Ĉi-jare Hungaria Esperanto-Asocio estas 120 jara. Ĉi tie vi povas legi la festan rememoron de D-ro József HALÁSZ, honora prezidanto de HEA dum la festa kunveno la 10-an de aprilo, 2022.
Noto: en la teksto vi trovas tiuspecajn signojn: (Fig. 01. kaj tiel plu). Ili koncernas al la enhavo de la aldonita bildkolektaĵo (kun valoraj, historiaj bildo-dokumentoj) pri la ĝisnuna 120-jara periodo de HEA. Bonvolu rigardi ankaŭ tiun dosieron (surreta pptx)!
Estimataj Gesamideanoj! Karaj Amikoj!
Mi ricevis honoran inviton de la prezidantaro de HEA, rememori pri la 120-jara datreveno de nia Asocio.
Eĉ en vivo de organizaĵo 120 jaroj jam estas honoriga aĝo, kiu mezurante per homa skalo estas tri generacioj. Escepte kelkajn eksterordinarajn personojn la nun vivantaj homoj ne atingas tiun aĝon. (Inter krampoj mi rimarkas: en la Biblio ni povas renkontiĝi kun ankaŭ pli aĝaj personoj).
Fiere mi povas diri – kvankam ne estas mia merito, ke tiel longe mi vivas – dum preskaŭ duono de ĉi tiu periodo iel maniere mi ligiĝas al nia Asocio, tiel el ĝia historio mi havas memorojn, travivaĵojn.
Mi pensis kiel mi rememoru pri la pasintaj 120 jaroj. Mi parolos pri tiuj eventoj – uzante fervojan fakesprimon pri nodoj – kiujn en la vivo de nia asocio mi opinias gravaj, kiuj decidis nian agadon. Mi petas vin akceptu, se mia rememoro estos subjektiva, kaj persona, ja mi travivis kelkajn evetojn. Se mi volus doni titolon por mia diro, tiu estus „Kiel mi rememoras pri HEA”.
La unua evento kiun mi mencias estas la fondiĝo kiu okazis en marto 1902. La nomo de nia ofica antaŭulo estis Unuiĝo de Hungaraj Esperantistoj (Magyar Eszperantisták Egylete), kaj tiu de nia unua prezidanto estas Milecz József. Li estis financoficisto ĉe poŝta ŝparkaso. (Fig. 01)
Rigardante en historian medion ni povas konstati, nia asocio estiĝis post 15 jaroj de la apero de nia lingvo, kaj antaŭ tri jaroj de la unua Universala Kongreso.
Mi elektis la personon de Giesswien Sándor kiu estis elektita prezidanto de nia Asocio en 1911, kaj okupis ĉi tiun postenon ĝis sia morto, okazinta en 1923. (Fig. 02) Li estis papa prelato, akademiano, parlamentano. Sendube li gvidis nian asocion en malfacila historia periodo, kiu enhavis la unuan mondmiliton, la Hungaran Konsilantaran Respublikon kaj la kontraŭrevolucian registaron.
Li estis pioniro de la pacifismo feminismo kaj de aliaj sociaj reformklopodoj. Li estis prezidanto de la Hungara Pacasocio. Dum du Universalaj Kongresoj li reprezentis la hungaran ministron pri edukado, Dum kelkaj kongresoj li celebris meson kaj predikis en Esperanto.
En 1912 fondiĝis nova asocio, Hungaria Esperantista Societo Laborista (HESL) kiu dum multaj jaroj funkciis paralele kun nia asocio. Ĝi estis maldekstra organizaĵo, kie troviĝis konataj esperantistoj (Dr. Rajczy Rezső, Mátéffy József, Kökény Lajos). Ĝenerale ĉefe en la unuaj postmilitaj jaroj la kvinpinta verda stelo kaŭzis multajn suspektojn eĉ kelkfoje ofendojn.
Kiam en la parlamento iu dekstra parlamentano atakis nian lingvon, kaj nomis ĝin lingvo de ŝtelistoj Giesswien Sándor defendis ĝin kaj admonis la alparolanton al ordo.
Menciinda evento estis en vivo de nia asocio la 21. UK, kiu estis aranĝita en Budapeŝto en 1929. Kiel Julio Baghy skribis: ”la hungara movado estis duvizaĝa, dutendenca: neutrala kaj laborista. La favoron de la oficialaj instancoj havis nek la unua, nek la dua. Inter tre malfacilaj cirkonstancoj okazis la aranĝo de la UK de Esperanto en 1929. En ĝia prepara laboro la laborista parto de nia landa movado ne partoprenis kvankam laŭnombre ĝi estis minimume trioble pli granda ol la neutrala societo.”
Alvenis 1256 kongresanoj el 33 landoj. La ĉeftemoj de la kongreso estis elparolado, radio-propagando, kaj tradukado en kongresoj. Laŭ tiutempaj raportoj la kongreso brile sukcesis.
En 1934 la ministro pri internaj aferoj dissolvis la laboristan esperanto asocion. Nia asocio restis la sola oficiale funkcianta esperanto organizaĵo en nia lando.
