Artikolo de István SZABOLCS, komitatano A de HEA.
Antaŭ ĉio mi devas raporti ke la nombroj de la konkursaĵoj en 2024 estis la plej malaltaj kompare al la lastaj kvar jaroj.
En 2020 la nombro de la konkursaĵoj estis: 161, en 2021 estis la plej alta: 186, en 2022: 173 kaj en 2023 ĝi estis: 180, dum en 2024 ĝi estis nun nur 110.
Statistiko
En 2024 | En 2023 | En 2022 | |
verkoj | 24,18,35 | 51,42,59 | 53,38,54 |
verkistoj | 13,12,16 | 29,26,28 | 24,22,25 |
landoj | 10, 8,12 | 18,16,16 | 18,16,16 |
Afriko | 7, 5 | 3, 1, 1 | |
Azio | 6, 2, 9 | 4, 5,15 | 7, 4,10 |
Ameriko | 1, 2, 6 | 9, 9,12 | 12,10, 9 |
Eŭropo | 17,14,20 | 29,23,32 | 31,23,34 |
Oceanio | 1 |
La unua cifero montras poezion, la dua cifero montras prozon, la tria montras mikronovelojn.
Pro la tre malalta nombro de la konkursaĵoj post la diskonigo de la rezultoj mi ripetas ĉi tie la alvokon al partopreno en la 76a okazigo de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA en Brno UK 110.
Bonvolu atenteme spekti kaj aŭskulti ankaŭ la jutuban filmeton pri la Belartaj Konkursoj. Miguel Gutiérrea Adúriz (Liven Dek), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, parolas ĝenerale pri la konkurso, kadre de la 80a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Comillas de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo 2022.
Mi alsendis miajn konkursaĵojn en la tri branĉoj. Bonvolu permesi al mi alkroĉi unu el miaj konkursaĵoj en Branĉo – Prozo, István SZABOLCS: ’Vive-eroj de iu s-ro P.’ kiu restis sen mencio. Laŭ la aprezo de István Ertl, miaj literaturaĵoj kutime reprezentas ’kvazaŭ-literaturon’.
Li ne estis inter la juĝistoj de la prozo-konkurso – do eble li havus iom pli altan takson ĉi-foje.
Mia konkursaĵo estas eksperimento, viveroj rakontitaj en mikronoveloj, ĉiuj el ili povus stari mem sen kunligo.
Kun granda ĝojo mi aperigas du poemojn de Jean de Dieu Kikako, poeto de DR Kongo, kiu donis sian permeson kaj atendas la reagojn de hungaraj Esperantistoj kaj ĉiuj legantoj de la raporto.
Ankaŭ la tagĵurnalo de la Kongreso diskonigis la rezultojn de la Belartaj Konkursoj.
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1177
2024-08-08
REZULTO DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2024
Estis aljuĝitaj la premioj kaj honoraj mencioj de la 75aj Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la BK-ceremonion en la 109a UK vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, kun subteno de Francisco Javier Moleón, plurfoje premiita en la BK, kiu voĉlegis la mikronovelon gajnintan la unuan premion – premion Paula Adúriz – “Enamiĝinto”, de Jorge Rafael Nogueras. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández.
Okaze de la 75aj Belartaj Konkursoj de UEA estis ricevitaj entute 110 verkaĵoj.
La agnoskoj estis:
BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj [6 el Azio, 1 el Ameriko, 17 el Eŭropo]
La unua premio estas aljuĝita al “Litera turo” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La dua premio estas aljuĝita al “Reveno” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “Mia lasta vizito” de Benoît Philippe el Germanio.
BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Julian Modest, Anina Stecay
Partoprenis 18 verkoj de 12 aŭtoroj el 8 landoj [2 el Azio, 2 el Ameriko, 14 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Brodita tuketo” de Ewa Grochowska el Francio.
La dua premio estas aljuĝita al “Plano B” de Debra Hamel el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Lia sekreto” de Cho Sung Ho el Koreio.
BRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Nicola Ruggiero, Antonio Valén.
Partoprenis 35 verkoj de 16 aŭtoroj el 12 landoj [9 el Azio, 6 el Ameriko, 20 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “Enamiĝinto” de Jorge Rafael Nogueras
el Usono.
