Nova bitlibro de HEA – Atilo, la reĝo de la skitoj

András Bencsik: „Atilo, la reĝo de la skitoj”
Legendo en du aktoj, e-libro
Tradukis: Jozefo Horvath
Eldonis: Hungaria Esperanto-Asocio

András Bencsik estas ĵurnalisto, verkisto, amaskomunika influulo, gazetposedanto kaj ĉefredaktoro. Li faris multajn esplorojn pri la hungara Sankta Krono. Siajn rezultojn li resumis en la volumo titolita „Aurum Coronarium”. La volumo, por ni hungaroj, estas grava pro du kialoj: ĝi vortumas liajn esplorojn pri la la konsekra hungara krono, unu el la plej malnovaj kronoj en la mondo, kaj ĝi enhavas lian draman vizion pri la potenca huna reĝo. La hungara-huna kunvivado kaj parenceco, krome la huna deveno de la reĝoj de la Árpád-domo hodiaŭ jam estas pruvita fakto.
La memoro pri Atilo, depende de la donitaj cirkonstancoj, konserviĝis diverse en la mondo, interalie en la Kanto de la Nibelungoj aŭ en vikingaj sagaoj. Retoro Priskos, kiu plurfoje vizitis lin kiel delegito, ĉiuokaze priskribas lin kiel kleran, saĝan kaj moderan homon. La vera demando de la dramo estas, kio povis instigi ĉi tiun potencan reĝon, la preskaŭ senliman reganton de la tiama mondo, ke pro la peto de la maljuna papo Leono, kiu alvenis sen armita eskorto, li returnu sin kun siaj triumfaj trupoj, domaĝante Romon, la bastionon de la roma kristanismo, de la detruo, decidante samtempe la sorton de la roma kaj la ariana kristanismoj, kaj ne laste determinante tiun de la krono de la legenda reĝo Nimrodo, la misterplena hungara Sankta Krono. Lira parto de la dramo estas la disfloranta amo inter Atilo kaj Krimhildo.

Mi rimarkigas, ke la subtitolo de la dramo estas „Legendo en du aktoj”!

Senpage elŝutebla ĉe:
https://libro.ee/book.php?id=4481 

Jozefo Horvath
www.vortaro.hu