Ni povas fieri pri tio ke inter 1932-1938 la elstara verkisto, granda figuro de la hungara literaturo, Karinthy Frigyes estis prezidanto de nia asocio. (Fig. 03)
Lin sekvis du konataj personoj de nia movado laŭ vice D-ro Kalocsay Kálmán (1938-1941) kaj Kökény Lajos 1941-1947).
Post la dua mondmilito komencis vigliĝi la Esperanto movado. En 1946 en Orosháza estis Landa Esperanto Renkontiĝo. En 1947 aperis esperantlingvaj programoj en la radio. En 1948 estis permesata instrui nian lingvon en la superaj klasoj de la bazlernejoj.
En 1949 alvenis la jaro de la turniĝo, kiu efikis ankaŭ al nia lingvo kaj movado. Pardonu al mi, se nun mi rompas la kronologion, kaj mi diras kelkajn frazojn pri malamikoj de Esperanto. La plej konata el ili estas Adolf Hitler. En sia verko „Mein kampf” li laŭ nomo mencias Esperanton, kiel neniigendan judan eltovaĵon. Inter aliaj ankaŭ esperantistoj estis mortigitaj en la koncentrejoj. La plej konata el ili estas Lidia Zamenhof, filino de nia majstro. La sekva malamiko estis Stalin. Li rigardis Esperanton kosmopolita afero, kaj persekutis la esperantistojn. Multaj el ili mortis en diversaj gulagoj. Eble malmulte scias Stalin kredis sin fakulo de lingvoscio. Tiutempe ankaŭ en nia lando aperis lia libro pri tiu temo, el kiu citi tiam estis tre utile. La tria mencienda persono estas Enver Hoxha ĉefministro de Albanio, kiu – verŝajne laŭ influo de Stalin – persekutis Esperanton kaj esperantistojn. Pri nia tiama gvidanto Rákosi Mátyás, la funkciuloj de lia partio disvastigis, ke li estas plej elstara disĉiplo de Stalin. Kompreneble ankaŭ li ne povis toleri Esperanton.
En nia lando naskiĝis tiu solvo ke mem nia asocio deklaris en la epoko de konstruado de la socialismo ni havas pli gravajn taskojn ol Esperanto, pro tio la asocio dissolvis sin. La senasocia periodo daŭris inter la 6-a de aprilo en 1950 kaj la 17-a de septembro 1955. Ĝi estis la periodo de silento.
La rekonstruajn procezojn de nia movado malrapidigis la revolucio en 1956.
Mi deziras paroli pri personaj aferoj. Unua foje mi renkontiĝis kun Esperanto kiel studento en 1960. Mi loĝis en sama kolegio kun Szabó József, kiu estis juna fervojista esperantisto kune kun Zuberecz Miklós. Szabó József organizis Esperanto-kurson en nia kolegio al kiu mi aliĝis. Instruis nin Csóra Simon laŭ Cseh-metodo. En la kurso de tempo al tempo malpliiĝis la nombro de la partoprenantoj, kaj kiam sole mi restis nia instruisto diris bedaŭrinde sole pro mi li jam ne venos. Poste kun Szabó József ni ekzercis la lingvon, li instruis min, eĉ dum la somera tempo, kiam anstataŭ feriado ni devis fari tn produktan ekzercon. Dum tri monatoj en Dunaharaszti ni faris fizikan laboron ĉe fervojkonsruado. (Fig. 04)
Poste bedaŭrinde niaj vojoj disiĝis. Mi havis lernolibron de Julio Baghy kiun mi foliumis kaj provis memstare lerni, mi ne forgesis Esperanton. Denove mi renkontiĝis kun Esperanto en mia laborloko ĉe Hungaraj Ŝtatfervojoj. Mi pensas mia unua esperantista amiko meritas ke memorante pri li, lian nomon mi menciu.
Post la subpremo de la 1956-jara revolucio nia lando parte de la okcidentaj landoj iĝis en politikan izoladon. (Simile kiel nun Rusio). Ili deklaris ke nian landon gvidas marioneta registaro. La registaro klopodis malstreĉi ĉi tiun izoladon kaj subtenis ĉion, pri kio pensis, ke tio servas la celon.
Ŝajnis favora ebleco, kiam IFEF ofertis aranĝi fervojistan kongreson en Hungario. Memkompreneble entrepreni tiun taskon estis bezonate peti la permeson de la koncernaj decidofarantoj. D-ro Bácskai rakontis kiel akra diskuto antaŭis la decidon. Estis kiuj iu specan spionadon vidis en la afero. Aliaj rigardis ĝin tre bona ebleco prezenti la staton de nia lando. Fine naskiĝis favora decido kaj oni povis komenci la preparajn laborojn.
Tiu tempe pri nia lando estis grandega interesiĝo. Multaj homoj estis scivolaj kiel ni vivas, kiel aspektas nia lando sekve la batalajn detruadojn. Al la kongreso aliĝis mil kongresanoj. Neniam antaŭe kaj poste estis tiom aŭ pli partoprenantoj en la fervojistaj kongresoj.
