Raporto pri EEU kaj Eŭropa Kongreso en Strasburgo 2024

Ĝenerala Asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Eŭropa Kongreso en Strasburgo.

La 9-an de majo 2024 Eŭropa Esperanto-Unio okazigis sian Ĝeneralan Asembleon en Strasburgo. La Ĝenerala Asembleo okazis en hibrida formo, krom la ĉeestintaj reprezentantoj, multaj homoj partoprenis uzante la zoom-metodon.

La elekto de la nova administrado estis registrita en la protokolo jene:

Laŭ sugesto de Séan Ó Riain, Luigi Fraccaroli oficiale eniras la estraron kaj enposteniĝas kiel sekretario. La proponita konsisto de la nova estraro por la 3-jara mandato 2024-2027:
Séan Ó Riain (prezidanto),
Flory Witdoeckt (vicprezidantino/kasistino),
Luigi Fraccaroli (sekretario),
István Szabolcs,
Jozef Reinvart.

La Ĝenerala Asembleo unuvoĉe akceptas la proponitan konsiston de la nova estraro. La nova estraro estas elektita por la periodo 2024-2027.

Mi citas alian interesan detalon el la protokolo de la kunveno:

Bruĉjo Casini informas, ke Itala Esperanto-Federacio provas kontakti ĉiujn italajn kandidatojn por EP… Li proponas ke, se dekstruloj malfavoros Esperanton, ni pli laboru kun ili, ĉar ofte simple mankas al ili scio pri Esperanto. Li lanĉas la ideon sendi gratulojn pri elektiĝo al ĉiu novelektita parlamentan(in)o, saman por ĉiuj landoj (sub kunordigo de EEU). Indas verki tekston uzotan en ĉiuj landoj, kiu en la unua mesaĝo enhavu nur la gratulon. Poste EEU kunordigu la sendon de la dua mesaĝo, kies teksto mallonge resumu la ĝisnunan agadon por Esperanto en la EP kaj informu ĉefe pri la Gazzola raporto kaj MLA kaj la fakto, ke ĝi estis la plej forta eduktema propono de Konferenco pri la Estonto de Eŭropo. La tekston de ambaŭ mesaĝoj verkos Seán Ó Riain kaj EEU dissendos ĝin al ĉiuj landaj asocioj, por traduki kaj sendi al elektitaj parlamentan(in)oj el sia lando tuj post la elektoj kaj la duan pli poste.

Ĉi tiu bonega iniciato jam estis efektivigita en Hungario: Posttagmeze de la 23-a de junio 2024 la 21 hungaraj reprezentantoj ricevis la gratulleteron, kies teksto estis plene ellaborita kaj konsentita de la prezidanto de EEU kaj tradukita en la hungaran lingvon de József Horváth.

Estimata Membro de la Eŭropa Parlamento,

Plej korajn gratulojn pro via elekto al la Eŭropa Parlamento.

En la lastatempa Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo la plej populara propono en la eduka kaj kultura sfero estis „Eŭropo bezonas plibonigitan lingvolernadon”. Malgraŭ la astronomia elspezo por la instruado de la angla dum pluraj generacioj, la rezultoj estas seniluziigaj: nur 13% de EU-civitanoj konsideras sian anglan „tre bona”, kaj kiam ili alfrontas objektivan teston, kiel en SurveyLang de la Eŭropa Komisiono en 2012, nur 1% atingas la C1-nivelon, eĉ en sia unua fremda lingvo.

Do ne ekzistas lingvo kiu estas bone parolata de plimulto de la EU-loĝantaro. Tio igas EU-multlingvismon nemalhavebla por demokratio. La Programo „Multlingva Akcelilo” de ERASMUS+ en 2018-19 montris, ke mallongaj kursoj de Esperanto povas plibonigi lingvolernadon ĝenerale – la propedeŭtikan efikon.

Ni respekte petas vin pripensi tiujn gravajn aferojn, kontraŭbatalante lingvan hegemonion, kaj subtenante ĉiujn klopodojn por pliigi lingvan justecon en Eŭropo.

Dezirante al vi daŭran sukceson.
Prezidantoj de EEU kaj HEA

Mi alkroĉis al la letero la poemon Aŭtunaj Foliaro de Gyula Baghy kaj ĝian hungaran tradukon.
Baghy Gyula : Aŭtuna foliaro – Őszi falevelek

Aŭtuna foliaro

Foliaro, flirte danca,
en koloroj centnuanca,
prujnmordite ventpelate
ŝvebas ĉie: kampe, strate;
jen kuniĝas, jen dissaltas,
tie sinkas, tie haltas
por susuri, sible plendi,
jen funebre por silenti,
poste supren, ek pro blovo,
sed sencele kaj sen povo
ĝis ĝi ĉesas kirle krozi
kaj ariĝas por ripozi,
kuŝi kiel morta garbo
sub soleca seka arbo
Őszi falevelek

Levelei őszi fának
ezer színben táncot járnak,
széltől űzve, dér csípetten
utcán, mezőn még libegve;
összetartva, majd elválva,
hol süllyedve, hol megállva.
Hol susogva panaszkodnak,
hol gyászosan elhallgatnak,
aztán fel egy széllökéssel,
céltalanul és erőtlen
örvénylésben kimerülve
megpihennek összegyűlve,
hanyatt, mint a halott kéve
száraz, árva fa tövébe’.

