Forpasis Szemők Balázs

Elhunyt dr. Szemők Balázs.

D-ro Balázs Szemök (1940-2005), dentisto, mortis en Ceglédbercel (Hungario), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri historio, interlingvistiko kaj odontologio.

Li gvidis la stomatologian sekcion de UMEA kaj redaktis la bultenon Stomatologia forumo. En 1988 li doktoriĝis pri la temo „La evoluo de la dentologia faklingvo kaj ĝia evoluigo en Esperanto“. Li verkis historian studon „Revigliĝo en la hungarlanda E-movado 1955-1960“ (1996). En 1989 UMEA asignis al li la Shinoda-premion.

Revuo Esperanto, marto 2006