Aperis du teatraĵoj bitlibre

Eldonitaj de HEA, aperis du teatraĵoj bitlibre – en la traduko de Jozefo Horvath.

„Tigro kaj hieno” estas dramo de Sándor Petőfi pri tronbataloj en la 12a
jc.. Boriso, tronpredentanto konfliktiĝas ne nur kun reĝo Adalberto la
2a, La Blinda, sed ankaŭ kun sia patrino Predslava, eksa reĝedzino, sia
frato Saŭlo kaj sia patro Ŝimŝono.

https://libro.ee/book.php?id=115591
https://verkoj.com/tradukistoj/jozefo-horvath/e-tigro_kpl.pdf

„La rompita kruĉo” (Der zerbrochene Krug) de Heinrich von Kleist estas
komedio pri rompita kruĉo kun scenejo en nederlanda vilaĝo. La enketadon
pri la kulpinto gvidas la vilaĝestro kaj la justica inspektisto Walter,
kaj la rezulto estas pli ol surpriza.

https://libro.ee/book.php?id=115592
https://verkoj.com/tradukistoj/jozefo-horvath/e_krucho_kpl.pdf