MAREBO 2023

MaReBo – Maja Renkontiĝo en Bodonhely. La aranĝaĵo estas sufiĉe unika en la Esperanta patrujo. Antaŭ 27 jaroj elsaltis el la cerbo de Iván Varga, membro de la grupo en Győr la ideo, ke utiligante la belaĵojn de sia naskovilaĝo, li invitas por neformala renkontiĝo esperantistojn de la regiono, eĉ de la lando kaj mondo.

La iniciato pruviĝis tiel sukcesa, ke se ne kalkuli la du lastajn epidemiajn jarojn, Iván aranĝas la lastan sabaton de majo de ĉiu jaro Marebo, la Majan Renkontiĝon en Bodonhely, nun jam la 25an fojon en sia domo, en la Raba-borda vilaĝeto.

La aranĝaĵo estas sufiĉe unika en la Esperanta patrujo. Ĝia ĉefa altirforto estas la familiareco, neformaleco kaj la amika, ĉiam gaja etoso. La gastoj mem senŝeligas la terpomojn, legomojn, la viroj hakas brullignon, incitas la fajron sub la pendpoto, la virinoj kuiras la gulaŝon. Trinkaĵojn, frandaĵetojn ĉiuj mem alportas.

Pri la detaloj vi povas legi en la artikolo de MaReBo 2022 ĉi tie >>