Mediteranea vespero kun István Kabók

Kio  okazis la 22-an de aŭgusto 2012?

En varmega atmosfero (39,0 Cels. gradoj) ni ĝuis la aventuran travivaĵraporton  pri la 9-a  Kongreso de Eŭropa Esperanto Unio en la centra oficejo de Hungaria Esperanto Asocio (inkubatora domego de OKISZ).

Atinginte la rustikan konstruaĵon salutis nin d-ro Gábor Márkus en japana surgenue sidanta pozicio en la liberaera balkono kune kun nia prezidanto Emeriko Szabó kaj vicprezidantoj János Nagy, Edit Lindwurm kaj Aleksandro Máté.

Je la 17-a kaj duono  alvenis István Kabók historiisto, reprezentanto de HEA dum la 9-a Kongreso de Eŭropa Esperanto Unio (EEU) en Galivo, Irlando. Li travivis la ĉirkaŭkongresajn aventurojn kun Klári Szabó. Kongresis 157 partoprenantoj el 28 landoj.
La vetero kun nuboj kaj horizontala pluvo helpis la aŭskultantaron partopreni la prelegojn.
Ĉeftemo de la Kongreso estis: „Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli.”

En HEA la leĝeran enkondukan, rondtablan diskuton filmis nia fidela bildraportisto Jozefo Dudás  veninte el Miskolc. La bioĝardenaj, bongustaj prunoj, juglando de Klári kaj delikataĵoj de Julinjo helpis akrigi la cerbojn. Éva Juhász per mekanika ventumilado vokis freŝan aeron en la ĉambron.

Johano kaj Edit solene, kun belega donaco gratulis S-ron István Kabók okaze de lia ĵus ricevita hungara ŝtataneco.

Transirante al iliaj kongresaj impresoj la plej kortuŝa estis por ni el la historio de Irlando, kiel perdis la irlanda loĝantaro dum 150 jaroj sian lingvan kaj kulturan identecon  pro la brita koloniigo. En tiuj ĉi okazoj ĉiam prezentiĝas la respondeco de intelektularo de la donita komunumo. Ili nun ŝatus revivigi sian forlasitan gepatran lingvon.
El inter la 11 sciencaj prelegoj de la kongreso la 10-a estis tiu de Seán Ó Riain irlanda diplomato laboranta en Bruselo, prezidanto de EEU: „La lernado de irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto? „

La respondo kaj la detala kongresa bildraporto estas legebla en la Eŭropa Bulteno Julio-Aŭgusto, 2012, No 118. http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno    

Ĉu la kongresaj, elegantaj bankedoj helpas la interpersonajn kontaktojn? Pri la diverslandaj spertoj viglan diskuton ni aŭdis de profesoro, diplomato d-ro Georgo Nanovfszky, sciencdiplomato d-ro Gábor Márkus kaj s-ro István Kabók.

Laŭ ili la personan penso-interŝanĝon pli bone helpas la svedtabla, bufeda gastigado.

Emeriko Szabó per literaturaj rememoroj kolorigis la varmetosan vesperon.

Ni tre dankas la valoran kunvenon.

Ĝis revido la 28-an de aŭgusto en la Klubo de strato Gyulai Pál, ĉe Onjo Éva.

 

Elkore salutas Vin
Julinjo Farkas-Molnár