Recenzo pri Eliza Orzeszko: La Interrompita Kanto

Eliza Orzeszko: La Interrompita Kanto
el la pola lingvo tradukis Kabe ( Dr. Kazimierz Bein)

En multaj el ŝiaj literaturaj verkoj, la verkistino kaj kolumnisto Eliza Orzeszko (Orzeszkowa) (1841-1910), kiu estis dufoje nomumita por la Nobel-premio pri literaturo (1905, 1909), prezentis la vivon de la pola socio en la dua duono de la 19-a jarcento. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.

Post la publikigo de la romano ‘Marta’ en 1873, Orzeszkowa atingis senprecedencan sukceson en Pollando kaj eksterlande kaj iĝis grava figuro en la emancipiĝomovado.

Jen kion ŝi skribis pri sia sukceso:

„Kiam [„Marta”] eliris en la mondon, estis granda movado inter virinoj. Unuafoje mi komencis ricevi leterojn de fremduloj, en kiuj virinoj de diversaj sociaj devenoj, okupoj kaj aĝoj dankis min pro ĉi tiu libro, petis konsilojn, esprimis siajn diversajn intencojn kaj entuziasmojn, per kiuj ĉi tiu libro ilin inspiris. Oni diras, ke estis multaj, kiuj, legante ĝin, ekploris, sentis grandan timon pri la estonteco, rapidis studi kaj labori.”

Zamenhof mem tradukis Esperanten la romanon ‘Marta’.

Pri la „Interrompita kanto”:

Kara Leganto!

En du frazoj koncize mi povus resumi la noveleton tiele:

Deknaŭjara Klara estas delogita de juna, bela Julius, kiu donas la impreson de amanta kaj zorgema viro. Komence de ilia aventuro, li prizorgas ŝin, sendas al ŝidonacojn, faras ŝiajn sonĝojn realiĝi. Tamen, la impreso montriĝas trompa, kaj la junulo montras sian veran vizaĝon.

Sed iom pli longe mi kundividas la esencon de iu recenzo kiun mi trovis en la pola lingvo pri la noveleto:

Unu el la plej belaj noveloj en la pola literaturo. En ĝi oni trovos amon, mensogojn kaj silentajn, kaŝitajn sonĝojn.

Klara vivas en dometo kun sia maljuna patro kaj du pli junaj gefratoj. Fakte, jam de kvar jaroj, ŝi anstataŭigas sian patrinon kiu mortis. Ŝi faras ĉiujn laborojn, prizorgas sian patron kaj gefratojn, kvankam ŝi estas nur 19-jara. Ŝi ne pensas pri si mem nek pri sia estonteco. Unu tagon, juna, bela viro eniras ŝian ĝardenon, kiu estas najbara al tiu de Oskaro, la princo. Li prezentas sin kiel Julius, la sekretario de Oskaro, la princo . Dum kelkaj tagoj ili pli kaj pli „proksimiĝas unu al la alia”. Julius kondutas kiel vere enamiĝinta viro – li sendas donacojn, plenumas la sonĝojn de Klara. Sed la idilio neniam daŭras longe…

La aŭtoro majstre priskribis la mekanismon venki super naiva junulino – romantikaj promenadoj, poemoj kaj profundaj rigardoj en la okulojn. Ĉiu junulino revas pri ĉarma princo, kiu legos la samajn librojn, kiu ĉiam scios, kia komplimento plej plaĉos al junulinoj. Bedaŭrinde, en Interrompita Kanto, la viroj montriĝas kalkulantaj cinikuloj. Komparante virinon kun floro, oni komprenu ke ŝi estas bela ĝis ŝi velkas.

Kara Leganto!

Ĉu modernaj viroj estas malpli supraĵaj, malpli cinikaj?

Pri la tradukisto

La granda merito de Kabe. estas lia influo rilate al la evoluo de la Esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas pura, klara, simpla, ve­re eleganta, libera de ĉiu naciismo: la „spirito de la lingvo” vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj es­tas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere internacian Esperanton, lingvon ag­rable glatan, lude legeblan.

Laŭ li: „por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn”. Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo,  kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed tio pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.

Li ne verkis originalaĵojn . Laŭ lia opinio,  „la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.”

Kiel ĉiam en miaj recenzoj mi ŝatas kundividi kun la legontoj

kelkajn belajn esprimojn, sukcese tradukitajn fragmentojn.