(tradukis: István Szabolcs)

La Eŭropa Kongreso okazis samtempe kun la Ĝenerala Asembleo de EEU, fakte, ni povis organizi la Ĝeneralan Asembleon mem en tiu ĉi kadro. La Eŭropan Kongreson ebligis la komuna franc-germana kongreso, ili invitis la eŭropajn esperantistojn, kaj kun 641 partoprenantoj ĝi realiĝis. La unua franca-germana komuna kongreso okazis ankaŭ ĉi tie en 1969, ĝuste en la sama loko kaj konstruaĵo. Ni povus ankaŭ rigardi la bildojn prenitajn tiutempe. Ankaŭ la denaskaj Esperantistoj Ulrich Brandenburg kaj Thomas Bormann estis ĉi tie – kun gepatroj.

La ĉefa celo de la kongreso estas kunigi Esperanto-parolantojn de ĉiuj niveloj, kaj tiel proponi unikan ŝancon por renkontiĝoj favoraj al interŝanĝoj kaj diskutoj.

Krome, la aranĝo celas ankaŭ inviti ĉiujn loĝantojn de Strasburgo kaj de la ĉirkaŭaĵoj mergi sin en la fascinan mondon de Esperanto. Ĉi tio inkluzivas profundan esploradon de la historio de Esperanto, ĝia kulturo kaj ankaŭ ĝiaj trajtoj, kiuj faras ĝin gvida nuntempa lingvo. La justa internacia lingvo ne nur ebligas krei kontaktojn sed ankaŭ ludas gravan rolon por faciligi dialogon inter homoj.

En la kongreso partoprenis pluraj hungaroj, inkluzive de Gyöngyi Mézes, la prezidanto de HEA.

En mia prelego matene de sabato la 11-an de majo mi povis rememori pri István Szerdahelyi, kvankam antaŭ malmultaj kongresanoj. Estis multaj paralelaj programoj kaj ekskursoj. La temo de mia prezento estas la nuno de la movado en Hungario, ĝiaj eventoj en la lastaj jaroj kaj ĝiaj celoj kaj eblecoj.

Mi ricevis poste la prelegon de Ulrich Brandenburg kun la titolo Esperanto kaj geopolitiko. Krome, Aleks Kadar faris tre interesan prelegon kun la titolo Cifereca poluado, kaj Ulrich Ender analizis la plurlingvajn tradukojn de la verko La Eta Princo. Statistika komparo de diverslingvaj tradukoj de La Eta Princo kaj Ĉu Esperanto estis la plej facila lingvo – li starigis kaj klarigis ĉi tiujn demandojn. La lumbildoj de la tri prelegoj estas alkroĉitaj.

La urbo disponigis mirindan fonon, kaj Gyöngyi Mézes kaj mi vizitis la Muzeon de Modernaj Artoj vendrede, kiu montriĝis sukceso krom la devigaj gustumadoj de la lokaj specialaĵoj kaj promenado en Petit France.

Kaj la rumanan kaj la ukrainan Esperanto asociojn reprezentis la prezidantoj, kaj partoprenis ankaŭ signifa nombro da orienteŭropaj kaj mezeŭropaj esperantistoj. Esence, tamen, malgraŭ la grandioza organizado, loko kaj programoj, la tuteŭropa karaktero de la kongreso ne sufiĉe reliefiĝis.

Laŭ la fotoj, la ekskursoj estis mirinde belaj, precipe por tiuj, kiuj ankaŭ vizitis la urbon Colmar.

La 17-persona LKK estis helpita de multaj volontuloj, inkluzive de Éva Juhász kaj Alain Droyer. Antaŭ la konstruaĵo de la Eŭropa Parlamento estis starigita Esperanto-tendobudo, kie interalie Seán Ó Riain deĵoris. Ĉeestis la aranĝon ankaŭ prezidanto de UEA Duncan Charters, kiu ankaŭ prelegis.

Mi preferas daŭrigi kaj fermi la raporton lasante la ceterajn al la leganto vizitante la abundajn kaj diversajn ligilojn.

Kongresa programo

Sabataj ekskursoj

Dimanĉaj ekskursoj

Strasburgo kaj Alzaco

Partoprenantoj

Germana Esperanto Kongreso 2024

István Szabolcs
Estrarano de EEU
Komitatano A de Hungaria Esperanto-Asocio