Mór Jókai: La filoj de l’ ŝtonkora homo
Romano, traduko el la hungara lingvo.
Elhungarigita de László Pásztor.
Lingve kontrolita de Rob Moerbeek.
Pro la morto en 2021 de la tradukinto, laŭ la konsiloj lingve korektis la tradukon, la klarigojn aldonis, la alilingvajn (germana, itala) tekstojn kaj la poemojn esperantigis: Adrienne Pásztor.
Fragmento:
Sepulta preĝo
La entombigo de la ŝtonkora homo okazis nur post unu semajno. Dume li estis metita je publikobservo – enbalzamigite kiel regnestro. Tempon necesis lasi, ke la nombraj grandrangaj konatuloj povu viziti cele de finestimado al la mortinto; por skribi la funebrajn parolojn; ke la tapiŝpreparanto kaj blazonpentristo povu prepari siajn ornamaĵojn; ke la ĉeflerneja ĥorestro je estimo de la mortinto al la ĥoro povas instrui tute novajn melodiojn.
Mi multe da entombigoj vidis en mia vivo. En mia eta studentaĝo mi havis supertenor-voĉon, poste devis akompani kun kantvoĉo ĉiun mortinton de nia konfesio, kaj riĉulon kaj malriĉulon. Tial mi vidis multe da riĉaj kaj malriĉaj entombigoj; la mortinton adiaŭanta parolado estis dirita pere de la pastoro laŭ la libro de predikoj; sed mi ne povus priskribi la okazon de ĉi tiuj sepultoj. Ĉar ĉe ĉiu mi ne vidis la ceteron, nur tiujn plorantajn figurojn, kiuj rampe paŝas post la ĉerko, gvidante, aŭ lasante gvidi sin mem – kaj ĉi tio estas ĉiam sama vidaĵo. Doloro de riĉulo estas nur humila doloro, kiel doloro de malriĉulo kaj mi ne rememoras ceteraĵojn.
Mi tiom scias, ke la funebra oracio de la ĉefpastra moŝto estis treege longa. Ankaŭ ĝis nun tiu ekzistas ie en la arkivo sur brila nigra papero presita per arĝentliteroj – kaj ke dum la tuta adiaŭa parolado al la mortinto la sinjorina moŝto tiel ploris, kiel vidvino de iu malriĉa kamparano.