Ljubljana, la 16an de Junio
Kvar personoj, kiuj renkontiĝas ĉi-konsiste ne ofte… finfine renkontiĝis
Pasintsemajne, ĵaŭde, (la 16an de Junio 2022a) Du esperantistoj el Hungario veturis al Ljubljano, kaj tie ili renkontiĝis kun du Slovenaj esperantistoj — gvidantoj de Slovena Esperanto-Ligo.
La du gvidantoj de Slovena Esperanto-Ligo estas: Janez JUG, prezidanto de Slovena Esperanto-Ligo kaj Ostoj KRISTAN, sekretario de Slovena Esperanto-ligo.
Mi mencias, ke ili ambaŭ iĝis, estas… antaŭ-nelonge reelektitaj por nova periodo.
Unu el la du Hungaroj estis István SZABOLCS (maldekstre). La familian nomon (SZABOLCS) kelkfoje oni mislegas, do jen helpa transskribo: sabolĉ, kun akcento vortkomenca: SAbolĉ. La persona nomo István (’Stefano’) eble estas pli konata, ankaŭ ĝi enhavas sonon ŝ post la unua vokalo: IŜT-va:n. La karesnomoj de István (’Stefano’) estas Steĉjo kaj Piŝta.
Li havas plurajn funkciojn en la Esperanto-movado. Li estas 1) komitatano A de Universala Esperanto-Asocio 2) estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio 3) Li estis ankaŭ prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.
La alia Hungaro estis mi, Blazio VAHA (alie: WACHA, Balázs, pr. vaha, balaĵ, bala:ĵ, dekstre). Mi kunveturis kiel veturgasto de Steĉjo, sen ia ajn oficiala tasko, pro la invito kaj pro emo ĝui medion kun Esperanto kaj amikoj.
Steĉjo stiradis sian aŭton, kaj li kunveturigadis min, tien kaj reen, de Budapeŝto al Ljubljano kaj de Ljubljano al Budapeŝo. Ni ekveturis de Budapeŝto je la 8a 30, ni atingis Ljubljanon je la 15a 05. Ni ekveturis de Ljubljano je la 18a kaj reatingis Budapeŝton je la 23a 08 (se mi ne eraras).
Veturante de Budapeŝto al Ljubljano ni haltis, ripozetis kaj tagmanĝis en la Gastejo István (iŝtva:n). Gastejo kaj gasto tie kaj tiam havis saman nomon. Ni vojaĝadis sen landlimoj, kio signifas, ke limkontroloj ne plu ekzistas inter la du landoj. La lingvoŝanĝo en la bildotekstoj indikis sole, ke ni estis jam en alia lando.
Mi supozas, ke Steĉjo kelkfoje provizore sentis sin laca, sed li ne plendis. Al mi estis tre agrable, la pejzaĝo estis varia, ebenaĵo, montetoj, ebenaĵo alternis, ni ekvidis montojn, montegojn, trapasis tunelon kaj ni venis al Ljubljano… la plej bela urbo. Kelkfoje oni ne povis distingi en la lontano kie finiĝas montoj kaj kie komenciĝas nuboj. La loko de nia renkontiĝo estis tre precize priparolita, interkonsentita, ni haltis kaj parkis la aŭton nur metrojn cent for de la sidejo de Slovena Esperanto-Ligo.
La sidejo impresas kiel granda loĝejo, kun spaco por diskutado, kun oficejo, kiu enhavas ankaū bibliotekon, krome oni havas ĉion, kion oni bezonas, inlkluzive necesejon. La sidejon ili ricevis de la urbo senpage pasintjare je la okazo de la centjara datreveno de la fondiĝo de la unua Slovena Esperanto organizaĵo.
Ni sidiĝis en la oficejo, kvar personoj kvazaŭ kvarangule, sen tablo inter ni. Niaj gastigantoj, Janez JUG, prezidanto de Slovena Esperanto-Ligo kaj Ostoj KRISTAN, sekretario de Slovena Esperanto-ligo rakontis pri la vivo de Slovenaj esperantistoj. Ili klarigis la strukturon de la organizo. Ni eksciis, ke kontraste al Hungaria Esperanto-Asocio, Slovena Esperanto-Ligo esence konsistas el senperaj membroj, plejparte realaj personoj, kvankam ekzistas ankaū kelkaj grupo-membroj.
