Mondo-kuirarto: Farĉitaj kapsikoj kun acida kremo

Farĉitaj kapsikoj kun acida kremo (Biber – Turkujo)

Produktoj:
4 grandaj verdaj kapsikoj
100g da paneroj
100g da grasaĵo
250ml da acida kremo
100g da agarikoj
250g da mulita viando (viando hakitaĵo, la turkoj uzas bovaĵon)
2 cepoj, erigitaj
salo, pipro

Lavu la kapsikojn, sensemigu (elprenu la semojn de ili), kaj metu ilin en salitan, bolantan akvon, lasu dum 5 minutoj, poste kribru. Antaŭ ol plenigi, malvarmigu, nome se ili estas malvarmigitaj, malpli truiĝos.
En graso aŭ oleo stufu la cepojn ĝis ili estas diafanaj (vitrecaj), aldonu la tranĉitajn agarikojn, poste la muelitan viandon, kaj stufu dum proksimume 10 ĝis 15 minutoj. Kiam tio malvarmiĝis, enmiksu la panerojn kaj la acidan kremon, kaj salu, pipru. (Se tio estas tro densa, enverŝu iomete da lakto). Plenigu per tio la kapsikojn, surmetu la suprojn, kaj vertikale metu ilin en grasumitan fajrorezistan pladon, en kiun verŝu akvon ĝis alto de proksimume 2 ĝis 3 centimetroj. Metu en la bakfornon, kaj lasu dum 30 ĝis 40 minutoj. Surtabligu varmegan.

Pri la receptoj >>

Kovrilbildo el food.com