La registaro deklaris ĉiu kongresano ricevos vizon. Por ke la partoprenantoj de la kongreso havu eblecon ekkoni nian landon senpagan unuaklasan bileton ricevis ĉiu kongresano por vojaĝi en la lando kaj veturi en la ĉefurbo. Ĝi estis valida dum unu monato kaj por ĉiuj trajnoj trafikantaj laŭ horaro en Hungario.
1962. 14 IFEF-Kongreso Budapeŝto. (5-11 de majo 1962)
Okaze de la kongreso la Hungara Poŝto eldonis specialan Esperanto-poŝtmarkon. La desegnaĵo de la poŝtmarko simbolis la montarojn kaj riverojn de Eŭropo. Semaforo kaj surskribo montris Budapeŝton, la kongresurbon. Supre estis skribita : 14-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso. (Fig. 05) La ĉefprotektanto de la kongreso estis Kossa István ministro pri trafiko kaj poŝto, malnova esperantisto. La protektantoj estis Dr-o Csanádi György, universitata profesoro, vicministro ĝenerala direktoro de la Hungaraj Ŝtatfervojoj, Szabó Antal, ĉefsekretario de la Hungara Fervojista Sindikato, Végh Lajos fervoja direktoro kaj Julio Baghy prezidanto de HEA.
El la riĉa kongresa programo ni devas mencii la tuttagan ekskurson. Inter Budapeŝto kaj Miskolc tien kaj reen la partoprenantoj vojaĝis per trajno. En Miskolc atendis ilin 18 aŭtobusoj. Niaj fervojistaj kolegoj faris propran horaron por ĉiu aŭtobuso. La ekskursantoj ekkonis urbojn Miskolc kaj Kazincbarcika. La tagmanĝon ili ricevis en restoracio de Kazincbarcika. Tiel multajn gastojn la restoracio ne kapalis akcepti samtempe. La horaro de la aŭtobusoj certigis la ŝanĝojn de la grupoj tiel, ke la alvenintaj vojaĝantoj vidis la finon de la aŭtobuso de la antaŭa foriranta grupo. Dumtempe la personaro de la restoracio aranĝis la tablojn kaj ŝanĝis la manĝilarojn. La celo de la ekskurso estis la stalagtita groto en Aggtelek.
En kadro de la vizitado okazis koncerto en la groto. La memoron de tiu evento gardas la sola memortabulo kiu troviĝas en la groto. (Fig. 06)
La fervojista kongerso estis grandega sukceso. La iamaj partoprenantoj ankaŭ post multaj jaroj rememoris pri ĝi kun rekono. Ĝi ricevis la nomon Ora Kongreso. (Fig. 07,08,09).
Grava evento de la jaro 1962 estis en nia vivo, ke nia asocio iĝis membro de UEA.
La 14-an de aprilo 1966 Ivo Lapenna prezidanto de UEA vizitis la Budapeŝtajn esperantistojn. En la dekorita kulturĉambro de fervojistoj kunestis ĉirkaŭ 180 esperantistoj. En sia parolado Ivo Lapenna diris, ke la Universala Kongreso en 1929 en Budapeŝto estis en lia vivo la unua, kiun li partoprenis. Tiam li unuan foje parolis Esperante kun eksterlandanoj, kiel komencanto. Tiu fakto, ke lia unua provo per Esperanto sukcesis, kaŭzis, ke li restis esperantisto. (Fig. 10, 11)
Per aranĝo de la fervojista kongreso ankaŭ la registaro kaj hungaraj esperantistoj akiris favorajn spertojn, tiel ni entreprenis organizi Universalan Kongreson. Post 37 jaroj denove Budapeŝto donis hejmon por la 51. UK en 1966. (Fig. 12)
La vico de la kongresaj programoj komenciĝis en Pécs per TEJO-kongreso. La Antaŭkongreso estis en Debrecen, kune kun la 19-a KELI kongreso. La 51-an UK partoprenis 3975 kongresanoj, kiuj estis scivolaj pri nia vivo „malantaŭ la fera kurteno”. La alta protektanto de la kongreso estis Kisházi Ödön, vicprezidento de la Hungara Popolrespubliko.
Ivo Lapenna, prezidanto de UEA en sia inaŭgura festparolado nomis Budapeŝton perlo de Danubo. Salutis la kongreson d-ro Sarlós István ĉefurbestro de Budapeŝto. La infanan kongreson partoprenis 88 infanoj el 15 landoj. Tre sukcesan kunvenon organizis la pedagogoj. Dum la ekskursa tago la partoprenantoj vizitis diversajn partoj de nia lando. Ŝipvojaĝo kondukis al la praa primasa urbo Esztergom, multaj vizitis urbojn Kecskemét, Solt, Dunaújváros. Per trajno vojaĝis 300 personoj al Miskolc kaj de tie per aŭtobusoj al la stalagtita groto Aggtelek. En la kongresa balo la partoprenantoj dancis ankaŭ la tiam laŭmodan dancon „Let Kiss”. La urbo de la postkongreso estis Szeged.
