Kunveno de esperantistoj de Vác en Zamenhof-festo

Kunveno de esperantistoj de Vác – en la nomo de Zamenhof – 2022

La prezidanto akceptis la afablan inviton de la vacaj samideanoj por partopreni ilian kunvenon. Unu el la gvidantoj – Ferenc Ujhelyi – fiere emfazis, ke la evento okazas en la ĝusta tempo, do en la naskiĝtago de Zamenhof, precize la 15an de decembro.

Kvankam – pro la konataj ekonomiaj cirkonstancoj – ili ne povis uzi sian kutiman lokon por la kunestado, sed tio ne malhelpis ilin, ja troviĝis alia, kvankam pli brua ol la kulturdomo, sed tamen taŭga por pasigi kune du horojn en bonhumora etoso: drinkejo de sporta hejmo.

Krom la urbaj esperantistoj alvenis po du samideanoj el Vácrátót kaj el Budapeŝto, krome unu eĉ el Esztergom. Ĉeestis Petro Vacano (Péter Péter), la dulingve brile verkanta poeto.

Kompreneble en la drinkejo ne povis manki biero kaj vino… kaj sekve de tio bona humoro, eĉ humuro…

En taŭga momento – kiam la ripozintaj kaj trinkintaj junaj sportistoj jam foriris, la prezidanto citante el artikolo de Stefan MacGill (aperinta en malnova numero de Juna Amiko) diris kelkajn frazojn pri Zamenhof, emfazante, ke tiu genia eltrovaĵo, Esperanto estas ja produktaĵo de juna cerbo, kaj estas pripensinde, ke nuntempe estas malfacilege allogi gejunulojn al la movado, ja mem la nunaj 10 partoprenantoj apartenas al la „eternaj junuloj”. Jen la tasko, trovi trukojn por kapti kaj eĉ teni la novan generacion en nia granda internacia komunumo.

Poste sekvis vigla interparolado – ne nur hungara… kaj ĉiuj iris hejmen kun bona humoro.

Gratulojn al la aktiva grupo de Vác!

Perlo Miela
prezidanto de HEA