Pana pudingo (Capirotada, Meksikio) –
Produktoj:
10 peco da malfreŝaj pantranĉaĵoj
100 g da butero
25 g da kristala sukero
1 kafkulero da pulvorigita cinamo
100 g da kazeo
50 g da erigitaj juglandoj (nuksoj)
Buterumu la pantranĉaĵojn je ambaŭ flankoj, kaj rostetu en la bakforno. Intertempe milde brunumu la sukeron, surverŝu 200 mililitrojn da akvo, enmetu la cinamon, kaj boligu dum 5 minutoj. Buterumu pli malgrandan bakujon aŭ fajrorezistan pladon, kovru la fundon de la bakujo aŭ fajrorezista plado per pantranĉaĵoj, buterumu ilin, surŝutu la kazeon, juglandojn kaj riverŝu ilin per la siropo. Faru alian tavolon da pano kaj daŭrigu la tavolojn ĝis ĉiuj produktoj estas uzitaj. En mezvarma bakforno baku dum proksimume 20 minutoj. Surtabligu varman kune kun framba aŭ riba marmelado.

Bildoj el latinofoodie.com