Premio Deguĉi al Éva Farkas-Tatár

Premio Onisaburo Deguĉi, „la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Laŭ sia regularo la premio estas aljuĝata „pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”.

La Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguĉi de la jaro 2015 al s-ino Éva Farkas-Tatár el Hungario. La decido estis anoncita la 1-an de aŭgusto en la Fermo de la 100-a UK en Lillo.

Éva Farkas-Tatár naskiĝis en 1924. Ŝi lernis Esperanton 37-jara en 1961. En la sekva jaro ŝi partoprenis la Universalan Kongreson en Kopenhago, kiu tiom ravis ŝin, ke ŝi decidis plene dediĉi sin al la instruado de Esperanto. Por perfektiĝi pri tiu arto ŝi iris al la UK en Hago en 1964 por sekvi lecionojn de Andreo Cseh. Tiel komenciĝis 50-jara instrua agado per la Cseh-metodo en multaj landoj kaj ĉe multaj UK-oj kaj plej diversaj aliaj renkontiĝoj. Ŝi revenigis la Cseh-metodon al ĝia kerno: la gaja, luda maniero, dank’ al kiu la lernantoj tuj ekparolas Esperante. Tiun arton ŝi transdonis al multaj novaj instruantoj, kiujn ŝi trejnis per Cseh-seminarioj, interalie en UK-oj.

Legu plie pri la Premio Deguĉi >>

Kovrilbildo el revuo Esperanto 2015 novembro (provu elŝuti)