La delegita kunveno, okazinta hodiaŭ (la 18-an de oktobro, 2026) decidis, ke Hungara Esperanto-Asocio (HEA-MESZ) daŭrigos funkcii kun la jena, nova estraro.
Attila KASZÁS prezidanto
Lilla DOMSITS vicprezidanto
Anna Besenyei vicprezidanto
Géza FELSŐ estrarano
Kálmán ROMCSEK estrarano
Dum la kunveno, kiu finiĝis vespere, la nova estraro formulis novajn planojn kaj decidis ĝisdatigi la malnovajn.
Vi povas vidi la novan estraron de MESZ sur la suba bildo (personoj de maldekstre).

