Grava datreveno de la Esperantista Mondo

Zamenhof antaŭ 135 jaroj – la 26-an de julio – ricevis la permeson de cara cenzoro distribui la Unuan Libron; kaj tiu dato estas konsiderata kiel apertago de la lingvo. La traduko de ĝia titolo en Esperanto jenas:

Lingvo Internacia
de d-ro Esperanto

– tio estas: de d-ro Zamenhof, kiu unue en la rusa lingvo eldonis la broŝuron. Ĝin sekvis la pola, poste la franca kaj germana; kaj sekvajare la angla variantoj.

Estas inde festi la hodiaŭan tagon, ekzemple: la Budapeŝta Klubo de onjo Eva denove kunvokas la anojn kaj la interesiĝantojn. Partopreni eblas persone aŭ rete. Ligilo >>

Kiu momente ne povas kontaktiĝi kun aliaj esperantistoj, povas legi ion el la abunda esperantlingva literaturo. Mi afable proponas fari tion!

Gyöngyi Mézes (Perlo Miela)
prezidanto de HEA