4-a Virtuala Kongreso de Esperanto – 23.11.2023 – 26.11.2023

Organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Teknike realigata de E@I. La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 13-a de novembro 2023. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per tiu ci aliĝilo.

Estas tre facile aliĝi! Kiel individua membro de UEA vi rajtas senpage aliĝi (sed nur ĝis la 13-a de novembro 2023). Se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru per https://vk.esperanto.net – sufiĉas informi vian UEA-kodon (en la formato xxxx-x). Post la limdato 13.11.23 povos aplikiĝi simbola kotizo. Se vi jam aliĝis, ni antaŭĝojas pro nia renkontiĝo dum VK!

Kio estas „Virtuala Kongreso de Esperanto”?

4-a Virtuala Kongreso de Esperanto inter 23.11.2023. – 26.11.2023.
“Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”

Aliĝi – informiĝi – legi pri la 4-a VEK >>

Facebook pri 4-a VEK >>