Mondo-kuirarto: Persika pasteco

Persika pasteco, bakita (Peach pie – Usono)

Produktoj:
3 ovoblankoj
1 malgranda saketo da vanile gustigita pulvorsukero
120 g da kristala sukero
100 g da rigitaj juglandoj (nuksoj)
100 g da paneroj
1 kafkulero da bakpulvoro
100 g da persikoj, senŝeligitaj, tranĉitaj
100 ml da kremo

Batŝaŭmigu la ovoblankojn kun la vanile gustigita pulvorsukero ĝis firmeco, aldonu la kristalan sukeron, batu plu bone, enmiksu la juglandojn (nuksojn), bakpulveron kaj panerojn. Koru interne malprofundan fajrorezistan pladon per la pasto tiel, ke la pasto kovru ankaŭ la randojn, kaj baku en varmeta bakformo dum proksimume 20 ĝis 30 minutoj, poste malvarmigu.

Metu en ĝin la freŝjn persikajn tranĉaĵojn, starigu la pastecon en fridujon, kaj antaŭ ol surtabligi kovru la supraĵon per kremŝaŭmo.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo: thecreativebite.com