Memore al Kálmán Kalocsay

Memore al Kálmán Kalocsay

Antaŭ 50 jaroj, la 23an de februaro 1976 mortis la poeta giganto de la Esperanta kulturo Kálmán Kalocsay. Ali lia genio omaĝas per la suba poemo la simile granda poeto malta Carmel Mallia, kiu tradukis la genian verkon La Tragedio de l’ Homo de Imre Madách el la Esperanta traduko de Kalocsay en la maltan lingvon.
Kulturoj interkroĉiĝas kaj inferfekundigas sin pere de Esperanto.

Kalocsay Kálmánra emlékezünk

Fél évszázaddal ezelőtt, 1976. február 23-án távozott közülünk az eszperantó kultúra költőóriása, Kalocsay Kálmán. Zsenialitásának adózik az alábbi költeménnyel a szintén nagy máltai költő, Karmenu Mallia, aki Kalocsay kongeniális fordításából tette át máltai nyelvre Madách Imre Az ember tragédiája című drámáját.
Kultúrák kapcsolódnak egybe, és termékenyítik meg egymást az eszperantónak köszönhetően.

(6.10.1891-23.2.1976)
(50 jarojn post lia elmondiĝo)

Kolore lumas, jes, kolore lumas
Via versarto, kiun vi mastrumas.
Ĉiuj rigardas vin reĝo de l’rimo
Krom tra la poezi’ vera pilgrimo.
Ĉe via spert’, min regas l’emocio;
Jen do por vi ĉi tiu ovacio!

Kavaliro de nova fajn-epoko,
Aŭdac-aventurema laǔ la voko,
Laǔte pledante, ĝis fervor-instigi,
Muron oldan disbati por certigi
Ambrozi-guston laŭ la lingva vento,
Nutro-kapabla laǔ la Majstra sento,

Krizon ĉe l’stilo, kiel Zam1 , afable
Adaptis vi, kuraĝe kaj kapable:
Lampiron vian laŭ doktor-kliniko.
Ornamis vi subtile l’ĝiskomikon,
Kaj la Lingvon beligis vi por ravi,
Spici ĝisoste , jes, sen ŝajne sklavi,
Amuziĝante stiri la bravuron,
Juvelizante la intern-obskuron.

Madách, Petőfi, Goethe: jen amikoj
Iĝis al vi, kaj kvazaǔ kanonikoj.
Kirurg’ hungara kaj verkist’ valida,
Al l’Esperanta lit’, atentu, gvida.
“De l’Hom’ la Tragedion” mi tradukis
Kaj al miaj landanoj ĝin kondukis.
Gloro al vi, paĉjo de l’estetiko,
Sur la fekunda altar’ de la liriko.

Carmel Mallia
13.2.26

1 – Zamenhof

Enkonduka teksto: Jozefo Horvath.