Mondo-kuirarto: Miela bakaĵo

Miela bakaĵo (Israelo)

Produktoj:
250g da faruno
duono de malgranda saketo da bakpulvoro
pinĉo da salo
3 supkuleroj da butero
50g da kristala sukero
250g da mielo
3 ovoj
raspita ŝelo de 1 citrono
150 ml da poma kaĉo
100g da juglandoj, erigitaj

Buterumu malprofundan (proksimume 3×25 centimetrajn) bakujon. Intermiksu la farunon, bakpulvoron, salon. La buteron, mielon, sukeron bone kurlu (miksu) per kulero, enverŝu la ovojn, batmiksitajn per forko, kaj intermiksu iliin kun la faruno. Fine enmetu la citronŝelon, la poman kaĉon kaj la juglandojn. Verŝu la pasoton en bakujon, kaj baku en mezvarma bakforno dum proksimume 50-60 minutoj. (Provu enpiki forkon aŭ tranĉilon en la mezon de la bakaĵo, kaj se ĝi elvenas pura, la bakaĵo esta bakita.)
Tranĉu en kubformajn pecojn, kaj surtabligu.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo: bellyfull.net