La dua premio estas aljuĝita al “Unuaj amrendevuoj” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas ne aljuĝita.
Honora mencio estas aljuĝita al “Ridetema soldato” de Yin Jiaxin el Ĉinio.
BRANĈO TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 1 verko de 1 aŭtoro el 1 lando [1 el Eŭropo].
La unua premio estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Krimulo kaj la Floro” de Raffaele Del Re el Italio.
SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj [2 el Eŭropo].
La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Nova fianĉino” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
La tria premio estas ne aljuĝita.
INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jeong-yeol Jang, Martin Markarian.
Partoprenis 14 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [1 el Ameriko, 13 el Eŭropo].
La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo “Esperanto-Asocio
de Britio”, pro la verko “Doktoro Esperanto kaj la lingvo de Espero” de Mara Rockliff,
ilustrita de Zosia Dzierżawska.
BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [1 el Ameriko, 1 el Azio, 2 el Eŭropo].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “De drako al loongo: la malfacila tasko esperantigi
ĉinajn vortojn” de Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo.
BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ankie van der Meer, Ĵak Le Puil, Flavio Fonseca
Partoprenis 12 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj [2 el Ameriko, 3 el Azio, 7 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “En la trajno de mil duboj” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La dua premio estas aljuĝita al “Liven Dek, diru jam!” de Jorge Rafael Nogueras
el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Lasta amo” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Sen vi“ de Virágh Ferenc el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Inferaj inaj vivoj“ de Serĝo Sir’ el Francio.
Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1184
2024-09-12
ALVOKO AL PARTOPRENO EN LA 76A OKAZIGO DE LA BELARTAJ KONKURSOJ (BK) DE UEA
Geamikoj, en nia alvoko al partopreno en BK-2024 ni esprimis nian egan ĝojon pro la fakto, ke en BK-2023 ni ricevis la duan plej grandan nombron de konkursaĵoj, 180, en la historio de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare, male, ni esprimas nian fortan surprizon pro tio, ke ni ricevis nur 110 konkursaĵojn. Temas pri 70 verkoj malpli ol en 2023; 63 malpli ol en 2022 kaj 76 malpli ol en la rekorda jaro 2021. Kio do okazis? Niaflanke, ni agadis kun sama entuziasmo kiel kutime: akurate ni aperigis la alvokon al partopreno en BK-2024; same akurate kaj bunte kiel ĉiujare, en sociaj retoj, la BK-Sekretario memorigis nian beletremularon pri la bonoj el partopreno en BK. Pristudindas do la kaŭzoj kaj cirkonstancoj, ĉu internaj aŭ eksteraj al Esperantujo, kiuj sekvigis tiun rezulton.
Niaflanke, ni fidas la altirpovon de BK, la plej prestiĝa el la literaturaj konkursoj en Esperantujo, en kiu kutime partoprenas tiel grandaj figuroj de la E-beletro kiel entuziasmaj talentaj komencantoj sur la literatura tereno. Laŭlonge de la historio de BK, tiessine ŝprucis elstaraj individuaj kultivantoj de la E-literaturo kaj propralume brilaj grupoj el ili, kiuj nepre famiĝis. Pro ĉio ĉi, kaj pro multaj aliaj bonoj, ni esperas, ke la partopreno en BK-2025 reprenos sian altnivelan pulson kaj atingos unu el la de ĝi spertitaj lastatempaj eksterordinaraj rekordoj. Ek do al konkursad’!!!
La rezultojn oni anoncos kadre de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno (Ĉeĥio). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝo).
Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj).
La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2024. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31a de marto 2025.
Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al unu el jenaj adresoj: belartajkonkursoj@gmail.com; bk@co.uea.org;
aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Premioj: En la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la branĉoj Mikronovelo kaj Kantoteksto, kaj en la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo: unua premio 100 €, dua premio 25 €, tria premio 25 €. Cetere, la teksto ricevinta la unuan premion en la branĉo Kantoteksto estos muzikigita, kaj la rezulta kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto aŭ kantogrupo.
Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA: http://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2025, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2025, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html.
Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA