Francio, Hispanio kaj Hungario.
Mi abunde informis S-ron Zacharzewski pri la kontribuo de Esperantistoj eŭropaj al la sukceso de KpEE, kaj ĉefe pri la sukceso de la Multlingva Akcelilo ( MLA ) propono kaj pri ties enhavo, rolo kaj potenco por kontribui kaj antaŭenigi la lingvopolitikajn celojn de la Eŭropa Unio. Mi parolis pri la kultura fono de Esperanto, pri la elstaraj atingaĵoj literaturaj.
Li eksciis multajn faktojn pri la historio de la lingvo kaj movado kaj nuna situacio.
Por demonstri la propedeŭtikajn ecojn de la lingvo mi citis el la fama raporto de la angla registaro al la Ligo de Nacioj…

Dum la subgrupaj diskutoj mi esprimis nian malkontentecon pri la kontraŭdiroj inter la faka kaj statistika traktado, kaj raportoj, faritaj de la firmao KANTAR surbaze de la proponoj civitanaj kaj de ties diskutoj dum la Konferenco kaj la rekomendoj de la brusela oficistaro, faritaj surbaze de la raportoj de KANTAR al la plenaj kunsidoj de delegitoj. Nome la finaj rekomendoj – en la kazo de temaro edukado – precipe la rekomendo de No 32. traktante pri la plurlingveco enhavas nenion pri nia MLA propono, kiu ofertas grandan kontribuon al la plenumo de la ĉi tie anoncitaj celoj kaj kiu atingis rekordaltan nombron de apogantoj en sia kategorio.
Mi avertis la delegitojn ke ni priatentu bone , multe pli bone la opiniojn de la civitanaro de la tuta Unio ĉar la baza kredebleco kaj aŭtentikeco de la demokratia procezo estas sur la veto, tio estas riskota.
Tiele la sukceso de la grandioza, antaŭenema iniciato debuta estas riskota.

La komunumo de la konferenco restos en kontakto unu kun la alia pere de Linkedin, kaj mi povos atingi per mesaĝoj la partoprenantojn – centon da politikistoj-aktivuloj el la „kampo” – se tio bezonas en la futuro.

István Szabolcs, HEA-prezidanto

Mia debuta komento en la LinkedIn grupo sonas jene:
La temo de plurlingveco estas ĉie ĉe konferencoj pri la estonteco de Eŭropo. Unuflanke ĝi estas konsiderata granda valoro de Eŭropo kaj aliflanke kiel granda „kapdoloro” por Eŭropo. La plimulto de la homoj tute ne parolas fremdajn lingvojn, aŭ nur je elementa grado. La situacio plimalboniĝas irante de nordokcidento ĝis sudoriento. Ĝis tiam eŭropaj civitanoj ne povos diskuti siajn aferojn rekte inter si, Eŭropo vere ne estos la komuna hejmo de siaj popoloj – nur unika komuna merkato. Edukado kaj precipe edukado de gejunuloj ekestas ludi pli kaj pli grandan rolon en ĉiuj kampoj. La celo estas „superkreski” la problemon. Kial do ni ne kuraĝas fari unu konkretan paŝon pri la lingva afero? Mia propono, ke neniu povu akiri altlernejan diplomon en iu ajn el la EU-Membro-Ŝtatoj sen fremdlingva ekzameno al almenaŭ meza nivelo!

En Bruselo mi renkontiĝis kun D-ro Seán O’Riain , estro de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) .
Mi rekomendas legi la sekvontajn pri EEU: Eŭropa Esperanto-Unio.
EEU estas tegmenta organizaĵo de la naciaj Esperanto-organizaĵoj de la EU-Membro-Ŝtatoj, kiuj ankaŭ inkludis kandidatajn landojn. Aliaj eŭropaj Esperanto-organizoj estas observantoj sen voĉdonrajto.

La ĉefa funkcio de EEU estas reprezenti la eŭropan Esperanto-movadon en kontaktoj kun la EU-institucioj. Tiurilate EEU ne nur havas la celon informi pri Esperanto kaj plifortigi sian pozicion en la EU-landoj, sed ankaŭ strebas kontribui al diversaj EU-celoj, precipe tiuj rilataj al homaj rajtoj, ekologia sentivigo de civitanoj, egaleco de lingvaj rajtoj kaj ĝenerala solidareco.

La Eŭropa Komisiono rekonis la gravan kontribuon de EEU invitante ĝin esti inter la 29 tut-eŭropaj organizaĵoj konsistigantaj la Platformon de Civita Societo por antaŭenigi Plurlingvismon, kiu estis fondita en oktobro 2009. Reprezentantoj de EEU laboris aktive en ĉiuj kvar laborgrupoj de la Platformo. La rolo de la Platformo estis daŭrigi dialogon kun la Komisiono pri kiel la EU-celoj de antaŭenigo de multlingvismo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj povas esti progresintaj. La Platformo finis laboron post sia kvin jara projekto en 2014.

EEU informas la Eŭropan Parlamenton pri siaj agadoj, petas financan subtenon por siaj eŭropaj projektoj kaj organizas internaciajn konferencojn kaj simpoziojn pri diversaj eŭropaj kaj lingvaj temoj, kiel dulingva kaj plurlingva edukado, plifortigo de eŭropa identeco en harmonio kun naciaj identecoj ktp.

EEU agadas tre efike kaj porcele. EEU estras la kampanjon de eŭropaj Esperantistoj rilate al la KpEE. Mi, kiel prezidanto de HEA reprezentas nian Asocion en EEU kaj mi estas preskaŭ en ĉiutaga kontakto persona kaj grupa tra la Estonteco Grupo kun D-ro Seán O’Riain, irlanda diplomato, poligloto en Bruselo.

Li konfidis min persone por plenumi la strategian celon de eŭropaj Esperantistoj, nome ke la Hungara Registaro deklaru Nacia Kultura Valoro – Parto de Nacia Kultura Heredaĵo la tradiciojn Esperantistajn en Hungario. Kiel vi jam scias la titolon jam akiris polaj (2014) kaj kroataj (2019) Esperantistoj en siaj landoj.
Tio estas celo de la tuta hungara movado – la akirprocezo postulas unuecan administradon kaj prezenton de la titolpeto al la hungaraj instancoj oficialaj.

Dum la nuna renkontiĝo mi informis D-ron Seán O’Riain pri nia festo okaze de la 120 jara datreveno de la fondiĝo de la unua Esperanta organizaĵo en Hungario.
Li sendas siajn salutojn aparte kaj ankaŭ pere de mi.

István Szabolcs
prezidanto de HEA