Mondo-kuirarto: Ebria fiŝo

Ebria fiŝo (Pescado borracho – Argentino)

Produktoj:
1 pli grada fiŝo (1500-2000g)
salo, pipro, faruno
3 ĝis 4 akragustoj (pikantaj) kapsikoj (aŭ 1 supkulero de pikanta papriko/ruĝa pipro)
50 ml da oleo
1 cepo, erigita (aŭ cepa kremaĵo)
1 ajlero, dispremigita
1 supkulero da erigita verda petroselo
2 tomatoj, senŝeligitaj, erigitaj
pinto de tranĉilo da pulvorigita kumino
pinto de tranĉilo da sekigita satureo
2 supkuleroj da kaporoj
500 ml da seka ruĝa vino

Bone viŝu per tuko la purigitan, lavitan fiŝon, salu, pipru kaj kovru per la faruno. Varmegigu la oleon, kaj fritu en tio rapide la fiŝon je ambaŭ flankoj. Elprenu la fiŝon el la oleo, kaj metu en fajrorezistan pladon. En la resto de la oleo stufu la cepon, ajleron, kiam ili estas jam diafanaj (vitrecaj), aldonu la maldike tranĉitajn akragustajn kapsikojn, la spicojn kaj la tomatojn, kaj stufu dum proksimume 5 minutoj. Forprenu de la varmeco, aldonu la kaporojn kaj la vinon, kaj verŝu la tuton sur la fiŝon. En varmega bakformo stufu nekovrite dum proksimume 30 minutoj. Surtabligu varmege en fajrorezista plado.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo: pescadoborracho.com