Raporto pri la ekspozicio „Kontakto de Esperanto kaj la Arto” – Erzsébet Mária Eszes

Raporto pri la ekspozicio „ Kontakto de Esperanto kaj la Arto”
Erzsébet Mária Eszes

S-ro Johano Nagy la vicprezidanto kaj afergvidanto de  Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) sonĝis grandan aferon. Lia celo estis, ke Esperanto malfermu vojon al la ĉirkaŭa mondo  en la formo de ekspozicio, kaj informu la civilulojn pri nia Esperanto-vivo.

La Civila Domo en la kvartalo Zugló de Budapeŝto  certigis la lokon por la realigo de lia revo. La direktoro de la Domo  D-ro Péter Dömény salutis la partoprenantojn, kaj poste Profesoro D-ro György Nanovfszky, emerita ambasadoro, honora prezidanto de HEA , la ĉefpatrono de la aranĝaĵo klarigis la titolon de la ekspozicio „La kontakto de Esperanto kaj la Arto”. Laŭ lia opinio , pluraj  partoj de la arto ĉeestas en la ekspozicio kune kun Esperanto:  la literaturo, belarto kaj la muziko.

Li diris, ke Esperanto estas pontolingvo en la tuta mondo. La arto anoncas striktan interrilaton de la nacioj, kaj ĝi proksimigas la homojn unu al la alia.

La artistoj kune diskutas iliajn spertojn esperantlingve, kaj ili interŝanĝas la pensojn.

La ĉefpatrono Profesoro D-ro György Nanovfszky malfermis la aranĝaĵon kun la devizo de S-ino Maria Eszes, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, kiu ankaŭ estas ekspoziciantino: ”En la silento de nia animo estas LITERATURO

En nia imagata mondo estas            PENTRARTO
En nia koro fontas                            MUZIKO
Viviganto de nia vivo estas ESPERANTO kaj ARTO”.

La organizanto, kunordiganto de la aranĝaĵo estis S-ro Johano Nagy, kiu prezentis la partoprenantojn de la grupa ekspozicio, kaj donacis al ili Esperantajn memoraĵojn.

Li prezentis la relikvojn, fakajn publikaĵojn,  universitatajn notojn de Profesoro D-ro György Nanovfszky; la vojaĝlibrojn,  kulturajn kaj movadajn librojn de Profesoro D-ro Gábor Márkus, honora prezidanto de HEA, prezidanto de Eŭrazia Kultura Centro; la relikvojn de S-ro Sándor Jakab, la pentrarton kaj relikvojn de D-ro István Hegyi infankuracisto; la akrilajn kaj premiitajn oleajn pentraĵojn, silkan pentrarton, grafikaĵojn, la fajrajn klozoneojn de Esparanta Belarta Grupo en urbo Tata, kies gvidanto estas S-ino Károlyné Ködmön; la bravure figuritajn ŝtonetgrafikaĵojn de S-ino Orsika Kiss.

Poste, S-ro Johano Nagy petis S-inon prezidantinon Maria Eszes por prezenti  la plej junan, talentan, kreivan kreantinon Mandula Csilla Khern, kiu partoprenas en la ekspozicio kun siaj grafikaĵoj kaj pentraĵoj. Ŝi prezentis ankaŭ sian dancan arton pere de  komputilo.

La 50 jarojn de Esperanto-vivo, literaturajn verkojn kaj pentrarton de Maria Eszes vidigis sia ekspozicio, kies titolo estis: „Kun plumo, melodio kaj  peniko”. La ekspoziciantinon, ankaŭ kiel la prezidanton de Hungaria Esperanto-Asocio kaj prezidanton de la Arta Rondo en urbo Pécs salutis kaj prezentis S-ro Zoltán Jégl,   prezidanto de la Societo Respekto al urbo Komló,  kun pensoj de S-ino Erika Suzana Keszi, emerita ĉefkonsilantino de la Biblioteko Csorba Győző de urbo Pécs, kultura manaĝerino, organizantino de aranĝaĵoj, fakulo de etiketo;  kaj fine li en sia parolado kore salutis la partoprenantojn en la nomo de lia societo.

