Recenzo – Pál Békés: La Timulo

La Timulo de Pál Békés (Bekesh), tradukis el la hungara (A Félőlény): Lenke Szász
Eldonis: Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac en 2023
Ilustris: Yentl-Rose Hemelrijk
Tipografie aranĝis kaj kompostis: Josip Pleadin
Provlegis: Imre Hegedűs, Lenke Szász kaj Josip Pleadin.

„Amikoj -… – ni ne trompadu nin. Pro kio falis ĉi tiu arbo? Ĉu ĝi estis jam tro maljuna kaj putra? Ne. Ĝi estas tute sana.

Jes, ni scias, ni scias ….

Amikoj!… Ni devas kalkuli pri nia situacio. Se nek Seganto, nek Ordiganto, nek mi faris ion… do faris iu alia. Do: Ili.
Konklude, ili estas ĉi tie, ene. Ĉi tie ili detruas inter ni! Kaj finfine ni devas diri, kiu kaŭzis la pereon de nia plej bela kaj plej granda arbo! Ne diru! – ili kriis unuvoĉe, sed vane, malfrue, ĉar Ordiganto levis la kapon, kaj heroe kriis: …

Kaj ĉu vin ne interesas, kio okazos al ni, se ĉiuj fuĝos? – malgajiĝis Seganto, – Bonvolu pensi pri Vagulo!”

Ankaŭ pri li – sed tion jam mi aldonaĉas, kiel malbona filmmuntisto, por komenci la recenzon tuj per redaktita citaĵo.

Estaĵo de timo – Timulo – havas bibliotekon, en lia biblioteko estas ege multaj fabeloj, kaj la multaj fabeloj temas pri tio, kiel ni scias, ke la malvirtuloj ĉiuj senescepte pereos ĉe la fino de la fabeloj. Kaj ĉar ĉi tio estas skribita, ĉi tiu estas la mondo, kaj dum iu rakontas ĉi tiujn rakontojn, aŭ eĉ se ili ne rakontas ilin, sed ili povas rakonti ilin, ili nur devas elekti ion ajn el la multaj libroj kaj legi ilin laŭtvoĉe dum trinkado de teo, tiam la mondo de monstroj estas nur malbela aspekto,
iluzio, trompo.

La lasta arbaro – Arbareto – estas la sola loko, kiu ankoraŭ ne estis pelita sub la regadon de teruro fare de pli kaj pli malbelaj monstroj, kies nomoj estas eĉ pli teruraj… La loĝanto de la arbaro, la timo-estaĵo Timulo, estas tiel terurita, ke li eĉ longe jam ne eliras el sia kaverno. Li ne rakontas al siaj amikoj, Ordiganto, Termoliganto kaj Seganto, rakontojn el la mirindaj volumoj de sia biblioteko, kvankam ĝis nun tiuj rakontoj iel fortenis la monstrojn.

La plej bona amiko de la timo-estaĵo Timulo, Vagulo jam forlasis sian hejmon, Arbareton. Iun tagon, tamen, Vagulo revenas por dividi kun siaj amikoj: la situacio estas nesavebla, plej bone estus se ili ĉiuj fariĝus monstroj.

Timulo cedas al lia instigo kaj iras al la monstra varbadoficejo por trapasi la tri testojn…

La klasika rakonto de Pál Békés instruas kuraĝon kaj honestecon; prefere nomi malbonon per sia nomo, ĉar oni povas nur tiel kontraŭstari ĝin.

„Iĝi monstro estas facile. Tre facile. Ne esti monstro: tio estas la malfacila parto.”

La mondo ne estas tia, kia ĝi antaŭe estis. Ne estas paco, nek trankvilo, ĉar teruraj teruruloj- monstroj tenas la loĝantojn de Arbareto teruritaj. Precipe unu inter ili – la timo-estaĵon Timulo – kiu enfermas sin pro timo en sian kavernon, inter siajn librojn, opiniante ke li povas eviti la hororan invadon. Sed kompreneble li ne povas eskapi, ĉar ĉi tiuj hororoj vidas en li sian ĉefan malamikon. Nu, ne pro lia timo, sed pro liaj libroj, en kiuj ĉiuj timoj estas ĉiam venkitaj. Kaj dum ĉi tiuj rakontoj ekzistas, kaj ekzistas nur unu estaĵo, kiu kredas ilin veraj, la hororoj ne povas senti sin sekuraj.

Ne estas hazardo, ke la grandioza fabelo de Pál Békés memorigas al la pli sperta leganto pri unu aŭ alia trajto, turno kaj reala horora rakonto de nia moderna vivo. Post ĉio, ĉiu bona rakonto estas spegulbildo de la vivo. Aŭ vivo naskita de deziro.

Miaj recenzoj estus vanaj sen rektaj citaĵoj el la legindaĵo.
Do nepre staru ĉi tie kelkaj vortoj, esprimoj kaj pensoj.

„Vagulo foriris kun sako kaj pako.
La sono fariĝis pli kaj pli timiga kaj kruela, per unu vorto kvazaŭ per
cent, ĝi frostigis la medolon.
Niaj manoj atingas malproksimen!
Timulo transmetis la korpopezon de unu piedo al la alia.
Mi skizos per larĝaj penikmovoj la monstran mondon!
Distrita profesoro. Klappordo. Dentgrincigaj provoj.
Afero prokrastita ne estas perdita. ”

El la pensoj mi elektis la subajn:

„La dua leciono. Nome : neniu naskiĝas kiel monstro. Sed pli aŭ
malpli frue, ĉiu fariĝas monstro. Ĉiu dungiĝas. Aniĝas. Membriĝas.
Kaj kredu min, plej fervora fariĝos tiu, kiu antaŭe estis tute alia. …

-Kaj ni? Kio okazos al ni? Termoliganto dume malgrandiĝis kiel talpo.
Vi? Kiun vi interesas?- movis sian ŝultron Vagulo. – mi scias, ke
ĉiam iu devas moligi, segadi, ordigi. Sed…mi pensas, ke ankaŭ vi
miksiĝos en la multnombran aron de ordinaraj monstroj. Post nelonge
vi eĉ ne memoros, kiuj vi estis. Vi ne gravas. Gravas nur tiuj, kiuj scias
rakontojn, Kaj historiojn.
Ĝis kiam Vagulo triumfebrie orgojlis, cindriĝis la fabeloj,…”

Kaj la legontoj ekscios ĉu la fabeloj pereos eterne aŭ ne, kaj timo finregos la mondon…
Ne timu kara Legonto! Monstroj estas fakte ja stultaj… ankaŭ ni estas sed ne restos tiaj. Nur finlegu la fabelon!

Arbuto

Eldonejo Jelenkor – Jelenkor Kiadó

István SZABOLCS
Komitatano A de HEA

Hungarlingve pri la libro – A könyvről magyar nyelven >>

Abunda priskribo de Esperanto-Sumoo legeblas ĉi tie, la retejo de la ‘Sumoo viziteblas klakante la ĉi-suban bildon.

Esperanto-Sumoo kaj recenzoj (klaku la bildon)