Ankaŭ mi nur el onidiro aŭdis gajan eventon de la kongreso, pri kiu neniam skribos la gazetoj. La dekoraciistoj ne konis nian lingvon kaj en la saluta surskribo ŝanĝis literojn. Anstataŭ „Saluton al la gastoj!” ili surskribis „Salaton al la gastoj!”pri kio la gastoj tre ĝojis kaj memkompreneble estis tre gajaj. (Fig. 13,14,15,16)
La 16-an de junio 1970 Franz Jonas prezidento de Aŭstra Respubliko faris viziton en Budapeŝto. Estis ĝenerale konate, ke li estis esperantisto. La ministerio pri eksteraj aferoj volis doni eblecon por li renkontiĝi kun hungaraj esperantistoj. Al la aŭdienco okazinta en la hungara parlamento estis invititaj reprezentantoj de nia asocio. D-ro Mátéffy József prezidanto kaj d-ro Bácskai István vicprezidanto de nia asocio partoprenis la eventon. D-ro Bácskai rakontis kiam la prezidento venis ili staris flanke en la vico. La prezidento ekvidis la malgrandan verdan kvinpintan stelon sur lia jako, haltis kaj sufiĉe longe konversaciis kun ili. Dum tiu tempo la akompanantoj pacience atendis.
Post dudek jaroj en 1982 denove ni aranĝis IFEF kongreson, ĉi-okaze en Balatonfüred. Prezidanto de la LKK estis Gulyás István. Antaŭ la kongreso LKK aranĝis intensajn lingvokursojn por la helpantoj kaj kunlaborantoj por klerigi ilin je perfekta lingvoscio perfekte labori sur ĉiu tereno de la kongreso. La kongreso rezidis en la plej moderna kaj belega Instrua Centro de Landa Konsilantaro de Sindikatoj. La kongresanoj vojaĝis el Budapeŝto ĝis Balatonfüred per speciala trajno. La kongreson partoprenis 605 kongresanoj el 23 landoj. La LKK enkondukis specialan iniciaton, ke propagandcele unu junulo –sub 30 jaraĝo – el ĉiu lando senpage rajtis partpreni la kongreson. Speciala programo estis de la fervojistaj kongresoj la uniformparado kiu okazis ankaŭ ĉi tie. Okaze de la kongreso la Hungara Poŝto aperigis specialan poŝtkarton. La bonsukcesa kongreso ricevis la nomon: Kongreso de bonkoreco. (Fig. 17,18,19)
Kiel antaŭ 20 jaroj la IFEF kongreson sekvis Universala Kongreso en nia lando, 1983. Antaŭ la kongreso en aprilo HEA organizis perfektigan kurson por helpantoj kaj kunlaborntoj de la kongreso en Balatonkenese. (Fig. 20)
Mi opinias ĉi tiu kongreso estis pint-produktado de nia Asocio. La prezidanto de LKK estis D-ro Baráth Endre ĉefsekretario de HEA, kiu estis membro de la hungara parlamento. La alta protektanto estis Gáspár Sándor ĉefsekretario de la Landa Konsilantaro de Sindikatoj, kaj vicprezidento de la Hungara Popolrespubliko. La kongresejo estis la Budapeŝta Sporthalo. La landaj gazetoj ĉiutage raportis pri eventoj de la kongreso. La ĉefstratoj de Budapeŝto estis vestitaj per flagoj, kaj la loĝantoj povis legi salut-surskribojn. La inaŭguron prezidis Felsőné Szabó Flóra ĉefsekretario de UEA. Ĉe la prezidia tablo okupis lokon ankaŭ nia astronaŭto Farkas Bertalan. Je la nomo de la gastiganta lando salutis la ĉeestantojn la Alta Protektanto. El ĉiu angulo de la mondo venis kongresanoj. Pli ol 5 mil personoj partoprenis la kongreson. (Tiun numeron en la oficialaj tabeloj UEA korektis al 4834. Tamen estas fakto ke la kongresnumeron 5000, ricevis la filino de Renato Corsetti. Tiam ŝi estis du-tri jara knabineto, ŝi sidis en beboĉareto kiun ŝia patro tre fiere puŝis en koridoro de la Sporthalo) Unu semajna grandega festivalo de Esperanto estis la kongreso. Ĉiu vespere okazis iu kultura programo en la Sporthalo. (koncertoj, teatro, nacia vespero ks.) El la multaj ekskursoj mi mencias la viziton al naskiĝloko de Kalocsay. En Abaújszántó okazis memorfesto, inaŭguro de la muzeo, internacia vinkonkurso, vingustumado. La partoprenantoj laŭdis la organizadon kaj la programon.
