EKO 2022/23 – Hungaria Esperanto Asocio 120-jara

Aprilo 19, 2022

Hungaria Esperanto-Asocio 120-jara

– Ni resumas prezenton de estrarano de HEA al la festa kunveno en la 12-a de aprilo. En Hungario Esperanto estis menciita jam en la jaro 1897. Sekvajare aperis la unua lernolibro verkita por hungaroj fare de Ábel Barabás. La monata gazeto Lingvo Internacia (eldonita en Svedio) ekde 1900 estis pretigata en la presejo de Paŭlo Lengyel (pron.: lendjel) en la urbo Szekszárd (seksaard). Sekvajare li jam estis ankaŭ ĝia eldonisto. Tiam ekabonis la gazeton Jozefo Miletz (milec), kiu fondis
societon.

La fondiĝo okazis en la komenco de marto 1902. Ties daton festos nun ni, hungariaj esperantistoj. La nomo de la Eo-hungarlanda organizaĵo kelkfoje ŝanĝiĝis, ĝis la nuna nomo: Hungaria Esperanto-Asocio (ekde 1991). En Budapeŝto
la unua Esperanto-gramatiko aperis en aprilo 1903. En 1903 en la centro de Budapeŝto komenciĝis la unua Esperanto-kurso sub la gvido de Miletz. En 1910 en alia parto de la ĉefurbo okazis kurso fare de Géza Nyulászy (geeza njulaasi).
En 1932 fondiĝis Societo de Hungaraj Esperanto-Pedagogoj. Inter 1964 kaj 1969 okazis Internaciaj Seminarioj de Esperanto-Pedagogoj en la urbo Szeged (seged) somere dum 10 tagoj. Ekde 1966 eblas ekzameniĝi ankaŭ pri Esperanto. Samjare komenciĝis la Esperanto-instruado en la budapeŝta universitato ELTE por havigi al la studintoj diplomon pri mezlerneja instruado.

En 1922 (antaŭ 100 jaroj!) pluraj eminentuloj fondis la faman beletran revuon Literatura Mondo, kiu iĝis la plej konata literatura kaj arta organo de la Esperanta kulturo, kerno de la t.n. „Budapeŝta Skolo”, kies spirita gvidanto estis unu el la
fondintoj, Kolomano Kalocsay. Dum la jaroj aperis multaj libroj: originalaj kaj tradukitaj literaturaĵoj krom la du granduloj – Kalocsay kaj Baghy – kun la kontribuo de pluraj talentaj verkistoj kaj tradukistoj.

En 1983 oni eldonis la kolektaĵon Hungara Antologio, el kies partoj du jarojn poste aperis la unua esperantlingva sondisko Bukedo el la hungara poezio. En 1987 estis prezentita en la jubilea kongreso en Varsovio la unua postsinkronigita hungara
filmo En Eŭropo ie. Esperanto radio-elsendoj komenciĝis en 1939, poste okazis:
1947-49, 1966-69, 1982-89.

En 1982 la fama Kolektaĵo Fajszi iĝis ŝtate aŭspiciata, nuntempe ĝi troveblas en la Landa Fremdlingva Biblioteko, en Budapeŝto; plie okazis la unua Internacia Festivalo de Esperantaj Teatroj en la ĉefurbo.

La (tiama) Hungara Esperanto-Asocio estis la unua inter la enlandaj organizaĵoj, kiu ricevis la ordenon Paco kaj Amikeco, en la jaro 1987, pro agado pri internacia paca kunlaboro. Budapeŝto trifoje gastigis Universalajn Kongresojn :
1929 (1200 partoprenantoj),
1966 (3975 partoprenantoj),
1983 (4834 partoprenantoj).

La gvidantoj kaj la anoj de la landa asocio ĉiam aktive kaj entuziasme partoprenis en la organizado de tiuj gravegaj eventoj, samkiel en aliaj poresperantaj okazaĵoj. Tian sintenon ni devas havi nun kaj en la estonteco, tio estas nia celo. Okaze de la 120-a datreveno, la estraro de HEA aperigis festan poŝtmarkon kun la hungarlingva teksto ‘120 éves a MESZ’ (HEA estas 120 jara).

Gyöngyi Mézes (Perla Mielo), en la nomo de la estraro de HEA

Kio estas EKO kaj AMO? Musklaku ilin kaj legu!