115 jaroj de Hungaria Esperanto-Asocio

Estimataj Esperantistoj!

La 1-an de marto 2017 ni solenas la 115-an datrevenon de fondiĝo de la Hungaria Esperanto-Asocio.

Nia Asocio povas danki al la jarcenta diligenta, harmonia kunlaboro de la estraro kaj membraro, ke ni nun povas soleni la datrevenon.

Dum tiu ĉi tago ni memoru pri la Esperantistoj, kiuj lasis siajn grandvalorajn, intelektajn laborojn en nia movado por la postepoko, kaj rememoru pri la sennombraj renomaj okazaĵoj.

Samtempe mi dankas al la eminentaj personecoj de la Esperanta vivo, kiuj ankaŭ nuntempe penas por nia komuna afero, por la Internacia Lingvo.

En la nomo de la estraro mi deziras al ĉiuj hungaraj Esperantistoj bonan sanon, kunlaboron, nelasiĝeblan entuziasmon por la plua sukcesa agado.

En la aldonaĵo legeblas (hungarlingva) artikolo de S-ro Árpád Rátkai pri fondiĝo de Societo de Hungaraj Esperantistoj.

Kun estimo:

Mária Eszes
Hungaria Esperanto – Asocio
prezidantino