Elhunyt Farkasné Tatár Éva

– Forpasis Éva TATÁR FARKASNÉ –

Karaj Ĉiuj!

Nagy veszteség érte az eszperantó közösséget. Elhunyt Farkasné Tatár Éva, a mi drága Éva nénink. Drága Éva néni! Köszönjük, hogy itt voltál velünk! Nyugdoj békében!

La Esperanta vivo havas grandan perdon. Bedaŭrinde forpasis S-ino Éva Farkasné Tatár, nia karega Onjo Éva. Ŝi estis nia Esperanto-patrino. Ni malĝoje adiaŭas Onjon Éva. Ni gardos ŝiajn saĝajn pensojn, ŝian ekzemplodonan vivon, ĉarman rideton. Ni transdonos ŝian grandan spiritan valoron al la junularo kaj ni daŭrigos ŝian nelacigeblan laboron. Karega Onjo Éva! Dankegon ke Vi estis por ni! Vi restos en nia koro eterne. Ripozu en paco!

Adiaŭas en la nomo de la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio:
Maria Eszes, prezidanto de HEA

( la fonto de materialo estas: edukado.net )

1924-2018

Kiel ŝi mem skribas pri sia vivo?
En la knabina gimnazio en mia aĝo ni lernis ok jarojn la germanan, ses jarojn la francan kaj kvar jarojn la latinan lingvojn. Mi trapasis la abiturientan ekzamenon en 1942 kaj poste mi deziris studi en la universitato de Budapeŝto. Sed baldaŭ mi renkontis simpatian, inteligentan reformitan pastoron kaj post unu jaro ni geedziĝis. Sekvan jaron naskiĝis mia unua filino – tiutempe oni jam bombardadis Budapeŝton.En 1948 mia edzo estis komisiita organizi novan komunumon en la mezo de Budapeŝto en la densa sepa distrikto. En ĉi tiu laboro ankaŭ mi estis tre okupita, krome en 1950 naskiĝis mia kvina filino, do longtempe mi ne havis tempon kaj forton okupiĝi pri io alia ol miaj devoj. Sed tamen kelkfoje mi revis pri lingvoj kaj mi legis france kaj germane por ne forgesi ĉion.

Kiel mi eklernis Esperanton
En 1961 okazis, ke mi renkontis iun maljunan, entuziasman esperantiston, kiu pruntedonis al mi malnovan Esperanto-lernolibron. Enrigardante mi ekvidis la latinajn prepoziciojn kaj kaptis min la nostalgio. Mi tralegis pli atente la libron kaj mi estis ravita pri la genieco de Zamenhof, pri la spritaj solvoj en la gramatiko kaj mi vidis, ke tiu lingvo estas io ellernebla. Tiam mi aĉetis la tiaman plej modernan lernolibron de Julio Baghy kaj mi „finlernis” ĝin. Mi neniam havis tempon regule viziti lingvokurson, sed eble ĝi estis mia bonŝanco, ĉar tiel mi sekvis nur fidele la konsilojn de Julio Baghy neniu alia influis min. Mi finstudis la libron en 1962 kaj iu proponis al mi partopreni Universalan Kongreson, kiu tiujare estis en Kopenhago. En ĉi tiu jaro oni enkondukis en nia lando la t.n. „turistan pasporton” kaj tio plifaciligis al ni vojaĝi eksterlanden. Mi eksciis, ke antaŭan semajnon estos kristana kongreso de KELI en la sveda urbeto Srandbaden kaj mi aliĝis al ambaŭ. Ĉi tiuj renkontiĝoj kun esperantistoj el la tuta mondo estis decidaj por mia tuta vivo.
Antaŭ mi en la mikrofonon parolis brazilano, italo, madagaskarano, nederlandano, norvego, svedo kaj mi ĉion komprenis,- kaj ĉirkaŭ mi la poloj, francoj kaj germanoj komprenis la samon, – eĉ hodiaŭ mi sentas tiun tremon, kiu kaptis min pro tiu miraklo. Ĉi tiu profunda sento helpis min en la fortostreĉoj kiam mi en supergrada ekzameno parolis antaŭ la pretendema d-ro István Szerdahelyi esperantlingve pri gramatiko aŭ pri movadhistorio kaj literaturo. Do, mia deziro pri lingvoj, kiu ŝajnis ĉesi pro la milito kaj pro la familiaj devoj, tiel plenumiĝis. Kompreneble pri ĉi tiu mia ĝojo kaj malkovro mi tre volonte parolis al ĉiuj. Tiel komenciĝis mia instruista kariero, kun granda entuziasmo mi volonte transdonis ĉion, kion mi sciis kaj malkovris.

