Kokido kun maizo (Cacerola de pollo y eloté – Kostariko)
Produktoj: 
3 ovoj, batmiksitaj 
1 ladskatolo da maizo 
100 ĝis 120g da raspita fromaĝo 
1 kuirita kokido, senostigita, erigita 
2 ĝis 3 kuiritaj karotoj, kubigitaj 
250 g da kuiritaj verdaj fazeoloj, hakitaj (aŭ konservitaj) 
250 g da kuiritaj verdaj pizetoj (aŭ konservitaj) 
2 kafkuleroj da salo 
200 ml da buljono 
1 verda kapsiko, tranĉita en striojn 
20 g da sekvinberoj 
20 g da butero 
En plado intermiksu la maizon kun la fromaĝo kaj la ovoj. En alia plado interiksu la kokidaĵon kun la legomoj, la supo kaj la sekvinberoj. En buterumitan fajrorezistan pladon metu tavolon da maiza miksaĵo, poste tavolon da kokidaĵa miksaĵo, metu sur la supron la verdan kapsikon, kaj priverŝu per fandita butero. En varma bakformo je plej malalta varmeco stufu dum 20 ĝis 30 minutoj. Surtabligu varme.
Kovrilbildo de kiwilimon.com
