Vácrátóti Találkozó 2011

Harminchárom évvel ezelőtt volt az első Eszperantista Baráti Találkozó Vácrátóton Baksza Pál, a Váci Dunakanyar Eszperantó Csoport tagja kertes házának udvarán a nagy diófa alatt.

Úgy kezdődött, hogy megszerveztük a Rátóti Póthumorfesztivált – (ami a humorfesztiválból kimaradt…) – az akkori Ludas Matyi főszerkesztőjének azonos című műsora nyomán. Albumainkban őrizzük ennek írásos és fényképes dokumentumait.

Az ötlet Fabulya Pál, a Budapesti Entomologia Rondo Esperanto (ERE) klub  létrehozójának és elnökének érdeme.

Az első öt év után az egynapos rendezvény 3 napos sátortáborozásos   összejövetellé növekedett, majd újabb 12 év elteltével hat éven keresztül 5 napossá vált! Annak is 10 éve már, hogy ismét egynapos találkozót tartunk. Mindvégig hol kisebb, hol nagyobb szerepet  kapott a humor.

Rendezvényeink  nem csupán eszperantó nyelven folytak, de az eszperantó mindvégig jelentős szerepet kapott.

Rátótiának himnusza is van ! – Péter Péter klubtársunk jóvoltából:

Himno de Ratotio

Nun agrable muĝas la ventoj,

Kie mordas, pikas nin la kuloj kaj  muŝoj,

Kaj ni tamen sopiras je riĉa Ratoti,

Tien, kie ni feliĉe povas suferi.

Estos ni en ĉiu jaro en Ratotio

Abunde en bonhumuro kaj urtikpiko,

Venu tien, kie estas do bone ami,

Ĉar la nia estas jam la Nova Ratoti’!

Benu la esperantistojn ĉiam, Sinjoro,

Zigzagsurfacon, regionon de Ratotio,

Ke  ni povu al la regno ĉiam alveni,

Estu ni fidelaj al ni mem kaj Ratoti!

Többször volt vendégünk dr. Jáki Ferenc, mindannyiunk Feri bácsija. Énekelt nekünk Anjo Amika, táborunkban többször megfordultak külföldi eszperantisták.

Gyalogtúrákat, kirándulásokat szerveztünk a környékbe. Kulturális programokkal tarkítottuk az összejöveteleket – így előadást hallgattunk az eszperantó szerepéről, használhatóságáról Bányász Jánostól a közelmúltban.

A legtöbben – 126 fő – 1992-ben jöttek el körünkbe, de az idén is 56 vendégünk volt.

Ezúttal megtisztelte rendezvényünket Szabó Imre, a MESZ elnöke is, aki felajánlotta a tájház ismertető anyagának eszperantóra fordítását, valamint díszvendégünk volt  Szirmai Etelka énekes Miskolcról.

A Váci Dunakanyar Eszperantista Csoport  és a Budapesti ERE  Klub a kezdetektől szoros kapcsolatban van egymással és kölcsönösen részt veszünk egymás rendezvényein.

Vácrátót, 2011. július 11-én.

Baksza Pál és Zsuzsa

Antaŭ tridek tri jaroj okazis la unua  Amika Renkontiĝo de Esperantistoj en Vácrátót, sub la granda nuksarbo en la korto de la ĝardena domo de Paŭlo Baksza, membro de la Esperanto-Grupo Danubkurbiĝo en urbo Vác. Ĝi komenciĝis tiel, ke ni organizis la Kompletigan Humurfestivalon de Rátót — (tio, kio forrestis el la humurfestivalo…)  – laŭ la samtitola programo de la tiama ĉefredaktoro de la satira semajngazeto Ludas Matyi. Niaj albumoj gardas ties skribitajn kaj fotitajn dokumentojn. La ideo estas merito de s-ro Pál Fabulya, fondinto kaj prezidanto de la Budapeŝta klubo ERE.

Post la komencaj kvin jaroj la ĝistiama unutaga aranĝaĵo kreskis al 3-taga kunveno de tendumantoj. Tiel pasis 12 jaroj, poste dum 6 jaroj ĝi estis 5-taga!

Jam ekde novaj 10 jaroj, ni tenas denove unutagan renkontiĝon. Humuro havis pli-malpli gravan rolon daŭre.

La aranĝaĵoj okazis ne nur Esperante, tamen Esperanto daŭre ricevis gravan rolon.

Reĝlando Ratotio havas eĉ propran himnon – dank’ al nia klubano Petro Péter:  

Himno de Ratotio

Nun agrable muĝas la ventoj,

Kie mordas, pikas nin la kuloj kaj  muŝoj,

Kaj ni tamen sopiras je riĉa Ratoti’,

Tien, kie ni feliĉe povas suferi.

Estas ni en ĉiu jaro en Ratotio

Abunde en bonhumuro kaj urtikpiko,

Venu tien, kie estas do bone ami,

Ĉar la nia estas jam la Nova Ratoti’!

Benu la esperantistojn ĉiam, Sinjoro,

Zigzagsurfacon, region de Ratotio,

Ke  ni povu al la regno ĉiam alveni,

Estu ni fidelaj al ni mem kaj Ratoti!

Plurfoje gastis ĉe ni d-ro Ferenc Jáki, Oĉjo Francisko de ni ĉiuj. Kantis al ni Anjo Amika, plurajn fojojn estis en nia tendaro ankaŭ eksterlandaj esperantistoj. Ni organizis piedmarŝojn kaj ekskursojn en la regiono. La kunvenojn ni buntigis per kulturaj programoj –, tiel en la ĵuspasinto ni aŭskultis prelegon de s-ano János Bányász pri la rolo kaj uzebleco de Esperanto. Plej multope – 126 personoj – en 1992 vizitis nin, sed ankaŭ ĉijare ni havis 56 gastojn.

Ĉi-foje ankaŭ s-ro Imre Szabó, prezidanto de HEA, honorigis per sia vizito nian aranĝaĵon ofertante Esperantigon de la informa materialo de nia regiona domo, respektive ĉi-jare estis nia honora gasto kantistino Etelka Szirmai el urbo Miskolc. La Esperanto-Grupo Danubkuĝo en Vác kaj la Entomologia Rondo Esperantista en Budapeŝto dekomence havas striktan kontakton unu kun la alia, kaj ili reciproke partoprenas la aranĝaĵojn unu de la alia.

Vácrátót, la 11-an de julio 2011.

Paŭlo kaj Suzana Baksza