Florkronado de Esperanto-memortabulo en Miskolc

Mi informas vin, ke la 4-an de oktobro 2022, la Nord-hungarlandaj geesperantistoj florkronis la Esperanto-memortabulon en la Kalvinana Gimnazio Lévay en Miskolc. La ceremonion partoprenis 5 geesperantistoj (la miŝkolcanoj: d-ro Jozefo Halász, s-inoj Adrienne Pásztor, Judita Virányi, Helena Fedor kaj el urbo Ózd s-ro Jozefo Gulyás), unu direktoro de la gimnazio (s-ro Tomaso Norbert Sipos) kaj la tie aperantaj gestudentoj.

Unue, antaŭ ĉio okazis la prezento de d-ro Jozefo Halász, la honora prezidanto de HEA, prezentita de la menciita direktoro. Post la prezento, li salutis esperantlingve la ĉeestantaron, poste li petis sinjorinon Adrienne Lászlóné Pásztor por paroli la rememoran parolon pri la eventoj, pro kiuj necesas la kunveno.

Post la saluto de la ĉeestantoj, s-ino Adrienne Pásztor parolis pri la duobla jardatreveno grava, okaziginta la tiutagan alvenon por florkroni la memortabulon. Ŝi parolis de komenco pri la 135 jara Esperanto kaj pri la funkciado de la 120 jara HEA. Post ŝia parolo laŭtdiris d-ro Jozefo Halász same hungare la salutvortojn, poste diris esperantolingve la preĝon: Patro Nia, kaj demandis la junularon: kion li diris, ĉu scias iu? Jes, iu studento eltrovis ĝin. Li dankis la atenton kaj ni ĉiuj iris florkroni. Unue florkronis unu studento nome de la gimnazio, poste florkronis d-ro Jozefo Halász, nome de la li direktita fervojista grupo, laste florkronis s-ro Jozefo Gulyás nome de la ne fervojistoj, nome de la BAZ-departementaj geesperantistoj. Poste s-ino Pásztor dankis la florkronigojn, la atenton, la ĉeeston kaj fermis la rememoran eventon.

Elkore sendis la sciigon:
s-ino Adrienne Pásztor, Miskolc