Festa parolo de prezidanto de HEA en Zamenhof festo

Karaj Gesamideanoj,

en la nomo de la nova estraro de HEA kaj mi mem, mi kore bonvenigas la kunvenintojn por festado de la 162-a datreveno de la naskiĝo de nia Majstro, Ludoviko Lazaro Zamenhof. Pere de vi mi bonvenigas la membraron de HEA, ĉiujn hungarajn esperantistojn, esperantistojn loĝantajn en najbaraj landoj, iliajn asociojn, organizaĵojn, ĉiujn esperantistojn en Eŭropo kaj en la mondo, kaj ĉiujn simpatiantojn de nia afero.

Kun granda plezuro mi salutas niajn eksterlandajn gastojn festantajn kune kun ni, sinjorinon Perla Martinelli, ĉefredaktoron de Literatura Foiro kaj prof. Giorgio Silfer, prezidanton de la Civito, s-ron Stefan MacGill reprezentaton de UEA respondecan por la landa agado, kiun mi ne scias, ĉu mi entute menciu inter niaj eksterlandaj gastoj, li ja vivas jam de jardekoj inter ni… kaj la samon mi povus diri salutante s-ron Boris Arrate Veranes el Kubo.

Fari festan paroladon estas por mi preskaŭ emocie neeltenebla tasko. Antaŭ kvindek jaroj, la penso mondosavanta engravuriĝis en mian cerbon, finokupis mian menson, plenigis mian animon, kaj nun mi povas stari ĉi tie antaŭ la festanta publiko kaj scii kaj diri, ke la grandaj aferoj estas ankoraŭ antaŭ ni! Estas grandaj aferoj antaŭ ni! Kie Esperantujo, tie estas la feliĉo!

„Gloron al nia Majstro en la Alto! Lin laŭdu tero kaj ĉiela lum’!”

Certe Vi ĉiuj rekonas la du komencajn versojn el la Tragedio de l’Homo, drama poemo de Imre Madách. La traduko de la Tragedio de l’Homo finpretis jam, kiam la lingvo Esperanto ankoraŭ ne atingis la plenkreskan viraĝon, sed tiu jam komencis havi decidan influon sur la evoluon de Esperanto kaj, pere de ĝi sur la Eŭropan kulturon. Sen Esperanto la Eŭropa kulturo estus multe pli malriĉa hodiaŭ. Tamen la hipokritaj oficistoj de la Eŭropa Unio, ankoraŭ ofte asertas, ke Esperanto ne havas la kulturan fonon, kiun havas la tiel nomataj naturaj lingvoj.

Laŭ Géza Bárczi, la plej granda hungara lingvisto de la jarcento, la Esperanta traduko de la Tragedio estas multe pli sukcesa ol la franca traduko. Tio fiksiĝis forte en mia adoleska cerbo kaj ekde tiam mi ne povas deklami ĝin laŭ la originala hungara versio.

„ … Kalocsay karesas la vortojn kvazaŭ multekostajn ŝtonojn, ŝanĝante ilian brilon laŭ la lumfalo kaj inkrustante ilin en siajn versojn, ĝuste sur tiu loko, kie ili ravas la rigardon.” ( G. Waringhien)

Sen kono de la Tragedio oni ne povas trakti la Esperantan literaturon. Sen koni la Tragedion en Esperanto-traduko ankaŭ William Auld – mi certas –ne scipovus verki sian ĉefverkon „La infana raso”, kiun jardekojn poste tradukis al la germana Clemens Setz, artisto de la germana lingvo, laŭreato de la ĉi-jara Germana Literatura Grandpremio. Setz konsideras ĝin ĉefverko de la monda literaturo, afiŝante ĝin ĉie kie li nur iras kaj prelegas pri la mondvalora Esperanto-literaturo, paralela mondo malkovrinda kaj malkovrenda kandidatigante Spomenka Ŝtimec, kroatan verkiston por la Nobel-premio. Setz ne estas Esperantisto. La duvizaĝaj bruselaj burokratoj regurdas siajn antaŭjuĝojn.

Paĉjo nia, Julio Baghy sub la forta influo de Madách, estante en sama psika stato en kiu Madách troviĝis dum sia tuta vivo ĉefe post la falo de la Revolucio kaj Liberiga Milito en jaroj 1848-49, dum la morna historia tempo en vintro de 1956-57 surpaperigis siajn sonĝojn (Sonĝe sub pomarbo) – kiu estas ĉefverko de la Esperanta drama poezio.

William Auld neniam aŭdis pri Madach ĝis La Tragedio de l’Homo atingis lin en Esperanta traduko. De tiam li estas ŝatanto de la hungara literaturo. Sed poste li serĉis ankaŭ la anglan tradukon de la verko kaj sian opinion pri tio li resumis jene: „se mi (pli frue) konus (jam) la verkon de Madách en la traduko de ĉi tiu buĉisto, mi ne interesiĝus pri la hungara literaturo”. William Auld estis kandidatigita trifoje por la literatura Nobel-premio. Kálmán Kalocsay estis premiita de la Hungara PEN-Klubo kun memormedalo por esperantlingva disvastigo de hungara literaturo eksterlande.