Post la unua UK en Kopenhago
Post mia entuziasma raporto pri la unua UK multaj konatoj deziris lerni Esperanton kaj mi invitis el la budapeŝta Esperanto-klubo Egressy la maljunan sinjoron dr Réthelyi, pri kiu mi aŭdis, ke li instruis kiel Cseh-instruisto ankaŭ eksterlande. Mi estis lia helpanto kaj mi ĝuis, kiel li ĉion klarigas laŭeble montrante la objektojn kaj la movojn. Jam tiutempe mi pensis pri tio, ke la ŝercetoj kaj ekzemploj estas iom malmodernaj kaj en la kapo jam kolektiĝis novaj ideoj por la sama instrumetodo. Kiam en 1964 mi povis ĉeestila kongreson en Hago, mi feliĉege partoprenis la seminarion de Andreo Cseh, kaj aĉetis lian pakaĵon de instrumaterialoj. En la super-grada kurso de d-ro Szerdahelyi ankaŭ teorie ni okupiĝis pri diversaj instrumetodoj kaj tiel konscie mi elektis la vojon de Andreo Cseh uzante ankaŭ tiun liberecon, kiun li donas en siaj konsiloj. Mi kuraĝis uzi modernajn ekzemplojn, novajn objektojn sur tiu bazo, kiun li tiel konsilas:” amu la objekton, kiun vi instruas kaj amu la lernantojn, kiuj sidas antaŭ vi (kaj tiam ĉiuj miaj konsiloj estos superfluaj)”. Tiel mi komprenis ankaŭ tion, ke por hungaraj oreloj ne estas problemo la akuzativo. Ni rekonas la transitivajn verbojn, sed despli granda problemo estas la verbo havi, kiun nature uzas multaj aliaj eŭropanoj. Do tiel mi ellernis kiel mi devas esti „elasta”. Nu tiel mi fariĝis jam iom konata kiel instruisto, kiam oni organizis la UK en Varna. Kiam el Hago de la Esperanto Instituto oni interesiĝis pri ebla Cseh-instruisto, s-ano Aleksijev rekomendis min. Loka bulgara instruisto gvidis la seminarion kaj mi la lingvokurson. Tio estis senpaga, la alia ne. Neniam antaŭe mi devis ekstari antaŭ pli ol 300 homoj. Sed en bona etoso gaje kaj tre aktive ni estis kune. Tio iris bone ĉiutage, kaj la reprezentanto de la Instituto, kiu kontrolis ĉiujn horojn fine jam invitis min, ke ankaŭ en la sekva jaro en UK en Lucerno mi prezentu instruadon lau Cseh-metodo. La samon mi faris en 82, en Antverpeno kaj en 86 en Beijing. En Finnlando oni organizis somerajn Esperanto-kursojn, do mi instruis tie eĉkvinfoje. Trifoje mi instruis en Bulgaraj tendaroj. Mi estis invitita ankaŭ al Grésillon kaj al la sudfranca urbo Sete. Ĉie estis granda avantaĝo mia Cseh-bazo, ke ne estis problemo se miaj kursanoj apartenis al diversaj nacioj.
Foje okazis en iu UK, ke laŭ la programo mi kun kolektiĝanta grupo iris en la salonon destinitan por nia kurso kaj pro iu miskompreno tie ne estis nigra tabulo, kretoj ktp. Ni tion konstatis kaj mi komencis diri al la homoj kelkajn paŝojn de la komenco. Subite iu sinjoro eksaltis kaj kriis: „ĉu vi volas prezenti Cseh- metodon sen nigra tabulo kaj koloraj kretoj?” Mi iom surpriziĝis, sed venis en mian kapon ĉi tiu frazo (donaco ankau al mi mem):” vidu mi tion lernis de Andreo Cseh, ke inter ĉiuj cirkonstancoj ni povas instrui Esperanton!”. Dum mia longa vivo mi vere kelkfoje estis inter strangaj cirkonstancoj, sed la konsilo de Andreo Cseh funkciis: se vi amas vian objekton kaj viajn lernantojn, vi sukcesos.

