La origino de Pasko

Karaj gesamideanoj, karaj geamikoj!

Mi deziras al ĉiuj benatajn Paskofestojn!

Tiu estas la kutima saluto en tiuj tagoj kaj ne nur ene de religiozaj homoj.
Sed kion signifas Pasko? Kio estas la origino de la Pasko?
Se oni volas trovi la respondon, devas envidi en la Sanktan Biblion.

Pasko estas kristana festo, kai simile al aliaj kristanaj festoj ĝi devenas el judaismo.
Eble multaj kristanoj ankaŭ ne scias, kiam la judoj estis en Egiptujo kaj venis la horo de libereco, kaj la popolo de Egiptujo jam suferis la naŭan baton, ĉar la reĝo de Egiptujo, la faraono, ne volis lasi la judan popolon ekiri el la lando, la lasta bato ankoraŭ estis antaŭ ili. Dio, la Eternulo, diris al Moseo ke en ĉi tiu nokto li, la Eternulo venos kaj la ekstermanto mortigos ĉiujn novnaskitajn bebojn en Egiptujo, ekde la bebo de la reĝo ĝis la bebo de la malliberuloj, ĝis la unuanaskitojn de la brutoj. La sola savo estis dirata al la judoj: ŝafidojn ili devis mortigi kaj la sangon de la safoj devis esti ŝmirata sur la kadron de la pordo. Kiam la ekstermanta angxelo vidos la sangon li ne iros en la domon. ”Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas, kiam mi vidos la sangon mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam mi batos la landon Egiptan” (Eliro 12:13). La hebrea vorto pesaĥ signifas: eviti, preterpasi. Tialmaniere la paskoŝafo estas la antaŭbildo de Jesuo Kristo, kiu estis mortiginta pro la pekoj de la homaro, kaj tio signifas ke kiel la judoj estis savitaj tra la sango de la paskoŝafo, tiel ĉiuj, kiuj ricevas la savon de Jesuo Kristo ankaŭ estos savitaj, pro la sango de Jesuo, de la povo de la peko kaj morto. Ni ne forgesu ke la esenco de la Pasko estas tiu, ke Jesuo resurektis en la tria tago!

La kristanaj festoj kiuj ligiĝas al la Pasko estas la Palmofesto aŭ Palmodimanĉo. Palmofesto estas aranĝita ĉiam dimanĉe antaŭ la Pasko. Tiam la kristanoj memoras pri la tago kiam Jesuo eniris en Jerusalemo kaj la popolo, atendante kaj pensante ke li estas la Savanto, ili festas lin, laŭ la evangelioj ili metis verdaj branĉoj antaŭ li. Ili faris tion ĉar la popolo esperis ke Jesuo estas ankaŭ politika gvidanto, kiu espereble savos la popolon de la premo de la Romana Imperio.

Sankta Ĵaudo: ĝi estas la festo kiam Jesuo vespermanĝis kun la disĉiploj en la ĝardeno Getsemano. Laŭ kelkaj tradicioj tiam Jesuo konsumis la tradician vespermanĝon de la Pasko, kiam la juda popolo festas la memortagon de la elkonduko de la hebrea popolo el Egiptujo.

Sankta Vendredo estas la vendredo antaŭ la Pasko kiam la eklezio festas la morton de Jesuo. En tiu tago, laŭ la kristanaj tradicioj, Jesuo Kristo estis kondamnita, kaj krucumita en Jerusalemo. En ĉi tiu historika situacio la hebrea popolo estis sub la premo de la Romana Impero, do ili ne havis la politikan povon kondamni kaj ekzekuti iun. Kvankam Pilato la prokuratoro ne trovis pekon en Jesuo li volis liberigi lin sed la gvidantoj de la popolo volis mortigi lin, do ili ĉantiĝis Pilaton kaj tial li lavis siajn manojn, li volis montri ke li estas senpeka en ti ĉiu afero.

Do, nuntempe la kristanaj eklezioj festas la sekvantajn festojn:
Palmodimanĉo
Sankta Ĵaudo
Sankta Vendredo, kaj la
Pasko.

Mi deziras al ĉiuj benatajn Paskofestojn!

Miklós SIMONYI
estrarano de HEA

Kovrilbildo el pexels.com