Ni memoras pri Mészáros István

Fine de oktobro 2017 nia kara amiko, István Mészáros forpasis.

Stefano Mészáros (1950-2017)

Dum pluraj jardekoj estis motoro en la funciigo de Hungaria Esperanto-Asocio kaj  teorie kaj  praktike.

Li gvidis la librovendejon kaj inform-centron de HEA  en la strato Kenyérmező de Budapeŝto.

Li estis en la jaro 1983. okaze de UK, Budapeŝto  mondkongresa organiza-teamano, ĉefadministranto.

En la centra oficejo per urĝa aranĝo li savis la esperanto libro-stokon dum la inundo en la deponejo.

Post Lia emeritiĝo partoprenis la krean laboron de la Budapeŝta Medicina Esperanto- Fakgrupo.

Li estis ĝia scienca konsilanto. Li havis gvidantan rolon en la hungara-esperanta kaj angla-esperanta eldonoj de la Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio I-II. partoj. Li redaktis la eminentan, multflankan retejon http://www.egalite.hu.

Ni kune luktis dum pluraj jaroj por la propedeŭtika, kapabloevoluiga instruado de la Internacia Pontolingvo Esperanto. (Bonvolu klaki al la supre menciita retejo.)

Lia aminda, kvieta personeco, lia agado por sia familio kaj la esperanta komunumo estas sekvenda  ekzemplo por ni.

Karega Steĉjo! Dankon pro Via amikeco kaj  helpo! Ripozu en paco!

En la nomo de poresperantaj agantoj adiaŭas ankaŭ

Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas