Komuniko pri nova estraro de HEA – 26 junio, 2022

Komuniko pri la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno, okazigita laŭ la hungara leĝo la 26an de junio, 2022, Budapeŝto.

Sinjoro SZABOLCS István, prezidanto de HEA, kiu estis elektita pasintjare, eksiĝis pro administraj kialoj (li fariĝis Komitatano A de UEA). Rezulte, HEA necesis elekti novan estraranon kaj ankaŭ novan prezidanton. La estraro de HEA petis sinjorinon DOMSITS Lilla kiel nova estrarano, ŝi akceptis la notadon. La ĉeestantaj reprezentantoj de la membraj organizaĵoj voĉdonis favore al la kandidato, tiel la Ĝenerala Asembleo elektis sinjorinon DOMSITS Lilla kiel nova estrarano.

Poste la nova estraro havis interkonsiliĝon inter si, kie ili elektis el inter siaj membroj sinjorinon MÉZES Gyöngyi kiel prezidanto de HEA. La nova administrado de HEA baldaŭ ekvalidiĝos.

Plue administraj aferoj de HEA estis diskutitaj, pri kiuj la operacia aferzorgato donis detalajn informojn.

Budapesto, la 26an de junio, 2022.

NAGY János
ekonomia vicprezidanto
operacia aferzorganto