Jen ili estas:

„Ĉarma anguleto…. Longe vivi en tia loko povus nur monaĥo, sed mallonga gastado estus agrabla. Tia kvieto trankviligas kaj igas sonĝi. Inter ĉi arboj oni dezirus vidi idilion. Ĉu nur vidi? Eble ankaŭ ludi rolon en idilio same naiva kiel la fabeloj pri l’ amo de l’paŝtistoj, same sekreta kiel la nestoj, kaŝitaj en verdaĵo.

Tiaj revoj ne estas tre saĝaj, la loko naskigas ilin, ili malaperos kiel kadukaj sonĝoj, lasante malĝojon sur la fundo de l’ koro dum kelke da horoj. Cetere, kio estas saĝa en la mondo?”

„La maniero de ŝia parolado montris bone edukitan knabinon, al kiu ne mankas spiritĉeesto.”

„Pli ol unu fojon mi deziris ion, mi revis ĝin, kaj poste mi konvinkiĝis, ke ĝi ne indis revojn kaj dezirojn…”

„…ŝi faros eksterurban ekskurson kun multenombra societo. Ili iros arbaron, prenos manĝaĵon en korboj, amuziĝos tre bone. Domaĝo estas, ke Klara ne konas la societon, eble ŝi volus partopreni la ekskurson.”

„Mi ne povis kontraŭbatali la tenton diri al vi….”

„Kion mi faras ĉiutage; ne penindas paroli pri ĝi.”

„Ŝia edzo havis grandajn enspezojn kaj lasis al ŝi grandan havon.”

„Per rapidaj paŝoj, preskaŭ kurante, ili trairis la spacon, kiu disigis ilin de la parka pordo, kaj eniris la grandan aleon, sur kies ambaŭ flankoj staris jarcentaj arboj. La dikaj trunkoj kaj la sennombraj folioriĉaj branĉoj formis kvazaŭ du murojn. La sunaj radioj traboris la verdaĵon kaj oris la foliojn. Nigra strio de tero ĉe la malsuproj de la dikaj trunkoj estis kovrita de reto, kies maŝoj estis oraj, neegalaj kaj moviĝemaj.”

„En ĉi tiuj vortoj, kvankam ili estis diritaj tre mallaŭte, sonis paroksismo pasia de homo, kutiminta venkadi.”

Pri tio kiel mi akiris la libron:

Antaŭ kelkaj jaroj mi renkontis la libron en antikvaĵvendejo en Rijeka. Sub iomete ŝirita kovrilo kaŝiĝas 33-leciona kroata-esperanta lernolibro. La ĉapitroj de la romano disponigis la 33 lecionojn de la lernolibro. Komence, la kroata teksto estas skribita super la linioj, poste la traduko estas resumita laŭvorte post la ĉapitro. Pli poste la laŭvorta resumo estas anstataŭigita per la kroata art-traduko de la romano, kaj finfine eĉ tio estas ellasita, ĉar tiam la komencantoj jam regas la gramatikon kaj povas mem serĉi la novajn vortojn en la vortaro. Krom tio ke mi lernas ankaŭ la kroatan, aldone mi trovis ege interesan lingvolernadmetodon. Lingvo ne estas nur komunikilo. Brava ideo estas ke jam komencantoj legu „altvaloran literaturon”! Mi bindigis la libron per bela blua velurbindaĵo kun oraj literoj sur la titolpaĝo. Ĝi estis eldonita de Kroata Esperanto-Societo en 1919. Ĝi estis kompilita de iu S-ro Stanislav Tomic sed mankas la lasta ĉapitro. Mi elŝutis la mankantan ĉapitron el la interreto de ĉi tiu adreso.

En la interreta eldono, la originala traduko de Kabe estis korektita multemaniere kaj multeloke, ĉefe koncerne la vortordon kaj la uzon de „ĝi” – „tio”. Mi opinias, ke tio ne estas necesa, sed nepre montranta la evoluon de lingvouzo en interesa maniero. Venontfoje mi vizitos la nunan vendejon sub la sama adreso en Zagrebo kaj demandos kio okazis al la paperfabrika familio. kiu vendis Esperanto-librojn post la Unua Mondmilito. Ĉu ili nur vendis ĉi tiujn, aŭ ĉu ilia rakonto estas pli interesa ol tio.

La mallonga romano de Eliza Orzeszko estas bela en si mem, precipe bela por ni pro la traduko de Kabe, kaj ni povas trovi sennombrajn aliajn interesajn aferojn pere de ĝi – libro estas ja „mondo” mem.

István SZABOLCS
Komitatano A de HEA

Esperanto-Sumoo kaj recenzoj (klaku la bildon)