Esperanto en la familio
En mia granda familio plej bone estis ke mia edzo akceptis ĉi tiun mian „ŝatokupon”, kiu poste fariĝis vera profesio. Li, kiu konis plurajn lingvojn, facile komprenis miajn gazetojn kaj artikolojn, kaj se necesis, li eĉpertelefone bone povis uzi Esperanton kaj afable li povis interparoli kun miaj geamikoj, kiuj ĉiam pli ofte aperis en nia hejmo. Ni pasigis 56 jarojn kune, el tiuj 51 en la sama komunumo. Li aktive partoprenis kun mi en du kristanaj kongresoj, kaj en la solena ekumena diservo okaze de la Universala Kongreso en Budapeŝto en 1983 li predikis (eminente) en la plen-plena Baziliko Sankta Stefano de Budapeŝto.
Miaj filinoj siatempe multe ĝuis, ke panjo tiel serioze lernas kaj ekzameniĝas, ili kolektis iun bazan konon, sed ne multe okupiĝis pri tio, poste ankaŭ ili frue edziniĝis kaj estis okupataj pri siaj infanoj kaj profesiaj laboroj. Sed inter la genepoj jam estas tri nepinoj kaj unu nepo, kiuj eminente scias nian lingvon kaj unu, kiu ankaŭ aktivadas en KELI.
Mi partoprenis 16 Universalajn Kongresojn el kiuj en 1966 kaj en 1983 mi aktivadis ĉar ili estis en Budapeŝto. KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) kaj IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) ĉiujare organizas kongresojn el kiuj ĉiu dua estas komuna, do, ekumena. En tiuj mi aktive partoprenas jam de la jaro 1986, kaj kelkajn ni kun gefratoj, helpantoj organizis en Hungario.

Esperanto Radioelsendoj en Budapeŝto (1966-1969, 1989-1995)
En la Budapeŝta Radio imponaj esperantlingvaj programoj estis de printempo 1966 por antaŭprepari la UK kaj tio daŭris plu tri jarojn, ĉiuvespere kvaronhoron. Poste oni ne plu metis en la programon Esperanto-dissendon ĝis la unua de oktobro 1989 kiam denove ni povis komenci esperante saluti niajn karajn aŭskultantojn, unufoje semajne.
Nia elsendotempo poste kreskis de dek minutoj ĝis duonhoro. Mi povis prezenti intervjuojn kun eminentaj esperantistoj, prelegetojn, informojn eĉkantojn el nia internacia trezorejo. Sed tiuj elsendoj estis nur por hungaroj, ses jarojn daŭris kaj ĉesis denove sen iu alia klarigo ol: ni devas ŝpari.
Mi neniam kalkulis en kiom da lingvokursoj mi instruis Esperanton, sed vere en multaj. Ankaŭ eksterlanden oni ofte invitis min, tiel mi estis en Bulgario, Finnlando, Francio kaj en kelkaj UK-j mi prezentis la Cseh-metodan instruadon. Nun de multaj jaroj mi jam ne entreprenas instrui en grupoj, sed individue mi tre volonte okupiĝas pri instruado kaj kiel mi scias, neniu el miaj gelernantoj malsukcesis. Kiam mi ekstaras antaŭ la mondmapo kaj mi rememoras pri lokoj, kiujn mi povis viziti kaj tie lasi iun pozitivan spuron, – estas mirinda sento. Kaj kiam mi pripensas, ke eĉ tie, kie mi neniam estis, vivas homoj al kiuj mi povis prezenti ion el tiu nobla ideo, kiun nia Majstro heredigis al ni, mi simple estas dankema.
Mi deziras al ĉiuj, kiuj komencis okupiĝi pri Esperanto, ke ili ankaŭ fariĝu esperantistoj kaj trasentu la gravan signifon, ke ni estas anoj de unu granda familio.

Éva Farkas-Tatár por la Panteono, decembro 2011.