Ankaŭ ĉi tiu kongreso havis sian laŭmodan dancon. En la adiaŭa vespero la amaso en la Sporthalo dancis la anaso-dancon. (Fig. 21-26)
La sekva mencienda evento okazis en 1986, tio estis inaŭguro de la statuo de D-ro Kalocsay Kálmán en Abaújszántó. Antaŭ la inaŭguro la Litratura Foiro aranĝis memorkunsidon en la loka kulturdomo, kie la partoprenantoj aŭdis prelegojn. (Fig. 27-28)
La statuon kreis la tiam juna skulptisto Jószai Zsolt. (Nun li jam estas konata artisto, lian kreaĵon pri Sankta Stefano ni ĉiu tage povas vidi en Miskolc, apud la urbodomo.) Multaj interesiĝantoj venis tien ankaŭ el eksterlando. Je la nomo de nia asocio la festparolon diris la tiama prezidanto D-ro Sághy Vilmos Esperante. (Fig. 29-32)
En 1987 la esperantistoj tutmonde rememoris kaj festis la centjaran datrevenon de Esperanto. En nia lando en marto la ĉefa programo estis la 28-a Hungarlanda Esperanto Kongreso. Ĝia inaŭguro estis neforgesebla memoraĵo por tiuj 600 personoj, kiuj ĉeestis en la impona salono de la iama supera ĉambro en la parlamentejo. Festparolis d-ro Sághy Vilmos.
Okaze de la jubileo prezidio de la Hungara Popolrespubliko distingis nian asocion per ordeno de „Paco kaj Amikeco”. Estas menciinde, ke en Hungario ne estis kutimo distingi organizaĵojn. Poste oni laŭtlegis la leteron de Kádár János, senditan al estraro de HEA. Meritplenaj esperantistoj ricevis diversajn distingojn. Kelkaj nomoj el ili estas: Fajszy Károly, Haszpra Ottó, Csiszár Ada, Gergely Mihály, Busai Mária, Batta Barnabás, Ködmön Károlyné, Barcsay Zsuzsa, Kóródi Zsófia, d-ro Jáki Ferenc, Nemere István. (Fig. 33,34)
La Universala Kongreso de Esperanto en la jubilea jaro okazis en Varŝovio. Multaj hungaraj esperantisoj vojaĝis en la polan ĉefurbon. Mi mem gvidis tiun grupon kiun organizis la vojaĝofico „Expressz”. El divesaj partoj de nia lando apartenis al la grupo 30 personoj. Ni vojaĝis tien kaj reen per trajno en litvagono. Ĝoje ni renkontiĝis kun tiuj niaj samlandanoj kiuj alvenis kun aliaj grupoj, kaj ni partoprenis komune en la programoj de la kongreso. (Fig. 35) Grandega parado de esperantistoj estis ĉi tiu kongreso, kiun partoprenis pli ol 6 mil personoj. En Varŝovio ne estis loko kie por tiom da personoj samtempe oni povintus certigi lokon. Antaŭtagmeze estis la inaŭguro de la kongreso kiun partoprenis la duono de la kongresanoj. Por la dua duono oni ripetis la inaŭguron posttagmeze. Mirakla kongresa semajno estis.
Sen troigo ni povas konstati, ke periodo inter nia 1956-jara revolucio kaj la reĝimŝanĝo estis brilepoko en vivo de nia asocio. Laŭ organiza strukturo de nia asocio estis centralizita. En nia lando estis unu Esperanto-organizaĵo, kiu havis teritoriajn kaj fakajn sekciojn. En ĉiu departemento funkciis Departementa Komitato de HEA, kiu direktis la lokajn grupojn. Agadis diversaj fakaj organizaĵoj, kiel fervojistoj, poŝtistoj, pedagogoj kaj funkciantaj sur specialaj terenoj, kiel turismo, aŭ pacbatalantoj. La plej alta gvidorganizaĵo estis la prezidantaro, kies laboron helpis la 75-persona komitato. Inter gvidantoj de nia movado troviĝis prestiĝaj personoj, emeritaj ministroj (d-ro Nezval Ferenc, d-ro Sághy Vilmos) verkistoj (Julio Baghy, Gergely Mihály) diplomatoj (Berecz Béla, D-ro Nanovszky György), scienculoj, membroj de nia Scienca Akademio (D-ro Bárczy Géza, D-ro Korach Mór, D-ro Haszpra Ottó). Tiu fakto sugestis al la socio, ke Esperanto estas grava serioza afero.
Se ni aranĝis kongresojn iliaj altaj protektantoj kaj protektantoj venis el la plej altaj rondoj de la socio.
Nia radio sisteme dissendis Esperanto-programojn.
En multaj lernejoj oni instruis nian lingvon de la elementaj lernejoj ĝis la univesitato. En la Budapeŝta Scienca Universitato „Eötvös Lóránd” sub gvidado de D-ro Szerdahelyi István funkciis Esperanto-fako, kiu eligis multajn famajn esperantistojn, kaj kies famo trapasis niajn landlimojn.
Multaj el la loĝantoj interesiĝis pri nia lingvo. La plimulto de la Esperanto-grupoj organizis lingvokursojn.
