Tema Kunveno pri Multlingvismo

La kunveno okazos la 12-an de junio 2023 de 09:00 ĝis 13:00 EDT/Novjorko pere de Zoom.

Tema Kunveno pri Multlingvismo ene de la Sistemo Unuiĝintaj Nacioj
“Konstrui Komunan Kompreniĝon per Multlingvismo”

Celoj
– Diskuti kiel multlingvismo faciligas dialogon trans Membraj Ŝtatoj, Observaj Misioj,
elementoj de UN kaj akredititaj civilsociaj organizoj, kaj kunigas la komunumon de
Unuiĝintaj Nacioj, favorante komunan komprenon de kompleksaj demandoj, kaj
nutrante kolektivajn solvojn al komunaj defioj.
– Prezenti kazostudojn en kiuj multlingvaj praktikoj fortigas internacian kunlaboron,
faciligas la solvadon de problemoj kaj profundigas kompreniĝon trans diferencoj.
– Emfazi establitajn bonajn praktikojn, en komplikaj organizaj kuntekstoj, pri realigado
kaj centrigado de multlingvismo, ebligado de pli granda lingva diverseco, kaj atingado
de lingva inkluzivo subtene al organizaj celoj – kaj konstati ĉu kaj kiumaniere tiaj
praktikoj estu surkonstrueblaj kaj vastigeblaj.

Pliaj informoj legeblas en la suba dokumento, aliĝo por la kunveno nun estas disponebla.  Jen la ligilo kaj la fina dokumento en Esperanto (alireblas ankaŭ en la angla, la franca kaj la hispana).

Poste: Artikolo pri la tema kunveno >>

Per la ĝentileco de István SZABOLCS
komitatano A de HEA.