19a IMEK en Budapeŝto – 2014

Inter la 16-a kaj 20-a de julio, 2014 en la hungara ĉefurbo Budapeŝto okazis la 19-a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso kaj la 1-a Mezeŭropa Biomedicina Kongreso, kun 183 partoprenantoj el 6 landoj.

La ĉefa temo de la du kongresoj estis „Kronikaj malsanoj kiel minacoj de la nuntempaj socioj en la XXI-a jarcento”.
La kongresoj havis 3 egalrajtajn, oficialajn lingvojn: la anglan, esperantan kaj hungaran. Foje-foje – ĉar granda grupo de polaj universitataj profesoroj kaj studentoj  alvenis – ankaŭ la pola lingvo estis uzata.
Dum la scienca prelegserio la partoprenantoj povis aŭskulti 58 prelegojn en 11 sekcioj, kaj rigardi 39 afiŝojn de – grandparte – junaj scienculoj.

Flanke de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) Prof. UJ D-ro hab. Włodzimierz OPOKA kaj S-ino Katalin FARAGÓ, flanke de la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) S-ro János NAGY, ekonomia vicprezidanto estis la ĉefaj organizantoj. Ni nepre devas mencii, ke S-ino Katalin FARAGÓ estis la animo de la kongreso: Ŝi kolektis 36 kunlaborantojn, kiuj helpis la glatan aranĝon.

La 16-an de julio la unua programo estis malfermo de ekspozicioj de ikonoj, pentraĵoj, ŝtonero-grafikaĵoj, „sano-protektaj” ornamobjektoj kaj la abunda, esperantlingva Libroservo gvidata de S-ino Edit LINDWURM, vicprezidantino de HEA.

La sekva programo estis la solena inaŭguro de la Kongreso, majstre, kvar-lingve gvidata de Prof. D-ro György NANOVFSZKY, honora prezidanto de HEA kaj iama ambasadoro de Hungario en Singapuro. Prof. D-ro Ágoston SZÉL, rektoro de la Budapeŝta Medicina Universitato Semmelweis salutis la kongresanojn. D-rino hab. Jolanta PYTKO-POLOŃCZYK laŭtlegis la salutmesaĝon de Prof. D-ro Piotr LAIDLER, prorektoro de la Jagelona Universitato por la Medicina Kolegio en Krakovo. Ni aŭskultis la salutvortojn de D-ro Imre FERENCZY, honora prezidanto de UMEA, Prof. D-ro Endre DUDICH,  honora prezidanto de HEA kaj honora membro de UEA, D-ro Zoltán BALOGH, prezidanto de Hungaria Ĉambro de Sanitaraj Faklaboruloj, S-ro János NAGY, ekonomia vicprezidanto de HEA, S-ro Rafal JANCZURA, manaĝero de Internacia Komerca Departemento de la mondfama Medikamentfabriko GEDEON RICHTER, la vicprezidanto de la Kongresejo kaj la vicurbestro de la budapeŝta XIV-a distrikto Zugló. Dum la inaŭguro, kaj poste sur la ŝipo Eŭropo kaj dum la ekumena diservo ni povis aŭskulti la belegajn programojn de Ĉambrokoruso FŐNIX el urboj Pécs kaj Komló.
Antaŭ fino de la inaŭguro ni povis aŭskulti la sciencan prelegon de Prof. D-ro Károly CSEH sub titolo „Nuntempa preventa strategio de la ne-infektaj malsanoj”.