Nia asocio havis eldonejon, kaj presejon. Multaj gazetoj kaj libroj aperis en Esperanto kaj pri Esperanto. (Fig. 36,37) Estis ne esperantaj organizaĵoj, kiuj agadis por Esperanto. Ekzemple en 1982 en kadro de la Budapeŝta Printempa Festivalo – kiu estis grava fremdultrafika programo – okazis la Internacia Renkontiĝo de Esperanto-Teatroj. (Fig. 38) La Junulara Fremdultrafika Ofico „Expressz” funkciigis Esperanto-sekcion sub gvidado de Evva Margit kies kunlaboranto estis Gombkötő Erzsébet (Liza). Ili organizis en- kaj eksterlandajn programojn. Ofte ili ofertis eblecojn partopreni kongresojn, aŭ viziti Esperanto- aranĝaĵojn en Pisanica, Várna, Krakovo.
Okaze de la gravaj eventoj la Hungara Poŝto aperigis porokazajn poŝtmarkojn, kaj preskaŭ ĉiu renkontiĝo havis sian porokazan aŭ unuatagan stampilon je ĝojo de la filatelistoj. (Fig. 39)
Publikaj terenoj stratoj, placoj ricevis nomojn ligitajn al Esperanto.
Mi estis membro de la prezidantaro de nia asocio inter 1986 – 1990, kaj unu el la vicprezidantoj de nia asocio inter 1994 – 2006. Mi havis iom da spertoj el vivo de nia asocio kaj antaŭ la reĝimŝanĝo kaj poste.
Kaj alvenis la reĝimŝanĝo en kiu multaj havis grandajn esperojn. Naskiĝis novaj leĝoj, inter ili leĝo pri societoj, kiu instigis la organizaĵojn iĝi memstara, iĝi jura persono. Unu post la alia formiĝis ankaŭ Esperanto societoj, kies plimulto intencis kunlabori kun HEA.
Ŝanĝiĝis ĉirkaŭ ni la mondo, ŝanĝiĝis kondiĉoj de nia agado, malpliiĝis niaj eblecoj, komenciĝis la procezo de nia malkonstruiĝo. Vivo de nia asocio turniĝis al malsuprenira direkto. Niaj enspezoj malpliiĝis kaj estis malstabilaj. Pro tio ni devis rezigni pri diversaj aferoj, pri eldonejo, presejo. Nia rezidejo devis translokiĝi el la Fortikaĵo en malgrandan ejon, en la straton Andrássy vid al vide al la Operejo, kien ni kunportis nur nian ŝildon.
Bone karakterizas la tiaman situacion kelkaj frazoj, kiujn mi citas el la festparolado de d-ro Rátkai Árpád dirinte okaze de la 90 jara datreveno de HEA. „Ekde 1990 nia asocio eĉ unu groŝon ne ricevis el tiuj milionoj, kiuj estis destinitaj en la ŝtata budĝeto por la sociaj organizaĵoj. Nia asocio konsumas siajn rezervojn. Niajn servojn ni devis draste limigi. Pleje lamis la informado al niaj membroj”.
Ni serĉis eblecojn pliigi niajn enspezojn, kiuj devenis el membrokotizo, librovendado, lingvokursoj kaj organizado de vojaĝoj al Esperanto-aranĝaĵoj. Tiel okazis en 1998, kiam nia asocio organizis aŭtobus-vojaĝon al Montpellier, kie la vojaĝantoj partoprenis la 83-an Universalan Kongreson. Dum la kongresa semajno per la aŭtobuso ni vizitis la konatajn, interesajn lokojn de la ĉirkaŭaĵo, Marseille, Avignon, eĉ la lokon de la tuttaga ekskurso Carcassonne. (Fig. 40) Sur la liberajn lokojn de la aŭtobuso kontraŭ pago ni akceptis interesiĝantajn kongresanojn.
Nia prezidanto inter 1998 – 2006 estis d-ro Nanovfszky György, ambasadoro, universitata profesoro, kiu en la unua duono de sia oficperiodo estis en Singapuro. (Fig. 41) Li havis sufiĉe bonan interrilatan kapitalon, kiun klopodis uzi por celoj de nia movado, sed ankaŭ liaj eblecoj estis limigitaj.
Nia ĉefsekretario Jakab Sándor kiu laboris ĉe la ĉefurba konsilantaro de tempo al tempo helpis nin ricevi iom da financa subteno.
Pro manko de mono kelkfoje ni havis problemojn. Okazis ke la Impostofico rezervigis la komputilon de nia asocio, kiu por ni estis grava laborilo. Post longa traktado nia sekretario Princz Oszkár sukcese reakiris ĝin.
La 28-an de majo 1992 prezidento de la Hungara Respubliko Göncz Árpád per salutletero sendis siajn bondezirojn al la 90 jara HEA. Laŭ mia scio ĉi tiu letero estis la lasta saluto, kiun publikjura altrangulo sendis al ni.
Ekde 1996 ŝtata jura normo preskribis, kiu deziras ricevi universitatan diplomon tiu devas havi ŝtate agnoskitan lingvoekzamenon el iu fremda lingvo. Tuj komence aperis opinioj, laŭ kiuj nia lingvo ne estu akceptebla. Ni devis konstati, ke reprezentantoj de aliaj lingvoj, ĉefe tiuj de la angla lingvo rigardis rivalo Esperanton.
