Mondo-kuirarto: Siama viandhakitaĵo – Luk nua

Siamo – Viandhakitaĵo (rijeto) laŭ siama maniero – Luk nua

Produktoj:
250 g da muelita porkaĵo
250 g da muelita bovaĵo
3 ajleroj, dispremigitaj
1/2 kafkulero da pulvorigita muskato
1/2 kafkulero da pulvorigita nigra pipro
2 supkuleroj da raspita cepo (aŭ cepa kremaĵo)
1 ovo, batmiksita
salo

Bone intermiksu la produktojn, formu el la maso per la manoj rondajn bulojn platigitajn kaj en iomete oleumita kaserolo aŭ pato (aŭ en teflona fritilo), fritu lin je ambaŭ flankoj ĝis ili estas bele brunaj.

Pri la receptoj >>

Kovrilfoto (hazarda bildo kiel ilustraĵo) de araralunch.work