Kolektaĵo de ŝercoj

Aperis korektita versio de ŝercoj, titolita „Ŝercoj”, la kolektaĵon tradukis geedzoj (Ladislao kaj Adrienne) PÁSZTOR. Vi povas legi kaj elŝuti la tutan eldonaĵon ĉi tie.

Perloj el la kolektaĵo…

Terura
Du homoj paroladas en drinkejo.
– Terure, kiel mi vivas! Mia edzino ĉiuvespere vizitas drinkejon.
– Kial vi ne eksedziĝas?
– Maleblas. Tiukaze kiu akompanus min hejmen?

La glaso
– Jean, kial vi trinkas el malplena glaso?
– Mi ne estas soifa, sinjoro mia.

La fiŝkaptisto
Iu homo fiŝkaptadas kun kruro gips-bandaĝita sur la riverbordo. Iu promenanto demandas lin:
– Ĉu la fiŝoj mordas?
– Ne, mi nur falis – respondis la demandita.

Konsilo
Masivkorpa viro sidadas antaǔpreĝeje kaj almozpetadas. Piediranto admonante demandas:
– Ĉu vi ne hontas? Vi estas forta homo kaj povus labori!
– Sinjoro! – respondas la almozulo. – Mi petis de vi kelkajn forintojn kaj ne konsilon!

Mallonga telefonado
– Mi gratulas, kara mia, ĉar ene de dudek minutoj vi finis la telefonadon. Kun kiu vi parolis?
– Mi ne scias. Ĝi estis misa telefonvoko.

Kial nervozas la infanĝardena pedagogino?
En infanĝardeno la pedagogino vidante, ke iu infano suferas pro la enbotiĝo, aliris lin kaj helpis en tiu ago. Sed kun la farendaĵo estis jam preskaŭ tute plenumita, la infaneto rimarkigas:
– Pedagogino kara, la boto estas inverse sur mia piedo.
La pedagogino vidas, ke la infaneto pravas, tuj detiris la boton kaj denove suprentiris ĝin same pene, nun jam bone. Sed antaŭ la finiĝo de la ago, la knabeto denove ekvoĉas:
– La boto ne estas mia!
Nu, la pedagogino pene kaptadis aeron, kiam ŝi aŭdis la novan veron, sed kion fari? Ŝi denove tiris la boton, serĉis la veran, kaj nun jam ŝvitante ŝi klopodis surigi ilin sur la piedojn de la bubo. Finante la same malfacilegan agon, ŝi sentis plifaciliĝon kaj demandis la knabeton:
– Petreto! Kie estas via ĉapelo?
– En mia boto – venis la respondo.

Reklamo de lavpulvoro
– Vidu, kiel bele blankiĝis ĉi tiu ĉemizo.
– Jes vere, sed al mi ĝi pli plaĉis kvadratita.

Florvendisto
La florvendisto tre volas enspezi monon per vendo de la florstoko kaj diras al la supozata aĉetonto:
– Aĉetu ĉi florbukedon al via edzino!
– Mi ne havas edzinon.
– Aĉetu al via amatino!
– Mi ne havas amatinon!
– Aĉetu tiam por vi mem por festi, ke vi estas feliĉulo!

Flugantaj subtasoj
– Ĉu vi kredas la ekziston de la flugantaj subtasoj?
– Jes!
– Ĉu vi vidis jam flugantajn neidentigeblajn objektojn?
– Ne, ekde kiam mi divorcis, jam ne!