Mondo-kuirarto: Kokosa fiŝo – Sambal

Kokosa fiŝo (Sambal – Indonezio)

Produktoj:
4 pli malgrandaj tranĉaĵoj da mara fiŝo (laŭeble skombro)
500 ml da akvo
4 supkuleroj da butero aŭ margarino
pinto de tranĉilo da papriko (ruĝa pipro)
pinto de tranĉilo de pulvorigita zingibro
3 cepoj, tranĉitaj maldike
2 ajleroj, dispremigitaj
pinto de tranĉilo da pulvorigita kumino
pinto de tranĉilo da pulvorigita safrano
2 kafkuleroj da salo
2 supkuleroj da kremo
200 ml da kokosa lakto (nome 250 ml da lakto, boligita kune kun 100 g da raspita sekigita kokoso)

Kuiru la fiŝtranĉaĵon en la salita akvo dum proksimume 10 ĝis 15 minutoj. Forkribru la akvon, kaj dispecigu la fiŝtranĉaĵon. En la fandita butero stufu la cepoj, ajlerojn, ĝis ili estas diafanaj (vitrecaj), forprenu de la varmeco kaj aldonu la spicojn, poste la fiŝpecojn, remetu sur la varmecon, kaj je plej malalta varmeco turnu la fiŝpecojn en ĝi ankoraŭ dum proksimume 3 ĝis 5 minutoj. Salu, surverŝu la kremon kaj la kokosan lakton, kovru firme, kaj kuiru je malalta varmeco dum proksimume 10 minutoj, ofte kirlante. Surtabligu kune kun kuirita rizo.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo: landolakes.com