Estis inter la studentoj plenkreskuloj ofte pli ol kvardekjaraj, kiuj kun la ĉiutagaj zorgoj havis laborlokon kaj familion. Ili klopodis akiri diplomon por la pli bona vivteno apud siajn plurjarajn rutinojn. Aliaj volis akiri la duan diplomon. Sen antaŭa instruado ili eĉ esperon ne havis fari sukcesan mezgradan lingvoekzamenon ekzemple el la angla lingvo ĝis fino de siaj universitataj studoj. Por ili nia lingvo donis la solan ŝancon.
Kontraŭuloj de nia lingvo proponis ke la lingvoekzameno estu akceptebela nur el tn. „vivantaj lingvoj”. (Laŭ iliaj supozoj la latino kaj Esperanto ne estas vivantaj lingvoj). Akra diskuto disvolviĝis ĉu Esperanto estas vivanta aŭ ne? La diskuton fermis la deklaro de la Lingvoscienca Instituto de nia Scienca Akademio, kiu akceptis Esperanton vivanta lingvo. Tiel estis forigita la obstaklo el la vojo de la akceptebla lingvoekzameno de nia lingvo. En la efektivigo de la deklaro favora por nia lingvo gravan rolon ludis Wacha Balázs, al kiu ankaŭ nun ni devas esti dankemaj.
Komence de la 2000-aj jaroj ni ricevis bonan eblecon. Aperis granda interesiĝo pri nia lingvo. Bedaŭrinde ni preterlasis ĉi tiun eblecon. Kelkdekmil personoj akiris sukcesan lingvoekzamenon, sed el ili preskaŭ neniu iĝis esperantisto. La plimulto de la instruistoj vidis nur negocon en la ebleco. Ili ne informis siajn lernantojn pri nia movado, ne proponis al ili aliĝi. Estis inter ili, kiuj kvazaŭ fiere deklaris ke nia movado nek tuŝas, nek koncernas sin. Ankaŭ la nivelo de la instruado estis malsama. Estis kiuj donis falsajn esperojn al siaj lernantoj. El tiuj personoj la fiasko faris malamikojn de nia lingvo. Ekzemple sur murtabulo de la Universitato en Miskolc aperis afiŝo kiu promesis sukcesan lingvoekzamenon post 20-hora kurso. La rektoro de la Universitato vidante ĝin, diris Esperanto ne povas esti serioza afero.
Kelkaj unuversitatoj aŭ fakultatoj pensis ke ili iĝos pli altnivelaj se deklaras ne akcepti Esperanton kiel fremdan lingvon, kaj tiam ni jam ne havis akademianojn, kiuj per scienca aŭtoritato kapablintus defendi nin.
Kiuj pli frue akre protestis kontraŭ deviga instruado de la rusa lingvo, fanfaronis la liberan elektadon de diversaj lingvoj en la lerneja klerigado, post iom da tempo aplaŭdis la devigan instruadon de la angla lingvo.
La plimulto de la dungantoj favoras la anglan lingvon, kaj ĝian konon preskribas kiel kondiĉon por siaj dungitoj. Tiel la angla lingvo havis hegemonion, eklipsis aliajn lingvojn inter ili ankaŭ Esperanton.
Mi mencias, post la reĝimŝanĝo ni aranĝis du kaj duonon da IFEF kongresoj en nia lando. La hungara fervojista organizaĵo rezulte partoprenis en la internacia laboro. Tion pruvis la honoro de IFEF, ĝi komsiis nin aranĝi la 47-an IFEF-kongreson. La kongreso okazis en 1995, en nia historia urbo Pécs. Partoprenis 327 fervojistaj esperantistoj el 23 landoj. Dum la kongreso okazis duontaga ekskurso al Mecseknádasd kaj Óbánya. La tuttaga ekskurso kondukis nin al sudorienta regiono de departemento Baranya al pilgimejo Máriagyűd kaj al la vinregiono Villány. Inter la kulturaj programoj mi mencias la orgenkoncerton en la baziliko kaj koncerton de la Blovorkestro de MÁV.
En 2000 denove ni aranĝis IFEF kongreson en Budapeŝto. La kongreson partoprenis 277 esperantistoj el 22 landoj. Laŭprograme okazis multaj fakaj oficialaj kunsidoj, diversaj ekskursoj kaj riĉe distraj programoj. (Fig. 42)
La duontaga ekskurso kondukis ni al la „Infanfervojo” en Budapeŝto. La tuttaga ekskurso okazis per speciala trajno al Eger. La partoprenantoj vizitis la ĉefkatedralon, poste en la Pedagogia Altlernejo ni pririgardis la astronomian observejon kaj fine la faman fortikaĵon. La ekskurso finiĝis en la fama urboparto en „Valo de Belulino”, kie en eleganta vinkelo la partoprenantoj abunde tagmanĝis kaj gustumis la delikatan vinon kun cigana muziko. Al niaj preparaj laboroj ni ricevis grandan helpon de esperantistoj de Eger. Okaze de nia ekskurso kun gvido de Könczöl Ernő ili atendis nin en la stacidomo kaj akompanis nian grupon.
