Mondo-kuirarto: Bananoj kun karamela saŭco

Bananoj kun karamela saŭco (Bananas with caramel sauce – Aŭstralio)

Produktoj:
150 g da kristala sukero
200 ml da kremo
2 supkuleroj da butero
50 ml da rumo
4 maturaj bananoj
blankigitaj migdaloj, erigitaj

Brunumu iomete la sukeron kune kun 3 supkuleroj da kremo kaj la butero. Forprenu de la varmeco, iom post iom aldonu la rumon, kirlante la tutan tempon. Verŝu en pladon, kaj en fridujo bone malvarmigu (dum 6 ĝis 12 horoj). Kubigu la bananojn (1 banano por ĉiu persono), kaj metu ilin en vitran teleron. Surverŝu la karamelan saŭcon, kaj kovru la surpraĵon per batŝaŭmigita, sukerumita kremo (kremŝaŭmo). Garnu per migdaloj.

Pri la receptoj >>

Kovrilfoto de TheProduceMoms.com