Nova eta romano de Julian Modest – Printempa teruro

En sia nova eta romano la konata Esperanto-verkisto Julian Modest rakontas la vivon de juna virino, travivanta teruraĵon. Ĉu la ĉefheroino Ana, kiu estas instruistino, sukcesos daŭrigi sian vivon trankvile kaj harmonie? Ĉu ŝi denove ekkredos, ke la homoj estas bonaj kaj helpemaj kaj ĉu ŝi daŭrigos instrui la infanojn, ke ili estu sinceraj kaj honestaj?
Tiujn ĉi gravajn vivdemandojn Julian Modest starigas al la legantoj.

Eldonejo Libera
www.eldonejolibera.be