S-ro Johano Nagy, la kunordiganto de la ekspozicio, salutis la ekspoziciantojn kaj transdonis por ili la donacojn de HEA. Li dankis la gastiganton, S-ron D-ron Péter Dömény kaj  S-inon Anikó Sokácz, la ĉefkonsilantinon de  Aŭtonomio Zugló, ke HEA ricevis eblecon prezenti siajn talentajn Esperantistajn artistojn, kaj informi la civilulojn pri nia riĉa historia Esperanto-vivo. Li donacis por la  Civila Domo de Zugló la pentraĵon  senditan fare de la  Belarta Esperanto-Grupo de Tata.

La ĉambrokoruso FŐNIX de la Societo Respekto al urbo Komló kantis la inaŭgurajn kantojn esperantlingve kaj hungarlingve. La ĥorestrino estis S-ino Gabriella Cs. Gillich.

Por prezenti la lingvon Esperanto S-ino Maria Eszes gustumaĵe laŭtlegis la poemon de Sándor Petőfi: „Ĉardo ĉe la vilaĝlimo” en ensperantlingva traduko de Kálmán Kalocsay .

Dum la vespera programo oni povis aŭskulti la valoran prelegon de Profesoro D-ro Gábor Márkus. La akustika programo  de aktoraro EMI el urbo Komló prezentis  en formo de kanto  la poemon de Maria Eszes „La flamo de amo”. Oni ĝoje aŭskultis ankaŭ la kantartiston  S-ron Attila Papp.

Dum la programo la plurlingve kantanta koruso kantis japanlingve pri „Jacugatake-Esperanto-domo”. La kanton verkis S-ro Hori Jasuo el Tokio,  honora membro de UEA. Ĉi tiu kanto sonis je la estimo de Profesoro D-ro Gábor Márkus, kiu estas  la amiko de la aŭtoro.

La surprizo-gasto de la ekspozicio estis kantistino Anjo Amika, kiu ĝojigis nin kun bela, esperantlingva kanto „Pacon, esperon”.

La programon fermis la lotumado de la donacoj ofertitaj fare de la ekspoziciantoj. Por ni estis surprizo, ĉar nin helpis Dávid Borsányi, kiu havas nur 4 jarojn, kaj  fine li diris recitaĵon esperantlingve.  Poste la partoprenantoj kune kun la koruso kantis  la konatan kanton „Vent’ printempa kirlas akvon”, kiun  kantis ankaŭ 50 membroj de la Societo Respekto al urbo Komló,  kiuj alvenis al la ekspozicio.

En la nomo de la estraro, de la ekspoziciantoj mi dankas S-ron Johanon  Nagy pro lia organizado de la reprezentiva ekspozicio, pro la prezentado de  pli ol 100-jara movada vivo de HEA. Li nelacigeble laboris, faris eminentan organizadon kun granda entuziasmo, pretigis la arkivan materialon de la ekspozicio.

Dankegon al la estraro de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo: D-rino Julianna Farkas kaj  D-ro Lajos Molnár, kiuj esperantigis kaj pretigis la informajn materialojn pri la kulturo de la lingvo.

Ni tre dankas la voĉteknikiston de la Civila Domo, la fotoartiston S-ron Dániel Opolczer kaj ĉiujn helpantojn pro ilia kontribuo al  sukceso de nia aranĝaĵo.

Dankon al la aktoroj, kiuj plialtigis la nivelon de nia  programo.

Dankon al S-ro István Gulyás, prezidanto de la Hungara Fervojista Esperanto-Asocio, ke li estis je nia dispono, kaj transdonis por la ekspozicio la pentraĵportreton de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiun pentris S–ro Miklós Simonyi.Ni esperas, ke la enrigardo en nian Esperantan vivon estis utila kaj agrabla. Espereble tra la ekspozicio Esperanto pliproksimiĝis al la civiluloj .

La loko de la ekspozicio estis: kvartalo Zugló de Budapeŝto, Parko Csertő  N-ro 12.,  en la Civila Domo. Ĝi estis videbla dum tri semajnoj, ĝis la 27-a de majo 2019.

La raporton notis: S-ino Maria Eszes prezidanto de HEA

Fotoj estas pri la ekspozicio tra kvin paĝoj (ne forgesu foliumi) ĉi tie.