La inaŭguro finiĝis per bonega, luksa vespermanĝo.
La 17-an de julio komenciĝis la scienca prelegserio kaj malfermiĝis la prezentado de afiŝoj. Entute en 7 sekcioj ni aŭskultis prelegojn pri la deprimo, kiel simptomo de diversaj, oftaj malsanoj,  pri la nuntempaj rezultoj de kemio kaj dentologio, pri prevento de la ne-infektaj malsanoj, pri historio de la medicino kaj pri la malsano multobla sklerozo.
Ĉi-vespere okazis la ekskurso per la aranĝaĵo-ŝipo Eŭropo sur la Danubo kun bonega, luksa vespermanĝo akompanata de ĉiĉeronado de S-ro János NAGY kaj S-ino Mária ESZES pri la vidindaĵoj de la lumigita, vespera Budapeŝto.
La 18-an de julio antaŭtagmeze okazis la 9-a kaj 10-a sekcioj de junaj scienculoj  kaj praktikantoj de la Yumeiho-masaĝo. Posttagmeze la polaj partoprenantoj vizitis la Medikamentfabrikon Gedeon Richter, alia grupo de la kongresanoj vizitis la unikan muzeon kaj sidejan domon de la Hungara Tutlanda Savservo. En la kelo de la konstruaĵo ni povis vidi la „kelo-hospitalon”, kiun oni instalis en oktobro de la jaro 1956., dum la tagoj de la hungara revolucio kontraŭ la soveta-komunista reĝimo. Ĉi tie la kuracistoj kaj flegistoj de la tiama Savservo operaciis kaj flegis kaj la hungarajn liberecbatalantojn, kaj la vunditajn soldatojn de la Ruĝa Armeo, plenumante la praan, kuracistan devizon „Vivere aliis, non sibi, constituit essentiam medici”… Vivi por aliuloj, ne por si mem, tio estas esenco de la kuracisto. Dum la vojo hejmen, al la kongresejo ni rigardis la faman Placon de Herooj de la hungara ĉefurbo. Vespere la kongresanoj povis partopreni ekumenan sanktan meson en la ĵus renovigita preĝejo nomata Reĝino de la Rozario. Tie ni aŭskultis la kortuŝan meditadon de nia karega, 90-jaraĝa Onjo Éva, S-rino Éva FARKAS-TATÁR.

La antaŭlastan tagon, sabate matene la kongresanoj vizitis la ĵus renovigitan, pompan, Hungaran Parlamentejon, tra la nova Centro de Vizitantoj. Post la Parlamento la buso transportis nin al la Monto Gellért, kie ĉirkaŭirante la Citadelon en la bona, sunbrila vetero ni povis ĝui la tutan panoramon de Budapeŝt kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Sur la nord-orienta deklivo de la Monto Gellért ni vizitis la meditigan Ĝardenon de Filozofoj. Tia statuo-grupo ekzistas krom Budapeŝt ankoraŭ en Tokio kaj Nov-Jorko.  Vespere okazis la grand-sukcesa Kongresa Balo kaj la adiaŭa vespermanĝo.

La 20-an de julio, dimanĉe matene ni aŭskultis la sciencan prelegon de D-rino Katalin HAVASI: „FIT-TEST: Interdisciplina projekto K&F por pli sana generacio”.  Ĉi tie ni ŝatus denombri la membrojn de la Scienca Komitato. La tri prezidantoj estis Prof. D-ro Andrzej PILC (Jagelona Universitato Medicina Kolegio, Krakovo, Pollando & Instituto de Farmakologio, Pola Akademio de Sciencoj), Prof. D-ro Károly KAPRONCZAY (Universitato Semmelweis, Budapeŝto, Hungario), Prof. D-ro Miklós RÉTHELYI (Budapeŝta Medicinhistoria Societo, Universitato Semmelweis, Budapeŝto, Hungario). Jen la nomoj de la kvin vicprezidantoj: D-rino hab. Judit FORRAI, doktoro de la Hungara Scienca Akademio; Prof. D-rino Małgorzata FILIP (Jagelona Universitato Medicina Kolegio, Krakovo, Pollando & Instituto de Farmakologio, Pola Akademio de Sciencoj, Krakovo, Pollando); D-ro Christoph KLAWE, estro de multobla sklerozo-centro en Hospitalo Krankenhaus der Barmherzigen Brüder, Trier, Germanio, Prof. D-ro Dariusz ADAMEK (Jagelona Universitato, Medicina Kolegio, Krakovo, Pollando) kaj Prof. D-ro Gabriel NOWAK (Jagelona Universitato, Medicina Kolegio, Krakovo, Pollando & Instituto de Farmakologio, Pola Akademio de Sciencoj, Krakovo, Pollando). La leganto povas konvinkiĝi, ke renomaj scienculoj de pluraj landoj partoprenis la 19-an IMEK-on, samtempe plifortigante la kunlaboron inter tiuj ĉi prestiĝaj medicinaj universitatoj.

D-ro Lajos MOLNÁR kaj d-rino Julianna FARKAS
Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

Tempolinio de IMEK-kongresoj