Ili prezentis siajn gravajn laborojn: katalogadon de la biblioteko de Slovena Esperanto-Ligo, aperigon de elektronika versio de la slovena-Esperanta vortaro de Marija PETRIČ. „Plurajn versiojn de la datenbanko korektis Janez JUG” (mi legas en artikolo en Informoj, junio 2022, paĝo 5), „kun komenca helpo de Tomaž LONGYKA. „La elektronika vortaro estis publikigita la 26-an de julio 2018”. Gratulon!
Mi mencias ĉi tie, ke mi (kaj se mi ne eraras, Steĉjo same) ricevis kiel donacojn la historian romanon La kroniko de Visoko (verkitan de vtan Tavčar) kaj la belan infanlibron ALMA – La mondo antaŭ la hejma sojlo (verkitan de Mojiceja BONTE). Nun, tajpante ĉi tion, mi jam estas leginta duonon de la romano tre interesa, tamen konkretan analizeton eble mi faros aliloke, alifoje. Ambaŭ lbroj aperis en la jaro 2021!
Post la enkonduka amika konversacio, István SZABOLCS skizis la vivon de esperantistoj en Hungario, detale li parolis pri lingvopolitikaj tendencoj kaj diskutoj diversnivelaj, ĉe diversaj organizoj kaj forumoj — Eŭropa Esperanto-Asocio, Universala Esperanto-Asocio, forumo (konferenco) pri evoluigo de Eūropa Unio. Li klarigis ankaū siajn fortostreĉojn informi kaj atentigi pri respondeco diversajn rolantojn de kultura kaj politika kampoj en Hungario. Mi mencias, ke en mallonga periodo de sia prezidado iniciatis kaj sukcese estigis pli multe da kontaktoj kun diversaj kaj diversnaciaj reprezentantoj de kulturo kaj politiko, ol ni – aliaj Hungaraj esperantistoj – tra jaroj: li facile sukcesadas malizoli nin. Ofte iom izoliĝemajn aŭ mallertajn, se temas pri kontaktiĝoj.
Mi rimarkis, ke pri multo la du gvidantoj de Slovena Esperanto-Ligo estis jam antaŭe informitaj, se ne ĉiudetale, almenaŭ parte. Poste mi vidis, ke periodaĵo de Slovena Esperanto-Ligo (Informoj) enhavas raporton pri Konferenco pri la estonto de Eūropo. La informilo citas ankaŭ la du proponojn, kiuj koncernas Esperanton: 1) pri efika instruado de fremdaj lingvoj post propedeūtika apliko de Esperanto 2) pri agnosko de Esperanto kiel vivanta lingvo kun kulturo kreskinta de pli ol 130 jaroj. La artikolo enhavas ankaŭ kritikon pri la trakto de tiu propono en posta etapo.
Mi mem parolis iom pri mia familio, pri nia vivo, kiun kelkrilate influas mia kaj nia uzado de Esperanto tra la vivo. (La aktuala numero the Heroldo de Esperanto publikigis tutpaĝan artikolon pri mia familio.) Ni, ambaū gastoj, ĝuis la samideanecan eĉ tre varman, amikecan humoron de la renkontiĝo kaj recitis memoraĵojn el la fora pasinto. Ili tre ĝentile recitis eventojn de antaŭ tridek kvin jaroj, kiam mi prelegis en Ljubljano pri gramatika temo, en supera kurso. (Janez, ĉeestinta tiam, citis la precizan titolon de mia tiama prelego 🙂
Niaj gastigantoj rememorigis nin interalie pri d-ro Szerdahelyi, pri lia organizado de eksperimenta instruado de Esperanto en bazgradaj lernejoj en kvin landoj… emfazante, ke tiam la rezultoj montris pliboniĝon de kapabloj kaj scioj en tri fakoj: fremda lingvo, gepatra lingvo kaj matematiko.
La renkontiĝo por ni estis plezuro, ne laboro.
Veturante hejmen, atinginte Hungarion, nin surprizis natura fenomeno: akceptis kaj ĝojigis nin granda ĉielarko-pordo . Poste ni plurfoje renkontis rapidajn pluvojn, kelkfoje iom fortan venton: István ne havis facilajn cirkonstancojn por stirado.
Malgraŭ tio ni atingis Budapeŝton je la 11a horo kaj kelkaj minutoj, konforme al la veturplano de István. Mi ŝuldas al li dankon. Do: elkoran dankon!
Blazio VAHA, kun sugestoj, kompletigoj kaj konsento de István SZABOLCS.