Nova estraro de HEA

Novaj mejloŝtonoj – La 10-an de oktobro, 2021

Saluton estimata leganto!
Nun vi legas anoncon pri duobla nova mejloŝtono de Hungaria Esperanto Asocio.

Unua ŝtono estas la nove elektita estraro de la Asocio.
La 10-an de oktobro, 2021, Hungaria Esperanto-Asocio havis jubilean jaran kunsidon (kun elekto de nova estraro) en sia centra oficejo en Budapest. Post la balotado ni anoncas la oficialan estraron de HEA:

HEA estraro en Zamenhof festo 2021

István Szabolcs, prezidanto (dua de maldekstre)
János Nagy, ekonomia vicprezidanto, aferzorganto (centre)
Mónika Forgács, ĝenerala vicprezidanto (dua de dekstre)
Gyöngyi Mézes, estrarano (unua de dekstre)
Miklós Simonyi, estrarano (unua de maldekstre)

La nova estraro elkore dankas la laboradon de la antaŭa estraro, dezirante plian sukceson kaj bonan sanon al ili.

Plej nova komuniko: Nova estraro kaj nova prezidanto de Hungaria Esperanto-Asoco, 26 junio, 2022. Legu >>

La dua ŝtono estas tiu surfaco mem. Ekde la eklaborado de la nova estraro, ankaŭ la retejo de HEA estas renoviĝanta. Tio estas kompleksa tasko, se vi ne trovas ion, bonvolu kontakti nin por la detaloj.