3. IJL – Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Tábor és Találkozó

3. IJL – Internacia Junulara Lingvotendaro – 2013 – Nyíregyháza-Sóstó
3. IJL – Internacia Junulara Lingvotendaro – Nyíregyháza-Sóstó, Hungario, 2013.

La 30an de junio komenciĝis, kaj ĝis la 7a de julio daŭris la 3a Internacia Junulara Lingvotendaro en Hungario, kion organizas ĉiu jare HEA. Ĝi okazis  en la Nord-orienta parto de Hungario, en la urbo NYÍREGYHÁZA-SÓSTÓ. La loko de la Lingvotendaro estis la Rajdanta Klubo, kie la partoprenantoj loĝis dum  la semajno en kabanoj en bonaj kondiĉoj. (Ripozejo de la urbo).

La lingvo-tendaron partoprenis pli ol 40 partoprenantoj el 6 landoj, krom Hungario el Koreio, Pollando, Rumanio, Slovakio,Hispanio.
Ni havis elstarajn instruistojn el Slovakio  (Stano Marĉek) kaj el Hispanio (Rafael Mateos).
La malferman vesperon salutis la partoprenantojn Stefan Macgill, la iama prezidanto de ILEI, Imre Szabó  la prezidanto de HEA kaj aliaj. Bedaŭrinde pro aliaj urĝaj laboroj ne povis alveni la urbestro de Nyíregyháza, kiu estis la ĉefpatrono  de la Lingvotendaro.

La lingvotendaro okazis en la bela ripozejo de la urbo, kie la loka Esperanto grupo  “Verda Stelo” Esperanto Societo – zorgis pri tio, ke la partoprenintoj lernu diligente Esperanton, ili amikuĝu, amuziĝu kune dum tiu semajno.
La organizantoj ofertis kursojn je du niveloj, por komencantoj kaj por progresantoj, flue-parolantoj.
En la unua grupo sinjoro Stano MARĈEK instruis la komencantojn,kaj zorgis pri tio, ke ili kuraĝe ekparolu en Esperanto.
Ankaŭ por la alia grupo estis temoj kun interesaj. cerbotrejnaj temoj gvidite de  Rafaelo MATEOS / Hispanio/, la partoprenantoj de tiu grupo povis ĝui la ne tradician metodon de Rafael. Ĉiuj rakontis post la fino de la kurso, ke ili sentis sin en akceptema, amikema rondo.

Ankaŭ la kunkantadoj estis bone organizitaj gvidita de Stano Marĉek, kaj tre plaĉis al la partoprenantoj la prelegoj de dr-o Gabor Markus, kiu parolis  pri siaj veturoj al la Aziaj landoj.

Krom la antaŭtagmezaj lernadoj la partoprenantoj povis ĝui ankaŭ  tre interesajn kulturprogramojn, komunajn ludojn, rajdadojn, baniĝojn en la bela strando de la urbo, krome la viziton de la vidindaĵoj, urborigardadon.
La vesperaj kulturprogramoj ĉiam ĝojigis ĉiujn, kiam ili povis kanti Esperante hungarajn popolkantojn akompaninte de citromuziko, ili povis danci “Zumba”, ili partoprenis ankau danc-domon kun hungara  popoldanc-grupo.
Post la fino de la semajno okazis ankau prov-ekzamenoj, kiujn partoprenis pli da kursanoj.

Ĉiuj adiaŭis en amika atmosfero ,kaj ni esperas ke venontjare okazos simila Lingvotendaro en Hungario.

Enikő Zengő Sereghy

estrarino de HEA
ĉeforganizanto de IJL3

Kedves Barátaim!

Miközben a nyelvi táborban készült videókat szerkesztettem, rájöttem hogy rövid filmmel nem tudom visszaadni azt a hangulatot, amelyet a résztvevők tapasztalhattak. Ezért, idősorrendben több részt készítettem, és talán néha egy kicsit hosszabban is elidőztem egy -egy jelenetnél, , de nem volt szívem rövidebbre megvágni. Természetesen így sem lehet visszaadni minden részletet, minden élményt ami történt az egy hét alatt, (sajnos nem minden eseménynél tudtam ott lenni a kamerámmal) – de talán valamennyi átsugárzik a jelenetekből – az öröm, a közös élmények, és a barátságok megerősödése. Minden érdeklődőnek jó szívvel ajánlom mindkét részt megtekintésre.

Üdvözlettel: Fitos Sándor