Tamen publikigante en novembro 2005, la Komunikon pri Nova Kadra Strategio por Multlingvismo kaj Komunikado, la Eŭropa Komisiono prezentas intelektan antaŭjuĝon en la fama kaj fifama piednoto 5, asertante, ke „… la Komisiono ne subtenas la uzon de artefaritaj lingvoj, ĉar ili ne havas kulturan fonon pro sia naturo.”

Esperantistoj prave indignas kaj protestas kontraŭ tiu konstato, sed vane. Eksaj komisionanoj pli malfrue – nomoj estas abomenindaj – koncedis kaj konfesis, ke ili estis „misinformitaj, misgviditaj” de siaj iamaj subuloj. Burokratoj ankaŭ hodiaŭ ofte orientiĝas al falsaj padoj. Daŭre plu regas la forta konvinko en la EU-Komisiono, ke Esperanto estas „malkompleta lingvo, sen vera kulturo, sen sufiĉe da fakvortoj”.

Esperantistoj prave indignas kaj protestas kontraŭ la aserto, ĉu vane?
Tute ne!
Ankaŭ la parolado de (iu) ekskomisiano bonveniganta la 101-an Universalan Kongreson de Esperanto en Nitra pruvas, ke informiĝo pri faktoj povas ŝanĝi vidpunktojn.

Por nia memestimo, ni povus havi specon de kontentigo kaj kontentiĝo pro la amasa subteno de niaj proponoj por la nuna Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo. Temas pri la rekono de Esperanto kiel unu el la kulturaj lingvoj de Eŭropo. Nenio alia povus esti pli bela rememoro pri la naskiĝtago de nia Majstro, ol se esperantistoj donus tuj sian subtenon al la propono, hejmenirinte post la solenaj naskiĝtagaj festoj! Tiu devas esti la plej sukcesa propono de la Konferenco, kvankam alia, pri la propedeŭtika rolo de la lingvo, jam havas bonan ŝancon fariĝi tio. Ideoj de ambaŭ proponoj formas kernpensojn de la programo de HEA – ja ili reprezentas ankaŭ gravajn hungarajn interesojn.
Ne forgesu subteni la hungaran proponon pri edukado ne nur pro nia baza principo pri solidareco sed pro ĝia elstara, valora enhavo!

Karaj Gesamideanoj,

Komenio, kaj poste la grandaj mensoj, saĝuloj de Klerismo, kaj ankaŭ Neŭtono ne dubis eĉ por unu momento, ke eblas krei facilan, internacian lingvon por internacia komunikado. Tamen nia majstro sukcesis krei ion el la Granda Libro. Endre Ady deklaris en 1906 ke „La lingvo esperanto prezentas al la mondo civilizata la sole veran solvon de lingvo internacia” kaj starigas demandon: Sed ĉu ĝi estas sufiĉe simpla, sufiĉe fleksebla kaj sufiĉe bela? Li mem ja scias, jes „simpla, fleksebla, belsona”. Estante nenies kaj ĉies lingvo samtempe – ĝi kreas egalajn rajtojn kaj ŝancojn en la komunikado ne nur inter nesamlandanoj sed ankaŭ inter alitavolanoj de la socio. La lingvouzo estas la respondeco de la individuaj esperantistoj, sed esperantista komunumo klopodas agordi ĝin kun la Fundamento. Kaj tion ni nomas la bona lingvo. Nia Majstro ne simple inventis la belsonan internacian komunikilon, plenumis la sonĝon de la Homaro, sed li inventis la „bonan lingvon”.

Mi legas ie: dum por stilo komuna validas la devizo „necese kaj sufiĉe” kaj en stilo faka regas la devizo ” koncize kaj precize”, en arta stilo funkcias la regulo „abunde kaj redunde”. Ĉu tio veras? Jes tio veras kaj ne veras, kaj mi ne scias. Kien kun Paĉjo? Kaj Spomenka Ŝtimec? Kaj mia karmemora antaŭulo Imre Szabó?

Mi neniam ĉesos admiri lian tradukon de „Odo” – „svarmas al mi are la iamo”, en kiun frazon ĉio estas enmetita, enpakita pri nia lingvo, ĉiu eco, trajto kaj senco kaj inĝenieco, lerteco, sed entute genieco de nia Majstro – de la „lingvo bona”. Mia konsilo : neniam rezignu pri la lingvo bona!

La festo kaj kristnasko estas tre proksimaj en la kalendaro, simbole proksimaj. Estu tiel en niaj pensoj kaj animo. Estu nia kompaso la devizo por nia ĉiutaga vivo:

„patrino kaj landa asocio” estas nur unu.
Vivu Zamenhof! Vivu lia memoro ! Vivu la Movado!

Mi solene malfermas nian feston de la 162-a naskiĝtago de nia Majstro, Ludoviko Lazaro Zamenhof.

István Szabolcs
prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio

la 12an de decembro, 2021

L.L. Zamenhof