Kiel mi menciis ni aranĝis duon-kongreson. Ne la kongreso estis duono sed nia partopreno en la organizaĵo, kiu okazis komune kun niaj aŭstraj kolegoj. La 56-a IFEF kongreso okazis en la Eŭropa-premia urbo Sopron en 2004. La kongresa slogano estis „Unuecan Eŭropan Fervojon”. La gastiganta fervojo estis Hungara-Aŭstra komuna fervojkompanio GySEV. Tiu fakto donis la ideon al la komuna organizaĵo.
Dum la duontaga ekskurso ni konatiĝis kun la ĉarma aŭstra urbo Eisenstadt, viztante tie la mondfaman kastelon Esterházy. La partoprenantoj de la tuttaga ekskurso vizitis la lagon Balatono, gustumis bonkvalitan vinon en Badacsony kaj vizitis la kastelon Festetics en Keszthely.
Post mia emeritiĝo mi ne kandidatiĝis al gvida posteno en HEA. Ekde 2006 mi estas simpla individua membro de nia asocio. Kiel delegito mi partoprenis niajn jarajn kunvenojn kaj memorfestojn. (Fig. 43)
En 2010 ni inaŭguris la memormuron de esperantistoj en Pécs. (Fig. 44)
Okaze de la 120-jara datreveno kion ni povas diri pri nia asocio? Kvankam nun fukcias pli da esperanto organizaĵoj en nia lando kiuj estas memstaraj, tamen ni bezonas asocion, kiu povas esti iu „plej malgranda komuna oblo” de ĉi tiuj organizaĵoj. Tio devus esti nia asocio. Ni ne estas supra organo de la esperanto komunumoj funkciantaj en nia lando, tamen ni kune kun havas komunajn interesojn, kiujn reprezenti al la ekstera mondo kapablas plej efike unu organizaĵo. Sur internacia tereno al UEA nia asocio reprezentas la hungarajn esperantistojn, ja HEA estas la hungara membro de UEA.
Nepre ni devas konsenti kiuj estas tiuj taskoj kiujn je la nomo de nia esperantistaro nia asocio povas plenumi. (Lerneja instruado de nia lingvo, lingvoekzamenoj, agnosko de la lingvoscio, internaciaj kaj landaj kongesoj kaj similaj.)
Se ĉiu esperanto organizaĵo memstare, kaprice, eble kontraŭdirante unu al la alia volas agadi sur ĉi tiuj terenoj, vizitante diversajn oficialajn instancojn nia movado iĝos ridinda. Ni estos celtabulo de diversaj kabaredoj.
La kunlaboro povas funkcii nur sur bazo de la reciproka komuna volo. Ni devas trovi la metodon kolekti la proponojn kaj opiniojn de niaj Esperanto-organizaĵoj akordigi kaj reprezenti ilin al la ekstera mondo.
Bedaŭrinde, nia kapablo por efektivigi niajn interesojn estas tre malforta. En la raporto de nia prezidantaro ni povas legi, ni havas 118 individuajn membrojn kaj kun la membraro de niaj membrosocietoj nia asocio reprezentas 690 personojn. Mi pensas en Hungario estas pli multe da esperantistoj, kies interesojn nun neniu reprezentas. Ankaŭ mi ne scias kiel maniere, sed ni devus alparoli ilin.
La alia tereno kiun mi deziras mencii, ni ne kapablas „vendi” pli precize propagandi Esperanton al la socio. Mi ne havas konojn sur tereno de merkatiko, do mi ne scias kiel ni povus direkti la atenton de la socio al nia afero. Eble ie estas persono kiu povas doni helpon al ni.
La tria problemo, el nia movado mankas la junularo. Sen ili ni ne havas estonton.
Fine de mia rememoro mi denombris kelkajn zorgojn, kiujn mi vidas. Tion mi ne pro tio faris ĉar mi deziras senkuraĝigi vin. Akceptu ilin kiel alvokon. Ni havas multajn, malfacilajn taskojn, kaj nia laboro estas solvi ilin. Mi deziras al niaj gvidantoj multe da forto, kaj sukceso.
Budapest, la 10-an de aprilo 2022
D-ro Halász József
honora prezidanto de HEA
…kaj nun, bonvolu rigardi ankau la pptx-dosieron kun multaj interesaj, historiaj fotoj!
Klaku la suban ikonon!
Elŝutu ankaŭ la festenan parolon en pdf-formato ĉi tie.
Hungaria Esperanto-Asocio ĉi-jare estas 120 jara. Okaze de tiu 120a datreveno, la estraro de HEA aperigis festenan hungarlingvan kaj dulingvan poŝtmarkojn kun la teksto „120 éves a MESZ” (Hungaria Esperanto-Asocio ĉi-jare estas 120 jara). Vidu kaj admiru ilin!